El Vikivojaĝo
Someren
Someren Flago (aŭ blazono)
Muelejo "De Victor" en Someren (rekonstruita en 1867)
Lando Nederlando
Regiono Norda Brabanto
Loĝantaro 19 322 (2019)
Alto 26

Someren estas malgranda urbeto meze de kampoj en Nederlando. Ĝi gastigos IJK-n 2022.

Kompreni[redakti]

Geografio[redakti]

Historio[redakti]

Klimato[redakti]

Eniri[redakti]

La plej praktika eblo estas veturi al Eindhoven, kio estas granda urbo kun bonaj konektoj, kaj de tie veturi per interurbeta buso al Someren.

Avie[redakti]

La plej proksima internacia flughaveno estas en proksima urbo Eindhoven.

Por atingi Someren de la flughaveno de Eindhoven (aŭ la flughavenon de Someren), vi povas rigardi la retejojn 9292 kaj NS (ambaŭ havebljan bedaŭrinde nur en la angla kaj en la nederlanda). Tie vi povas serĉi busojn de "Airport Eindhoven" al "Someren" aŭ al "Eindhoven Centraal" kaj ree. Normala busveturo daŭras inter 1h kaj 1h30m, kun ŝanĝo en Eindhoven, kaj kostas ĉirkaŭ 7€. Anstataŭ la buso, vi povas kompreneble uzi taksiojn aŭ lui aŭton.

Ĉar Nederlando estas ĝenerale malgranda lando, tre uzeblaj estas flughavenoj en Roterdamo kaj Amsterdamo, eĉ se ili estas en tute mala parto de la lando. Sufiĉe proksimaj estas ankaŭ la flughavenoj de Bruselo kaj de Duseldorfo. Eblas facile veturi de tie per trajno kaj buso.

Trajne[redakti]

Trajno veturas ĝis Eindhoven. De tie prenu buson al Someren.

Venante de Germanio tra Duseldorfo aŭ Duisburgo, vi povas ankaŭ veturi ĝis Helmondo kaj preni buson tie.

Buse[redakti]

Buso estas la plej taŭga amasa veturilo al Someren. Plej taŭgas veturi de Eindhoven sed estas ankaŭ buskonektoj kun aliaj proksimaj urboj (Helmondo, Maarheeze). Vi povas trovi informojn ĉe pluraj retejojn (ekzemple Moovit, 9292, NS ktp).

Oni povas ankaŭ atingi Eindhoven de aliaj pli malproksimaj urboj buse. Ekzemple Flixbus kunligas Eindhoven senŝanĝe kun pluraj urboj de Nederlando, Belgio, Norda Francio kaj Okcidenta Germanio, kaj per noktaj busoj rekte kun pluaj urboj pli malproksimaj.

Transportiĝi[redakti]

Perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Map
Mapo de Someren kaj ĉirkaŭaĵoj
Ventaj muelejoj estas tra tuta Nederlando, ankaŭ en Someren

Ĉirkaŭ Someren estas bela naturo kun specifa planto - eriko. Ĝi formas vastajn erikejojn, kiuj elstaras precipe somere.

Dum tre bona videbleco kaj en ioma alteco eblas vidi montetojn - la plej proksimaj estas en Germanio.


Fari[redakti]

Vi povas naĝi en mendita baseno, almenaŭ se tie estos IJK.

Ĉiuokaze, se vi enuas en Nederlando, fumado de kanabo estas ofta ripozmaniero de turistoj.

Aĉeti[redakti]

En Someren eblas aĉeti manĝaĵojn kaj trinkaĵojn.

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Jes, vi certe povas manĝi! Dum plurtaga restado estas manĝado vere rekomendinda (krom se temus ekskluzive pri spackukoj)!

Trinki[redakti]

Ĉiuj civitanoj de Someren kaj plejparto de turistoj trinkas. Somere en Someren certe trinku!

Loĝi[redakti]

En Someren estas granda komplekso specialiĝinta pri malmultekostaj junularaj grupoj. Se vi veturas kun 200 amikoj, vi povas tie mendi plurajn 12-litajn ĉambrojn kontraŭ akceptebla prezo. Sur ĝia korto eblas starigi tendon.

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Resti sekura[redakti]

Indiĝena popolo estas tre amika kaj akceptema. Se vi estas slovako, ili eble ŝerce kantos pri vi, sed post atentigo ili facile reamikiĝas kaj eventuale eĉ verkas kanton speciale por vi. Ili estas tre agrablaj!

Esperanto[redakti]

Someren havas specifan lokon en koroj de esperantistoj, ĉar ĝi 2-foje kandidatiĝis por gastigi IJK-n. Ĝi estis la 2a plej forta kandidatato por gastigi IJK-n 2019. La alia konata kandidato (Liptovský Hrádok en Slovakio) rezultis antaŭlasta. Poste ĝi gajnis ggastigadon de IJK 2020.

Lokaj esperantistoj[redakti]

En Someren estas 1 loka esperantisto. Foje tie aperas ankaŭ NEJ-anoj por plani IJK en Nederlando kaj eventualan plian konkreron de la mondo.

En proksima Eindhoven estas tuta esperanta grupo - ili esperas, ke vi vizitos ilin.

Konsulejoj[redakti]

En Someren estis la tutmonde ununura konsulejo de Neŭtrala Moresneto, antaŭ ol ĝi translokiĝis al Belgio. Iom poste Neŭtrala Moresneto malaperis kaj kelkajn jarojn post tio ankaŭ ĝia konsulejo.

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.