Valtelino

El Vikivojaĝo
Valtelino
Lando Italio
Regiono Lombardio
Vilaĝo de Valtelino
400px|noframe|Situo de Valtelino.
Ĉefurbo Sondrio
Mapo de Valtelino

Valtelino (itale: Valtellina, lombarde: Valtelina aŭ Valtolina , romanĉe Vuclina , germane Veltlin), estas alpa geografia regiono apartenanta al la regiono Lombardio, en Italio.

La tuta valo, trairita de la rivero Adda ĝis la Lago de Komo, kune kun Valchiavenna formas la Provincon de Sondrio.

La valo atingas la plej altan punkton per la Pinto Perrucchetti, 4.020 metrojn alta, apartenanta al la Bernina Masivo.

Laŭlonge Valtelino, disbranĉiĝas multnombraj flankaj valoj, kiel Valmalenco, Val Masino, Valle del Bitto, Val Grosina, Valfurva, Valle del Braulio, Valle di Fraele kaj, el histori-kultura vidpunkto, ankaŭ la valo de Livigno (kiu tamen estas geografie situanta preter la ĉefa Alpa akvodislimo); Svisa tero estas kontraŭe la Poschiavo-valo, dum la restanta parto preskaŭ tute apartenas al la provinco de Sondrio escepte malgrandaj teritorioj kiuj apartenas al la provincoj de Komo kaj Lecco.

Urboj[redakti]

Vidi[redakti]

Montaro Ortles-Cevedale

La Valtelinaj montoj ofertas multajn ŝancojn por ekskursoj kaj montgrimpado. En la valo estas multaj famaj skiejoj kiel Aprica, Bormio, Santa Caterina Valfurva, Caspoggio kaj Chiesa in Valmalenco. Fine, turistloko kaj skiejo estas Livigno kiu en strikte geografiaj esprimoj situas ekster Valtelino, estante preter la kresto de la Alpoj, sed kiu estas integrita parto de la provinco de Sondrio. Aliaj pli malgrandaj skiejoj, facile atingeblaj de Morbegno kaj Sondrio, kiel Pescegallo kaj Prato Valentino, donas pli intima kaj konata kunteksto. En tiu ĉi valo troviĝas ankaŭ pluraj varmaj termikaj fontoj, unu ĉe Bagni di Masino kaj unu kun sep fontoj ĉe Bagni di Bormio. En ĉi tiuj lokoj estas kvar kuraclokoj, unu en la unua kaj tri en la dua. Valtelino estas servata en norda direkto fare de la Ferrovie Retiche kun la pitoreska Bernina fervojo kiu kondukas al la samnoma pasejo tra la Poschiavo-valo kaj de ĉi tie al la Supra Engadino; irante suden per fervojo de firmao Trenord, kun linio kiu ligas Sondrion, Chiavenna kaj Tiranon kun Milano kaj Lecco. Valtelino inkludas la lombardan sektoron de la Stelvio Nacia Parko (de la Cancano-lagoj ĝis la tuta Valfurva), same kiel la Parko de la Valtelinaj Orobiaj Alpoj.

Manĝi[redakti]

  • Tradicia kuirarto: Polenta taragna - Polenta Cròpa - Pizzoccheri - Sciatt - Taroz - Bisciola - Chisciöi - Manfrigole
  • Salaĵoj kaj fromaĝoj: Bresaola della Valtellina - Slinzega - Bitto - Casera - Scimudin (Piattone)

Trinki[redakti]

  • Vinoj: Sforzato di Valtellina - Valtellina superiore - Valtellina superiore Sassella - Valtellina superiore Grumello - Valtellina superiore Inferno - Valtellina superiore Valgella - Valtellina superiore Maroggia - Rosso di Valtellina - Valtoline
  • Amaraĵoj: Braulio


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.