El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Hungario > Sirok

Sirok

Sirok
Sirok Flago (aŭ blazono)
Fortikaĵo
Lando Hungario
Regiono Norda Hungario
Loĝantaro 1 814
Alto 296 m (montopinto)

Sirok estas historia vilaĝo kun fortikaĵo en norda parto de Hungario.

Kompreni[redakti]

Sirok situas en orienta flanko de montaro Mátra en valo. Pétervására troviĝas 12, Eger 14, Gyöngyös 27, Miskolc 48, Budapeŝto 99 kilometrojn (aere).

Historio[redakti]

Vilaĝdomo

La unua mencio okazis pri la fortikaĵo en 1267, pri la vilaĝo en 1302. Oni konstruis fortikaĵon sur pinto de 296 m-ojn alta monto, sed pli frue estis tie fortikaĵaĉo el la 7-a jarcento. La posedanta magnato kontraŭstaris la reĝon, tial la reĝo okupis la fortikaĵon en 1320. En la 15-a jarcento Sirok havis doganprenan rajton kvazaŭ opidumo. En 1596 la turkoj senbatale okupis la fortikaĵon kaj ili daŭre havis ĝin 90 jarojn, poste ĝi estis forlasita kaj ruiniĝis. En 2012 la fortikaĵo parte estis rekonstruita.

Klimato[redakti]

Sirok troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario, sed la temperaturo estas iomete pli malgranda.

Eniri[redakti]

Sirok estas alirebla nur voje.

Eniri avie[redakti]

La plej grava internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto.

La montara vojo ĉe Sirok

Eniri trajne[redakti]

La flanka fervojo Kál-Bátonyterenye funkciis ĝis 2007.

Eniri voje[redakti]

Sirok situas laŭ montara vojo inter Gyöngyös kaj Eger.

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Sirok havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj.

Transportiĝi taksie[redakti]

En Sirok ne ekzistas taksio. Vi povas voki ilin telefone el la komencaj urboj.

Publika transporto[redakti]

En Sirok ne estas publika transporto.

Transportiĝi aŭte[redakti]

Sirok havas vilaĝan vojreton por aŭtoj.

Vidi[redakti]

Kirko
Muzeeto
  • 2 katolikaj kirkoj
  • fortikaĵo, vizitebla kontraŭ bileto
  • muzeeto prezentita etnografiaĵojn
  • lago

Fari[redakti]

  • la tutlanda turista vojeto trairas Sirok

Aĉeti[redakti]

La plej necesaj vendejoj troviĝas en Sirok.

Vendejoj[redakti]

  • Coop Star Szupermarket, Nyírjes út 2
  • Jutka Élemiszer Vegyesbolt, 2412 83
  • hEgyke ABC, Verpeléti út 62
  • Ablakbázis, Petőfi út 35

Manĝi[redakti]

  • Hunor Étterem, Petőfi u. 9.
  • Pince mulató, Széchenyi út 19.
  • Vár Panzió és Étterem, Petőfi út 29.
  • Vár vendéglő, Lenin út 18.

Trinki[redakti]

Same, kiel manĝi.

Loĝi[redakti]

Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.

  • Agócs Tibor, Petőfi út 23.
  • Balogh István, Nyírjes u.
  • Nagy Tiborné, Dózsa Gy. 18.
  • Szántai Ferenc, Dózsa Gy. u. 8.

Kampadejoj[redakti]

  • Vár Camping Sirok, Dobó u. 30.

Hosteloj[redakti]

  • Országh Kristóf Általános Iskola, Borics P. u. 2.

Pensionoj[redakti]

  • Borókás vendégház, Dobó út 4.
  • Csibész Vendégház, Ady Endre u. 12.
  • Darnói Lovastanya — Jurtaszálló, Darnói u. 2.
  • Henry Bácsi vendégháza, Nyírjes u. 40.
  • Sirok Motel, Lenin u.22.
  • Tóbik ház, Széchenyi u. 58.
  • Vár Panzió és Étterem, Petofi út 29.

Sekureco[redakti]

  • Sirok konformas al sekureco de Hungario.

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Proksime estas Bélapátfalva kaj Parád.

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.