Uzanto-Diskuto:Iketsi

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivojaĝo

Prononco en frazlibroj[redakti]

Saluton Iketsi kaj bonvenon al Vikivojaĝo!

Mi rimarkis vian laboron pri la Rumana frazlibro (kaj bonvenon al VikiPrintempo COE!). Tre bone, ĝi estas grava Eŭropa lingvo.

Tamen, mi rimarkis, ke vi forigis krampojn kun apostrofoj, kiuj montras prononco. Ĉe via unua frazlibro tio estas tute komprenebla, sed bonvolu ne forigadi ilin estontece ;-) Bonus se vi realdonus ilin, simile kiel mi faris pri la pola. --KuboF Hromoslav (diskuto) 14:22, 25 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

@KuboF Hromoslav: Malgraŭ tio, ke ili estas malplenaj? Senprobleme. --Iketsi (diskuto) 14:28, 25 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Nu, ideale ili estu plenaj per prononco ;-) (vidu ekz. ĉe Slovaka frazlibro). Sed eĉ se malplenaj, ili restu en la artikolo. Simile en Vikivojaĝo funkcias pri malplenaj sekcioj en artikoloj - ili simple restas, kaj plifaciligas al aliaj redaktantoj aldoni enhavon al norma skemo. --KuboF Hromoslav (diskuto) 14:57, 25 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Ideale, ni ankaŭ aldonu sonon. --Iketsi (diskuto) 15:10, 25 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Rezultoj de Vikiprintempo 2021 jam baldaŭ - danke al nova teamano![redakti]

Kara Iketsi, dankon pro via partopreno en VikiPrintempo COE 2021! Via kontribuo estas valora kaj helpas al diskonigo de Vikivojaĝo!

Dum lasta tempo ni en la organizo Esperanto kaj Libera Scio, kiu organizis la konkurson, laboris ne nur pri novaj agadoj, sed ankaŭ pri pligrandigo de nia teamo. Tio estas aparte grava por daŭropoveco de la organizo. Mi mencias tion, ĉar ni trovis novan kalkulanton de rezultoj de konkursoj. VikiPrintempo 2021 estas la unua konkurso, kiun li kalkulos, laŭplane jam tiun ĉi semajnofinon. La rezultoj kaj disdono de premioj sekvos nelonge poste. Dankon pro via pacienco!

Sekva konkurso en Vikivojaĝo temos pri Ameriko kaj okazos en Oktobro. Dum Julio-Aŭgusto estas planata konkurso pri aldonado de plurmediaĵoj al artikoloj, sed dume ne certas, ĉu ĝi okazos ankaŭ en Vikivojaĝo aŭ nur Vikipedio. Kaj ĝuste nun okazas konkurso en Vikipedio kun la temo de Unesko - proponis ĝin UEA mem laŭ rekta instigo de Unesko ;-)

Mi esperas, ke vi ĝuis la verkadon kaj konkursadon! Se vi estontece ŝatus ne konkursi, sed organizi, aŭ havas ideon pri alia bona laboro, bv. kontakti nin! Amike, organizanto KuboF Hromoslav (diskuto) 18:44, 2 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankon pro via partopreno en Afrika monato 2021![redakti]

Kara Iketsi, dankon pro via partopreno en Afrika monato 2021!

La rezultoj estos kalkulitaj laŭplane tuj la sekvan semajnofinon. Rezultoj kaj disdono de premioj sekvos baldaŭ post tio.

Se vi volas konkursi plu, mi invitas vin al la konkurso pri Unesko, kiu okazas ĝuste nun en Vikipedio. Ni organizas ĝin kun UEA laŭ rekta instigo de Unesko!

Amike, organizanto KuboF Hromoslav (diskuto) 19:33, 2 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Norma skemo por landoj[redakti]

Kara Iketsi, gratulon pro via partopreno en la konkurso Amerika monato 2021!

Simile kiel pri frazlibroj, ankaŭ pri landoj ekzistas norma skemo. Mi invitas vin aldoni ĝin al la artikolo pri Teksaso, ĉar ĝi helpos al plia pligrandigado (ĉu fare de vi aŭ de aliaj Vikivojaĝistoj). Aldoni ĝin estas facile kaj tio tre helpas. (mi mem evitas aldoni skeleton al artikolo pri kiu vi konkursas por ne "ŝteli" viajn poentojn ;)

Por plifaciligi kreadon de novaj artikoloj mi krome aldonis paĝokreilojn al la konkursa paĝo (troveblaj ankaŭ ĉe Helpo:Krei paĝon#Kreiloj). Ĝuu ;-) --KuboF Hromoslav (diskuto) 20:04, 14 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

UK en Montrealo partneras kun Amerika monato 2021![redakti]

Vidante, ke vi interesiĝas pri la konkurso Amerika monato, mi aparte invitas vin al ĝia speciala kategorio - UK en Montrealo!

La organiza teamo de la UK elektis kelkajn aparte gravajn artikolojn, kiuj plej helpos al veturado kaj ĝuo de la partoprenontoj. Por aprezi tiun ĉi specialan fokuson, la organizantoj de la UK provizis plurajn aldonajn valorajn premiojn, inklude senpagan aliĝon!

Vidu detalojn ĉe konkursa paĝo pri UK en Montrealo kaj volonte partoprenu ;-) --KuboF Hromoslav (diskuto) 20:14, 14 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Nova konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj[redakti]

Kara, Iketsi, ĉar vi pasintece partoprenis konkurson en Vikivojaĝo, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj por uzadi Vikivojaĝon por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo ;-)

Amike, KuboF Hromoslav (diskuto) 20:38, 7 jun. 2022 (UTC)[Respondi]