Somera Esperanto-Studado

El Vikivojaĝo
Okazoj > Somera Esperanto-Studado
Emblemo de SES

Somera Esperanto-Studado (SES) estas unusemajna renkontiĝo celanta lernadon de Esperanto. Ĝi plejofte okazas en Slovakio kun fojaj esceptoj. La organizanto estas la Esperantisto de la jaro 2013 - Petro Baláž de E@I.

Programo[redakti]

En ĝia programo tradicie estas antaŭtagmeze lecionoj de Esperanto laŭ ĉiuj niveloj (kaj foje ankaŭ kroma kurso, ekz. pri literaturo de Esperanto), posttagmeze diversaj prelegoj, trejnadoj kaj metioj fare de partoprenantoj kaj vespere kultura programo plejofte kun koncertoj. Dum posttagmeza programo estas pluraj ŝancoj plulerni kaj praktiki Esperanton per paroligaj rondoj kaj aliaj lernaj programeroj. Unuopaj tagoj estas temaj - nacia, sporta, ekskursa kaj simile. Meze de la semajno estas tuttaga ekskurso por pli bone ekkoni lokajn vizitindaĵojn kaj sociumi - tiam ne okazas instruado.

Kunigitaj renkontiĝoj[redakti]

SES kelkfoje gastigis alian renkontiĝon. En 2014 Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA) okazigis sian 1-an kongreson kunlabore kun SES en la sama loko. En 2018 ĉe SES gastis Somera Esperanto-Programado (SEP), kiel 1-a Esperanta kodummaratono.

SES 2021[redakti]

SES 2020[redakti]

  • tempo: 18-a ĝis 26-a de Julio 2020
  • virtuala evento
  • kunigita renkontiĝo: Somera Esperanto-Programado (SEP)
  • Ŝablono:Eventa Servo

SES 2018[redakti]

Aliaj ligiloj[redakti]