Saltu al enhavo

El Vikivojaĝo
Sorio
Sorio
(Soria)
Lando Hispanio
Regiono Kastilio kaj Leono
Loĝantaro 40 100 (2023)
Alto 1065 m

Sorio (hispane: Soria elp. SOrja) estas malgranda urbo (ĉ. 40mil loĝantoj) en Kastilio kaj Leono (centra Hispanio), ĉefurbo de la samnoma provinco.

Kompreni

[redakti]

Sorio kuŝas en la Hispana Centra Altebenaĵo (Meseta Central), je ĉ. 1000 m super la marnivelo. Granda parto de tiu altebenaĵo, havas malgrandan denson de loĝantoj, kaj la provinco de Sorio estas la provinco kun la plej malgranda denso en la tuta Hispanio: 8,8 loĝantoj/km².

La rivero Doŭro (hispane: Duero) fluas laŭ la orienta rando de la urbo. Doŭro atingas la Atlantikon en Portugalo, kie, post preskaŭ 900 km, ĝi larĝas 300-500 m (eĉ pli ĉe la buŝo). En Sorio tamen ĝi estas ankoraŭ malgranda rivero, ĉar la fonto estas proksima (malpli ol 100 km).

De turisma vidpunkto, Sorio estas aparte interesa pro la kvanto de mezepokaj konstruaĵoj (precipe romanikaj). Nur 7 km norde de Sorio viziteblas la ruinoj de la antikva Numantio (latine Numantia, hispane Numancia), keltibera urbo kiu akre luktis kontraŭ la Romianoj.

Pluaj monumentoj estas en la provinco, inter kiuj estas aparte menciindaj la Katedralo de Burgo de Osma kaj la Kastelo de Berlanga de Duero. La urbeto Medinaceli entenas interesan miksaĵon de romiaj, arabaj kaj mezepokaj konstruaĵoj, al kiu aldonindas la Duka Palaco konstruita en la 17a jarcento.

Historio

[redakti]

Numantio

[redakti]

Antikve loĝis en la nuna provinco de Sorio la popolo Arevakoj, parto de Keltiberoj, t.e. miksaĵo inter la Keltoj, loĝantaj pli okcidente, kaj la Iberoj, loĝantaj pli oriente. La Iberoj estis nehindoeŭropa popolo. La plej grava urbo de la Arevakoj estis Numantio, kies ruinoj ankoraŭ videblas sur monteto norde de Sorio.

Kiam Romio konkeris la mediteranean marbordon de la ibera peninsulo kaj eniris enlanden, la Arevakoj brave luktadis por gardi sian sendependecon. Fine, en la jaro 134 a.K, la romia armeo ĉirkaŭis la urbon kaj sieĝis ĝin dum preskaŭ unu tuta jaro. La urbanoj, sen manĝaĵoj, preferis mortigi sin anstataŭ rezigni kaj bruligis sian urbon - la romianoj detruis ĉion kio restis post la brulado.

La fama hispana verkisto Cervantes rakontas la antikvan sieĝon en sia tragedio La Sieĝo de Numantio (hispane: El Cerco de Numancia).

Sub Aŭgusto Cezaro la urbo estis rekonstruita, kaj multaj el la ruinoj videblaj nuntempe datiĝas je la tempo de la Romia Imperio. Tamen ĝi ne longe prosperis, kaj en la 4-a jarcento aŭ mallonge poste ĝi restis sen loĝantoj.

Nuna Sorio

[redakti]

La vilaĝo de Garray, ĉe la piedo de la monteto kie antikve kuŝis Numantio, estas menciita en iu skribaĵo en la jaro 927.

En la sekva jarcento, kiam la kristanaj armeoj komencis rekonkeri la nordan parton de Hispanio, la alta valo de rivero Doŭro kaj la montetoj flanke de ĝi iĝis strategie gravaj. Garray estis konkerita en 1076 kaj Sorio inter 1109 kaj 1114.

La postaj jardekoj estis plenaj je bataloj, ĉar la loko estis proksima al la limoj de kvar reĝlandoj (Navaro, Aragonio, Leono kaj Kastilio), ĉiuj dezirantaj la urbon. Ekde 1134 Sorio apartenas al Kastilio.

En 1155 naskiĝis en Sorio Alfonso la 8-a, kiu kiel 3-jara infano iĝis reĝo de Kastilio kaj regis ĝin dum pli ol 50 jaroj.

