El Vikivojaĝo
Triesto
Triesto
(Trieste)
Lando Italio
Regiono Friulo
Loĝantaro 200 480 (2021)
Alto 2m

Triesto (itale Trieste /tri'ɛste/) estas urbo en Nordorienta Italio.

Kompreni[redakti]

Historio[redakti]

La antikva nomo de Triesto, Tergeste, montras la verŝajnan komencon de la urbo, kiam la popolo de la Iliroj, loĝantaj ĉirkaŭ la orienta marbordo de Adriatiko, trafis la popolon de la Pravenetanoj, loĝantaj en la ebenaĵo nordoriente de Pado. Terg- pruve estas ilira vorto por "bazaro" kaj -este pravenetana vorto por "loko" aŭ "vilaĝo". Tia estis ekde la komenco la historio de Triesto: komerca renkontiĝejo inter najbaraj popoloj.

En la 2-a jarcento a.K. Triesto estis konkerita de Romio. Ĝi tuŝis sian plej bonan prosperon sub la imperiestro Trajano, kiam ĝi entenis verŝajne ĉ. 12mil loĝantojn. Multaj restaĵoj de la romia tempo estas videblaj en la urbo.

Dum la lasta jarcento de la Romia Imperio kaj precipe post ĝia falo, Triesto velkis kaj en la plej malfavoraj jaroj ĝi estis nur vilaĝo de fiŝkaptistoj. Malrapide antaŭ la fino de Mezepoko ĝi refortiĝis; en la 12-a jarcento ĝi iĝis libera komunumo. Pro la agresemo de Venecio, en 1382 Triesto donis sin al Aŭstrio, kiu dum preskaŭ cent jaroj permesis la pretervivon de la libera komunumo sub sia regado.

Dum la postaj jarcentoj, Aŭstrio kreskis kaj Triesto, estanta ĝia ĉefa haveno, retrovis novan prosperon, precipe ekde 1719, kiam Karlo la 6-a deklaris ĝin sendogana haveno. La imperiestrino Maria Tereza de Aŭstrio multe prizorgis la urbon, kreante novan kvartalon por la kreskanta loĝantaro, fortikaĵon, biloborzon, ŝipfarejon, novan kajon en la haveno ktp; la signoj de ŝia agado estas ankoraŭ bone videblaj en la urbo.

Triesto restis sub Aŭstrio ĝis la 1-a Mondmilito, krom dum kelkaj jaroj en la tempo de Napoleono (la francoj okupis la urbon tri fojojn, inter 1797 kaj 1813). En 1918 Triesto trapasis de Aŭstrio al Italio.

Klimato[redakti]

Aliri[redakti]

Aliri avie[redakti]

Aliri trajne[redakti]

Aliri buse[redakti]

Flixbus havas busajn konektojn de Slovenio kaj Hungario.

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Fari[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.