El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Hungario > Sátoraljaújhely

Sátoraljaújhely

Sátoraljaújhely
Sátoraljaújhely
Urbokerno
Lando Hungario
Regiono Norda Hungario

Sátoraljaújhely [ŝAtoraljaUjhej] estas historia urbo, nun duobla urbo kaj limurbo, ankaŭ turista celloko en norda Hungario.

Kompreni[redakti]

Sátoraljaújhely situas sur ebenaĵo ĉe piedoj de montoj ĝuste ĉe la slovaka ŝtatlimo. Sárospatak troviĝas 11, Nyíregyháza 49, Miskolc 72, Budapeŝto 219 kilometrojn (aere).

Historio[redakti]

Urbodomo

La unua mencio pri Sátoraljaújhely okazis jam en 904 kaj en 1261 akiris la titolon urbo. Samtempe ankaŭ fortikaĵo konstruiĝis. La turkoj detruis la fortikaĵon en 1566, sed poste la urbo evoluis. Pro Traktato de Trianon la pli malgranda norda urboparto estis parto de Ĉeĥoslovakio. La urbo iĝis simpla limurbo, sed ekde 2008 la urbo apartenas al interna zono de Schengen, la limoj estas senkontrole alireblaj.

Klimato[redakti]

Sátoraljaújhely troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario, sed la temperaturo estas iomete pli malvarma.

Eniri[redakti]

Sátoraljaújhely estas bone alirebla voje kaj trajne, nuntempe boate ankaŭ el orienta Slovakio.

Eniri avie[redakti]

La plej proksimaj internaciaj flughavenoj funkcias en Budapeŝto, Košice kaj Debrecen.

Fervoja stacidomo

Eniri trajne[redakti]

Sátoraljaújhely estas finstacio de ĉefa fervoja linio el Budapeŝto, sed la internaciaj trajnoj kuras plu al Slovakio.

Eniri voje[redakti]

Sátoraljaújhely situas en fino de ĉefvojo el Budapeŝto (la etapo Budapeŝto-Miskolc estas aŭtovojo M3), sed nature estas ebleco atingi la slovakan vojreton.

Haveneto

Eniri boate[redakti]

Nuntempe estas ebleco boate alveni el Tokaj, eĉ el Slovakio. La proksima rivero Bodrog estas navigebla ĉi tie por ŝipetoj ĝis 8 personoj.

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Sátoraljaújhely havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. La limo estas trairebla sen ajna kontrolo. Estas bicikla vojo al Sárospatak.

Aŭtobuso antaŭ la stacidomo

Publika transporto[redakti]

En Sátoraljaújhely aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn, ĉar kalkaj aliĝintaj vilaĝoj kuŝas iomete for.

Transportiĝi aŭte[redakti]

Sátoraljaújhely havas urban vojreton por aŭtoj.

Vidi[redakti]

Katolika preĝejo
Aventura parko

Fari[redakti]

  • amuzi en la aventura parko

Aĉeti[redakti]

La plej necesaj vendejoj troviĝas en Sátoraljaújhely.

Vendejego

Vendejaroj[redakti]

  • Coop, Széchenyi tér 5-7
  • Penny Market, Rákóczi utca 50.
  • Tesco, Kazinczy Ferenc utca 105.

Manĝi[redakti]

  • Kerék Csárda, Kazinczy Ferenc utca 269, (Széphalom, urborando)
  • Halászcsárda, Kossuth Lajos tér 12
  • Törpe Restaurant, Hajnal utca 1
  • Smaragdvölgy Restaurant, Vadász u. 14
  • Múzeumkert vendéglő, (Széphalom, urborando)

Trinki[redakti]

Same, kiel manĝi.

Loĝi[redakti]

Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.

Kampadejoj[redakti]

  • Smaragdvölgy Pihenőpark és Kemping

Hosteloj[redakti]

Ne trovita.

Hoteloj[redakti]

  • Hotel König ***
  • Hotel Hunor ****
  • Chateau Vincze
  • Alfa Apartman
  • Berg Panzió
  • CentRoom Apartman
  • Kaland vendégház
  • Dombtető Vendégház

Sekureco[redakti]

  • Sátoraljaújhely konformas al sekureco de Hungario.

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Proksime estas Sárospatak kaj Pálháza.

Rimarkoj[redakti]


Ĉi tiu artikolo estas uzebla kvankam ankoraŭ mankas kelkaj informoj.
Ĉu vi kapablas helpi kompletigi ĝin? Do, kuraĝu, faru!