Dum la 12-a kaj la 13-a jarcentoj, Sorio bele prosperis, kiel atestas la nunaj vidindaĵoj. Dum la lastaj jardekoj de la 14-a jarcento, ĝi komencis iom post iom malprosperi.

Klimato

[redakti]

Aliri

[redakti]

Aviadile

[redakti]

La plej konsilinda flughaveno estas la internacia flughaveno de Madrido, ĉ. 210 km for de Sorio. Estas kelkaj busoj (ne multaj) veturantaj rekte de ĝi al Sorio. Informoj ekzemple ĉe ALSA.

La plej proksimaj flughavenoj estas en Logronjo (145 km) kaj en Burgoso (155 km) sed ili ne havas multajn regulajn flugojn (vintre kutime neniun). Informoj pri busoj de Logronjo kaj Burgoso al Sorio ĉe ALSA kaj Therpasa respektive.

Trajne

[redakti]

De Madrido (stacidomo Madrid-Chamartin, en la nordo de Madrid) estas nur du trajnoj tage. La vojaĝo daŭras 2h50-3h.

De Barcelono estas tre malfacile atingi Sorion trajne.

Buse

[redakti]

De Madrido estas pluraj busveturoj al Sorio. La vojaĝo daŭras 2h45-3h. Informoj ekzemple ĉe ALSA.

Therpasa proponas veturojn de Zaragozo aŭ de Burgoso al Sorio. La vojaĝo de Zaragozo al Sorio daŭras ĉirkaŭ 2h.

De Barcelono al Sorio eblas vojaĝi per ALSA (busŝanĝo en Logroño, nur 1-2 veturoj tage), aŭ atingi trajne/buse Zaragozon kaj de tie uzi buson de Therpasa.

LineCar proponas veturojn de Valadolido al Sorio. La vojaĝo daŭras 3h-3h30.

Aŭte

[redakti]

De Barcelono (kaj de Francio tra Barcelono) eblas veturi laŭ la Aŭtoŝoseo A-2 Barcelono-Zaragozo-Madrido. Apud Medinaceli oni lasu tiun aŭtoŝoseon por sekvi A-15 Medinaceli-Sorio.

De Madrido eblas veturi laŭ la sama Aŭtoŝoseo A-2 en la kontraŭa direkto ĝis Medinaceli, kaj poste laŭ A-15.

De sudokcidenta Francio kaj norda Hispanio oni devas uzi mezrapidajn ŝoseojn.

Piede

[redakti]

Sorio kuŝas ĉe duaranga membra vojo de la aro nomita Jakoba Vojo, precize ĉe la Camino castellano aragonés (Kastiliana-Aragonana Piedvojo), kunliganta ĝin oriente al Zaragozo-Barcelono kaj okcidente al Burgoso-Santiago de Kompostelo.

Moviĝi

[redakti]

Piede

[redakti]

Per publika transporto

[redakti]

Busoj de Avanza.

Bicikle

[redakti]

Aŭte

[redakti]

Vidi

[redakti]
Map
Mapo de Sorio

10 - Kastelo (Castillo) de Sorio (ruinaĵoj, parko, muregoj).

20 - Kunkatedralo Sankta Petro (Concatedral de San Pedro), romanika preĝejo fondita en la 12-a jarcento, kun gravaj renesancaj aldonoj.

11 - Palaco de la Grafoj de Gomara (Palacio de los Condes de Gómara), eleganta renesanca konstruaĵo.

12 - Ŝtona Ponto (Puente de Piedra), mezepoka ponto super la Doŭro.

21 - La Monaĥejo Sankta Francisko (Convento de San Francisko) kun sia preĝejo, fondita en la 13-a jarcento ekster la urbaj muregoj, entenas romanikajn kaj renasancajn erojn kaj artaĵojn.

22 - La preĝejo Sankta Johano de Rabanera (San Juan de Rabanera), fondita en la 12-a jarcento, estas romanika konstruaĵo preskaŭ pura.

23 - La preĝejo Sankta Dominiko (San Domingo), fondita en la 11-a jarcento, entenas romanikajn kaj postajn erojn kaj artaĵojn.

24 - Nia Sinjorino de la Dornarbeto (Nuestra Señora del Espino), mezepoka preĝejo, rekonstruita en la 16-a jarcento laŭ la platereska stilo.

25 - La ruiniĝinta monaĥejo Sankta Johano de Doŭro (San Juan de Duero), de kiu restas nuntempe nur la preĝejo kaj la arkoj de la vasta klaŭstro, situas mallonge for de la urbo, ĉe la maldekstra bordo de la rivero Doŭro.

