El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Hungario > Tihany

Tihany

Tihany
Tihany
Strato en Tihany
Lando Hungario
Regiono Meza Transdanubio
Loĝantaro 1369

Tihany [tihanj] estas vilaĝo kaj somera banloko, feriejo en mezo de Transdanubio en Hungario. Spite la vilaĝan statuson Tihany apartenas al la plej gravaj turistaj cellokoj.

Kompreni[redakti]

Tihany situas sur duoninsulo laŭ Balatono en iama vulkana kratero. Balatonfüred troviĝas nur 5, Siófok 13, Veszprém 20, Keszthely 51, Budapeŝto 109 kilometrojn aere.

Historio[redakti]

Interna lago de Tihany, fone Balatono

En tiu strategia loko la romianoj tie havis trapasejon tra la lago. La unua hungara (latinlingva) mencio pri Tihany okazis en 1055, tiam la hungara reĝo fondis tie abatejon kun reĝa tombejo. Dum la kontraŭturkaj bataloj estis tie fortikaĵo (nun apenaŭ videbla), kiun la turkoj neniam okupis. Ekde la 20-a jarcento la vilaĝo estas somera ripozejo.

Klimato[redakti]

Tihany troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel en plena Hungario.

Eniri[redakti]

Tihany estas alirebla voje kaj prame, ŝipe (se ne flosas glacioj sur la akvo).

Pramo ĉe Tihany

Eniri avie[redakti]

La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto, krome estas maloftaj flugoj ĉe Keszthely.

Eniri trajne[redakti]

La plej proksima stacidomo funkcias en Balatonfüred.

Transportiĝi[redakti]

Tihany estas facile alirebla el la najbara vilaĝo Aszófő kaj proksima urbo Balatonfüred.

Transportiĝi perpiede[redakti]

La plena duoninsulo Tihany estas loko de turistaj vojoj.

Publika transporto[redakti]

En Tihany lokaj aŭtobusoj ne trafikas, sed la distancaj aŭtobusoj haltas en pluraj lokoj. Dum vintra periodo la busoj estas maloftaj.

Transportiĝi aŭte[redakti]

Tihany havas urban vojreton por aŭtoj, kio sufiĉas vintre. En la somera periodo veni aŭte estas riska. La pramo akceptas eĉ aŭtobusojn, same aŭtojn kaj personojn, tial Tihany havas gravan trairan trafikon.

Vidi[redakti]

La abateja kirko

Fari[redakti]

  • bani en Balatono
  • ekskursi en la plena duoninsulo
  • aŭdi eĥon, la plej grandan en Hungario
  • fiŝkapti en la interna lago
Butiko en Tihany

Aĉeti[redakti]

La plej necesaj vendejoj troviĝas en Tihany, dum somera periodo multe da butikoj por turistoj.

Vendejaroj[redakti]

  • Coop
Restoracio en Tihany

Manĝi[redakti]

  • Echo Restaurant & Cafe
  • Kecskeköröm Csárda
  • Echo Étterem

Trinki[redakti]

Same, kiel manĝi.

Loĝi[redakti]

Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

En Tihany ne estas universitato, la alvenintaj studentoj povas uzi la gastejojn.

Hoteloj[redakti]

Hotelo en Tihany
  • Hotel Club Tihany****
  • Hotel Tihany Átrium****
  • Adler Hotel & Wellness***
  • Echo Residence All Suite Hotel***
  • Aquilo Hotel Panoráma***
  • Tihany Yacht Club**

Sekureco[redakti]

  • Tihany konformas al sekureco de Hungario. Dum la somera periodo alvenas policanoj el aliaj lokoj.

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Proksime estas vilaĝo Aszófő.

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.