El Vikivojaĝo
Szob
Szob
Urbodomo
Lando Hungario
Regiono Norda Hungario
Loĝantaro 2 730

Szob estas malgranda urbo, limpasejo, ŝatata ekskursejo kaj feriejo en norda Hungario.

Kompreni[redakti]

Szob situas inter montoj kaj maldekstra bordo de Danubo. Visegrád troviĝas 9, Esztergom 10, Vác 21, Budapeŝto 38 kilometrojn (aere).

Historio[redakti]

Kulturdomo

La unua hungara mencio pri Szob okazis en 1280. Dum dominado de turkoj la loĝantaro senhomiĝis, poste precipe katolikaj slovakoj alvenis. La unua fervojo alvenis en 1850 kaj portis evoluon. Tamen la vilaĝo restis agrikultura kaj la loĝantoj produktis frambojn, kiu karakterizas la ĉirkaŭaĵon. Iom poste oni malkovris la pitoreskan pejzaĝon kaj la vilaĝo estis ankaŭ feriejo kaj elirpunkto de ekskursantoj. Szob ricevis urban statuson en 2000.

Klimato[redakti]

Szob troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario.

Eniri[redakti]

Szob estas bone alirebla voje, trajne kaj ŝipe.

Eniri avie[redakti]

La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto.

Fervoja stacidomo

Eniri trajne[redakti]

Szob situas laŭ ĉefa linio inter Budapeŝto kaj Bratislavo. Ekzistas ankaŭ arbara fervojeto.

Eniri voje[redakti]

Szob situas laŭ ĉefa linio inter Budapeŝto kaj Bratislavo kun limpasejo al Slovakio, sed tio ne funkcias ekde 2008 pro Traktato de Schengen. Estas ankaŭ flankovojo al la montaraj komunumoj.

Eniri ŝipe[redakti]

Szob akceptas ekskursajn ŝipojn kaj havas ankaŭ pramon (por homoj, aŭtoj, kamionoj, aŭtobusoj).

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Szob estas malgranda, perpiede trairebla.

Alirejo al la pramo

Publika transporto[redakti]

En Szob loke aŭtobusoj ne funkcias. La longdistancaj aŭtobusoj havas kelkajn haltejojn el la urbeto.

Transportiĝi aŭte[redakti]

Szob havas urban vojreton por aŭtoj. La trapasa trafiko estas granda.

Vidi[redakti]

Preĝejo
Kastelo

Fari[redakti]

  • ekskursi al la montoj

Aĉeti[redakti]

La plej necesaj vendejoj troviĝas en Szob.

Vendejaroj[redakti]

  • CBA, Árpád utca 1.
  • Coop, Arany János utca 11.
Manĝejo kaj drinkejo

Manĝi[redakti]

  • Zátony Étterem Szob
  • Herfli Söröző Pizzéria
  • Kígyófarm Állatkert És Étterem

Trinki[redakti]

Same, kiel manĝi.

Loĝi[redakti]

Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.

Kampadejo

Kampadejoj[redakti]

  • Malomvölgyi Tábor és Kemping Szob

Hosteloj[redakti]

  • NapPorta

Hoteloj[redakti]

  • Malomkert Fogadó Szob
  • Lábas-ház Szob

Sekureco[redakti]

  • Szob konformas al sekureco de Hungario.

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Proksime estas grava eklezis loko Márianosztra.

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.