El Vikivojaĝo
Viĉenco
Viĉenco
(Vicenza)
"Baziliko" de Andrea Palladio
Lando Italio
Regiono Veneto
Loĝantaro 110 000 (2022)
Alto 39 m

Viĉenco (itale Vicenza /vi'ĉɛnca/) estas urbo kun ĉirkaŭ 100mil loĝantoj en Veneto en nordorienta Italio.

Kompreni[redakti]

Viĉenco kuŝas ĉe la sudokcidenta bordo de la veneta ebenaĵo, kiu nur malgrandaj montetoj disigas disde la Pada Ebenaĵo (unu el tiuj montetoj estas la "Monto" Berico, 124 m, superrigardanta Viĉencon). Nur iomete pli malproksimaj (ĉ. 30 km) estas la Viĉencaj Antaŭalpoj, kun pintoj inter 2000 kaj 2300 m.

La kromnomo de Viĉenco estas "la urbo de Palladio", pro Andrea Palladio, fama renesanca arkitekto, kiu projektis kaj konstruigis plurajn vilaojn kaj aliajn konstruaĵojn en Veneto (multajn en Viĉenco aŭ ĉirkaŭe) dum la 16-a jarcento. En Viĉenco li partoprenis la Olimpian Akademion (Accademia Olimpica), kaj rilate al ĝi projektis la Olimpian Teatrejon, kiu estas ankoraŭ nuntempe unu el la plej elstaraj monumentoj en la centro de la urbo. La tuta centro montras en pluraj lokoj la agadon de tiu fama arkitekto.

Historio[redakti]

Klimato[redakti]

Aliri[redakti]

Aliri aviadile[redakti]

La plej proksimaj komercaj flughavenoj estas:

  • Verono (60 km) - de la flughaveno prenu buson ĝis la ĉefa fervojo stacidomo en Verono kaj poste trajnon
  • Venecio (75 km) - de la flughaveno prenu buson ĝis Mestre kaj poste trajnon
  • Trevizo (60 km) - flughaveno uzata de kelkaj malmultekostaj kompanioj

Aliri trajne[redakti]

Viĉenco situas sur la fervojo Milano-Venecio. De Milano al Viĉenco necesas 1h40-2h per rapidaj trajnoj, senŝanĝe; de Venecio al Viĉenco ĉirkaŭ 30min (ĝis 1h per malrapidaj trajnoj), senŝanĝe. Trajnoj estas oftaj.

Estas ankaŭ kelkaj trajnoj venantaj de pli malproksimaj urboj (senŝanĝe). Ekzemple, de Ĝenovo, Torino, Ĝenevo, Zuriko tra Milano, kaj de Triesto tra Venecio. Kutime tamen bezonas ŝanĝi trajnon en Milano (ekzemple: de Francio), en Verono (ekzemple: de Romo, Florenco, Munkeno), en Padovo (ekzemple: de Romo, Florenco) aŭ en Venecio-Mestre (ekzemple: de Munkeno, Vieno). De Slovenio/Kroatio necesas kutime almenaŭ du trajnŝanĝoj.

Aliri buse[redakti]

Aliri aŭte[redakti]

Moviĝi[redakti]

Piede[redakti]

La urbo ne estas tre vasta, kaj estas plejparte ebena. De iu loko en aŭ apud la centro eblas atingi piede ĉiun ajn alian lokon en aŭ apud la centro.

Per publika transporto[redakti]

Ne estas metroo.

Publikan busan transportadon zorgas SVT.
Informoj ĉe: SVT.

Aŭte[redakti]

Bicikle[redakti]

La urbo estas ebena (malkrutaj montetoj estas ĉirkaŭe, sed ne en la urbo mem), do eblas bicikli senpene.

Vidi[redakti]

Map
Mapo de Viĉenco

10 - Olimpia Teatrejo (Teatro Olimpico), unu el la plej famaj konstruaĵoj de Palladio


11 - Palladia Baziliko (Basilica Palladiana), iama tribunalo (Palazzo della Ragione, t.e. "Palaco de la Praveco") kaj ne preĝejo, rearanĝita de Palladio


12 - Placo de la Sinjoroj (Piazza dei Signori), ĉirkaŭata de ĉarmaj konstruaĵoj, inter kiuj la Palladia Baziliko


13 - Placo de la Herboj (Piazza delle Erbe)


20 - Katedralo (CattedraleDuomo), dediĉita al la Anunciacio; konstruita unuafoje en la 4-a jarcento, ĝi estis plurfoje rekonstruita, kaj akiris la nunan aspekton grandparte en la 15-a jarcento.


21 - Preĝejo de Sankta Krono (Santa Corona), konstruita 1261-1270 por gastigi dornon el la dornokrono de Kristo.


25 - Sanktejo de Monto Beriko (Monte Berico), dediĉita al Sankta Maria aperinta ĉi tie al virino en 1426 kaj 1428; el la origina konstruaĵo restas la peristilo, preskaŭ la tuta resto estis renovita en 1688-1703.


Fari[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

En la urbo aŭ apude, estas 1 gastiganto de Pasporta Servo (2023/07) (en Padovo - neniu gastiganto precize en Viĉenco).

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Estas loka esperanto-klubo, Vicenza Esperanto-Centro.
Retejo: ttt.esperanto.it/vicenza/#eo.

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


Ĉi tiu artikolo estas uzebla kvankam ankoraŭ mankas kelkaj informoj.
Ĉu vi kapablas helpi kompletigi ĝin? Do, kuraĝu, faru!