26 - Ermitejo Sankta Saturio (Ermita de San Saturio), ĉarma konstruaĵo ĉe la bordo de la Doŭro, ekster la urbo.


Vidindaĵoj en la ĉirkaŭaĵo

[redakti]

Ĝis 10 km for de Sorio.

Map
Mapo de la ĉirkaŭaĵo de Sorio

90 - Numantio (hispane Numancia, latine Numantia), ruinoj de la antikva urbo de la Keltiberoj, detruita kaj poste rekonstruita de la Romianoj, ne plu loĝata ekde la frua mezepoko.

92 - Garray urbeto naskiĝinta en la frua mezepoko; vizitinda en ĝi estas la preĝejo Sankta Johano la Baptisto (San Juan Bautista), miksaĵo de romanikaj kaj gotikaj eroj.

93 - Fuentetoba en la komunumo de Golmayo prenas sian nomon el ĉarma Akvofalo La Toba (vizitinda prefere post pluvoj).

94 - En Fuentetoba gravas la fortikigita Monaĥejo La Monjía, kun romanika preĝejo el la 11-a jarcento kaj muregoj konstruitaj en la 16-a jarcento.


Fari

[redakti]

Aĉeti

[redakti]

Vendejaroj

[redakti]

Manĝi

[redakti]

Trinki

[redakti]

Loĝi

[redakti]

Kampadejoj

[redakti]

Hosteloj

[redakti]

Hoteloj

[redakti]

Sekureco

[redakti]

Esperanto

[redakti]

Sorio estas la sidejo de la 83a Hispana Esperanto-Kongreso (majo 2025).

Lokaj esperantistoj

[redakti]

Konsulejoj

[redakti]

Viziti plu

[redakti]

En la provinco de Sorio:

  • Pluraj interesaj lokoj en la komunumo de Golmayo, inter kiuj Villabuena (16 km), La Cuenca (25 km), Nafria la Llana (35 km), ĉiuj kun romanikaj preĝejoj, kaj Camparañón (18 km), kun keltibera ruiniĝinta kastelo, romia ponteto kaj apudaj fantomaj vilaĝoj (ne plu loĝataj); en la sama komunumo estas ankaŭ Fuentetoba, vidu supre.
  • Almazán, urbeto kun pluraj mezepokaj preĝejoj, renesanca palaco, muregoj, 35 km sude
  • Berlanga de Duero, urbeto kun fama kastelo, 50 km sudokcidente
  • Ágreda, historia urbeto, 55 km oriente
  • Burgo de Osma, tre grava historia urbeto, 60 km okcidente; episkopa sidejo ekde la frua mezepoko, entenas plurajn mezepokajn kaj barokajn konstruaĵojn, kaj religiajn (preĝejojn) kaj nereligiajn (palacojn, kastelon); aldone estas muregoj kaj unuopaj turoj
  • Sankta Stefano de Gormaz, historia urbeto, 70 km okcidente
  • Medinaceli, ĉarma historia urbeto, 75 km sude
  • Kanjono de la Rivero Lobos (Cañon del Río Lobos), natura vidindaĵo (postulanta marŝadon), 75 km okcidente

Ekster la provinco:

  • Tarazona, 70 km oriente, kum fama gotika katedralo, juda kvartalo, malnova areno por taŭrbataloj, kaj pluaj vidindaĵoj el diversaj jarcentoj
  • Logronjo (Logroño), 100 km norde
  • Siguenza (Sigüenza), 110 km sude
  • Aranda de Doŭro (Aranda de Duero), 110 km okcidente, fama pro la multaj historiaj vinkeloj, kelkaj el la Mezepoko; estas ankaŭ mezepokaj pontoj super la Doŭro, grava gotika preĝejo kaj pluaj historiaj konstruaĵoj
  • Sankta Dominiko de la Vojo (Santo Domingo de la Calzada), 135 km norde, historia urbeto ligata al la agado de Sankta Dominiko
  • Burgoso (Burgos), 140 km nordokcidente

Pli malproksime, ĝis 200 km, oni povas viziti Zaragozon, Segovion, Miranda de Ebro, Vitorion, Pamplonon ktp

Rimarkoj

[redakti]
    Ĉi tiu artikolo estas uzebla kvankam ankoraŭ mankas kelkaj informoj.
    Ĉu vi kapablas helpi kompletigi ĝin? Do, kuraĝu, faru!