El Vikivojaĝo
Varese Ligure
Varese Ligure
placo Vittorio Emanuele
Lando Italio
Regiono Ligurio
Loĝantaro 1857 (2020)

Varezo de Ligurio, itale Varese Ligure (elp.VaREze LIgure), ligure Vaise (elp. Vajze), estas itala urbeto en provinco Specjo en regiono Ligurio.

Ĝia teritorio estas la plej granda de la provinco Specjo (pli ol 15% de la teritorio de la provinco), kaj la dua, post tiu de Ĝenovo, en la tuta regiono.

Kompreni[redakti]

Varese Ligure estas la komunumo pli norda de la provinco Specjo, ĝi kunlimas kun la metropola urbo Ĝenovo kaj kun la provinco Parmo; ĝi situas en la alta Vara valo. Malgraŭ ke ĝi apartenas al la provinco Specjo, la loka dialekto estas la Ĝenova.

Historio[redakti]

La kastelo en la centro de Varezo
Centro de Varezo kun la preĝejo de la sanktuloj Filippo Neri kaj Teresa d'Avila


Klimato[redakti]

Eniri[redakti]

Eniri avie[redakti]

Eniri trajne[redakti]

Eniri buse[redakti]

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Placo Fieschi, en la koro de la Borgo Rotondo
La kastelo Fieschi de Varese Ligure
LA ponto Greĵino, de la jaro 1515.
  • "Borgo Rotondo" en la historia centro de Varese. Realigita de la familio Fieschi por la kontrolo kaj defendo de la Varese-areo, ĝi konsistas el vico de identaj ŝtondomoj aranĝitaj laŭ cirkla perimetro kiu enfermas la du ĉefplacojn (placo Fieschi kaj placo Castello). En la subestaj portikoj, la komercaj agadoj, magazenoj kaj metiistlaborejoj estis situantaj.
    Interna koneksa sistemo formita de flankaj stratetoj (la "carruggi") daŭre ebligas rigardi al la sola meza strato, antaŭe fermita per du pordoj kaj de kiu nur la suda estas ankoraŭ videbla. En la norda parto estas la palaco kaj poste Kastelo Fieschi, antaŭe la nobela loĝejo de la feŭdaj sinjoroj kaj, kun la regado de la Respubliko de Ĝenovo, sidejo de la urbestro kaj malliberejoj. La merkato okazis sur la vilaĝa placo.

Muzeoj[redakti]

En la vilaĝeto Cassego eblas viziti la Kamparana muzeo de Varese Ligure kun la ekspozicio de dokumentoj kaj objektoj rilataj al la antikvaj metioj de la Vareza-areo kaj de la tuta Vara Valo.

Fari[redakti]

Lerni[redakti]

Labori[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Tradicio de bestobredado ekzistas en la valo dum ĉirkaŭ mil jaroj. Aldone al la brutbreda agado aldoniĝis organika kultivado, kio aldonigis al la Vara valo (kaj aparte Varese Ligure) la kromnomon de "Valo de Organika Manĝaĵo" (itale: Valle del biologico).

Fungoj boletoj kaj kaŝtanoj estas gravaj en multaj receptoj de la loka tradicio, eĉ la produktado de organika mielo kaj la kultivado de sovaĝaj beroj ĝojigas la gustosenson. Ĉiuj pladoj estas ligitaj al tradicio kaj al la produktoj de la tero kaj la arbaro: - La ravioloj, freŝa pasto plenigita kun legomoj kaj viando por esti ĝuita kun viandosaŭco aŭ fungosaŭco; -La "croxetti" pasto-diskoj ornamitaj per floraj desegnoj estas spicitaj per juglando-saŭco aŭ pinnukso-saŭco. - "Tagliatelle" el kaŝtana faruno estas spicitaj per pesto (pistita saŭco de bazilio kaj pinsemoj), aŭ freŝa "ricotta" (selaktaĵo). - La viando precipe ŝafido kaj kuniklo, aromatigita kun la odoroj de la ĝardeno, la legom-kukoj kaj tradiciaj desertoj kiel "buccellato, "pandolce" kaj kiam estas sezono, "castagnaccio" preparita kun kaŝtana faruno, pinsemoj kaj sekvinberoj.

Kelkaj karakterizaj iloj kutimas por kuiri la tradiciajn manĝaĵojn: kiel ekzemple la "ciappa", ardeza telero metita super la fajron sur kiu la viando estas kuirita, kaj la terakoto "testo" por prepari la "figassetta"n faritan el maizfaruno, kaj la "testaieu" el tritika faruno.

Krome, Varese Ligure situas en la koro de la Supra Vara Valo, konata kiel la "Valo de Organika Manĝaĵo" pro ĝiaj karakterizaĵoj. Ekzistas pli ol 40 bienoj kiuj kunfandas siajn bredagadojn en lokajn kooperativojn, por la produktado de organikaj viandoj kaj fromaĝoj. Eĉ la rivero, la langvora animo de la areo, ofertas siajn fruktojn (trutoj - angiloj) al fiŝkaptistoj.

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.