El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Hungario > Verőce

Verőce

Verőce
Verőce
Vilao de aktoro
Lando Hungario
Regiono Norda Hungario
Loĝantaro 3 676

Verőce estas vilaĝo, ŝatata feriejo kaj turista celloko en norda Hungario.

Kompreni[redakti]

Verőce situas inter maldekstra bordo de Danubo kaj montaro Börzsöny. Vác troviĝas 9, Szob 13, Szentendre 17, Budapeŝto 36 kilometrojn (aere).

Historio[redakti]

Ĉefvojo de Verőce
Episkopa palaco

La unua hungara mencio pri Verőce okazis inter 1444 kaj 1460, sed pli frue ekzemple la romianoj havis tie gardoturon, kies fundamento ankaŭ nun estas videbla. Dum la mezepoko la vilaĝo apartenis al diocezo de Vác. Verőce akiris opiduman rajton en la 1400-aj jaroj. kiun la turkoj okupis nelonge en 1594. Inter 1558-1871 la komunumo estis kampurbo kaj ekde 1969 urbo. Dum la turka erao la loĝantaro draste malpliiĝis, poste alvenintaj hungaroj, slavoj kaj germanoj rekonstruis la vilaĝon. La alveninta fervojo en la dua duono de la 19-a jarcento portis ankaŭ naturamantojn kaj turistojn. La vilaĝo iĝis vaste konata feriejo. Dum la socialismo tie funkciis signifa kampadejo de komunistaj gejunuloj.

Klimato[redakti]

Verőce troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario.

Eniri[redakti]

Verőce estas bone alirebla voje, trajne kaj en la somera periodo ŝipe.

Eniri avie[redakti]

La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto.

Fervoja stacidomo

Eniri trajne[redakti]

Verőce havas ĉefan linion inter Budapeŝto kaj Bratislavo tra Szob kaj flankan linion tra la montaro. Arbara etŝpura fervojo funkcias al interno de la montaro.

Eniri voje[redakti]

Verőce situas laŭ aŭtovojo kaj ĉeflinio inter Budapeŝto kaj Szob.

Eniri ŝipe[redakti]

Haveno de Verőce akceptas ofte danubajn ŝipojn dum la somera periodo.

Strato en Verőce

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Verőce havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. La biciklo estas populara, inter Budapeŝto-Szob bicikla vojo kuras tra Verőce.

Publika transporto[redakti]

Verőce estas malgranda, perpiede alirebla, publika transporto ne ekzistas. Helpas al la foraj lokoj la regionaj aŭtobusoj, kiuj haltas en kelkaj lokoj.

Transportiĝi aŭte[redakti]

Verőce havas la necesan vojreton por aŭtoj.

Vidi[redakti]

ruino de romianoj
Muzeo pri ceramikaĵoj
  • w:eo:Kastelo de Verőce (episkopa palaco)
  • baroka katolika kirko el 1736
  • copfa kalvinana kirko el 1785
  • vilao de aktoro Károly Huszár-Pufi
  • muzeo pri ceramikaĵoj de Géza Gorka
  • ruino de romianoj

Fari[redakti]

  • ekskursi en la montoj

Aĉeti[redakti]

La plej necesaj vendejoj troviĝas en Verőce.

Vendejaroj[redakti]

  • CBA Élelmiszer Áruház, Rákóczi út 33.

Manĝi[redakti]

  • Zöld Disznó Bisztro
  • Barna Party

Trinki[redakti]

Same, kiel manĝi.

Loĝi[redakti]

Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Plej proksime en Nagymaros.

Hoteloj[redakti]

  • Ilona Prémium Vendégház - Verőce
  • Harangvirag 36 Apartman Verőce
  • Völgy Major Verőce

Sekureco[redakti]

  • Verőce konformas al sekureco de Hungario.

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Proksime estas pitoreskaj montoj.

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.