Aspekto
Nordorienta Italio estas regiono de Italio.
Regionoj
[redakti]Veneto (Venecio) (Veneto), la regiono kiu entenas Venecion, tre faman kaj tre ŝatatan de la turistoj, kaj pluaj urboj kun mezepokaj aŭ postaj vidindaĵoj |
Emilio-Romanjo (Bolonjo) (ankaŭ skribita nur kun spaceto: Emilia Romagna), fakte la kombino de du regionoj, Emilia (okcidente) kaj Romagna (oriente); la plimulto de la regiono estas ebena kaj fama pro manĝaĵoj (parmigiano, tortellini ktp) |
Trentio-Sudtirolo kombino de du aŭtonomaj provincoj, Trentio sude kaj Sudtirolo (germane Südtirol, itale Alto Adige) norde; en Sudtirolo la plimulto de la loĝantoj parolas denaske la germanan; la regiono estas fama pro siaj montoj, parto de Alpoj, inter kiuj Dolomitoj |
Friulo-Venecio Julia (Friuli), oficiale Friuli-Venezia Giulia, estas malgranda aŭtonomo regiono apud la nordorienta landlimo; ĝi entenas bonajn sablajn marbordojn kaj kelkajn monumentojn, eĉ romiajn |