Vikivojaĝo:Diskutejo/arkivo/2013

El Vikivojaĝo

Ŝablono:Arkivo de diskutoj

Vojaĝgvidlibro aŭ simple gvidlibro?[redakti]

Por komenci ĉi tiun diskutejon : sur la ĉefpaĝo mi emas anstataŭigi vojaĝgvidlibron per simple gvidlibron. Laŭ ReVo gvidlibro signifas : Libro por gvidi vojaĝantojn. Kiu reagos? --Piet-c (talk) 13:28, 13 July 2013 (UTC)

Mi estas entute pro 'gvidlibro'. Ĉi tio estas vojaĝa projekto, do aliaj tipoj de gvidlibroj (se ili entute ekzistas) ne estu ĉi tie. --Comp1089 (talk) 13:30, 13 July 2013 (UTC)

Saluton, Comp1089
Dankegon pro via tre rapida respondo. Mi proponas atendi eventualajn aliajn reagojn ankoraŭ dum unu semajno, kaj tiam decidi kiel agi.--Piet-c (talk) 09:26, 14 July 2013 (UTC)
Ne estas aliaj reagoj, do mi simpligos la subtitolon sur la ĉefpaĝo.
Cetere mi intencas difini novan ĉi-monatan kunlaboraĵon anstataŭ Vaŝingtono: nome Pollando kun Esperanto-urbo Bjalistoko. Kion vi pensas pri tio?--Piet-c (talk) 09:26, 25 July 2013 (UTC)

Bonan vesperon al vi! Al mi tre plaĉas ke aliuloj finfine intereson akiras pri tiu ĉi projekto. :)
Ankaŭ mi konsentas pri la subtitola ŝanĝo al 'gvidlibro'. Bonvolu ne timi aperigi novan kunlaboraĵon: mi tien starigis Vaŝingtonon nur ĉar mi ne povis tuj elpensi alian lokon. Bjalistoko estus tre taŭga. Tempodivalse 02:10, 28 July 2013 (UTC)

Estas kategorio pri la bontenado de loknomoj[redakti]

Por efike progresi kun Vikivojaĝo oni devos diskuti pri interalie la loknomoj, kaj pri metodo de loknomobontenado. Tiucele mi kreis : paĝon pri necertaj loknomoj kaj kategorion pri diskuteblaj loknomoj.
Por povi komenci la Vikivojaĝo-disvolvon estas la regularo, kiu certe ankoraŭ havas provizoran karakteron.
Kiu havas ideojn pri la bontenado de Esperantaj loknomoj por Vikivojaĝo?--Piet-c (talk) 09:26, 14 July 2013 (UTC)

Kiel ni povus laboradi enkadre de Vikivojaĝo efike je 10.000 (aŭ pli) necertaj, diskuteblaj loknomoj?
Eble komenco de respondo al ĉi tiu demando troviĝas en la Rekomendo de la Akademio de Esperanto pri la uzo de propraj nomoj. En tiu dokumento la Akademio de Esperanto rekomendas, interalie, “plu flegi kaj subteni la kutimon plene esperantigi ofte uzatajn proprajn nomojn”.
Por iri al la sama temo en Vikinovaĵoj: klaku ĉi tie.
--Piet-c (talk) 14:05, 11 December 2013 (UTC)

Estas kreitaj novaj regulo-paĝoj[redakti]

Bonan vesperon! Mi volas la komunumon sciigi pri mia kreado de du gravaj regul-paĝoj ĉe Vikivojaĝo:Aŭtoraj rajtoj kaj Helpo:Saltu en la akvon. Bonvole ilin rigardu kaj taksu laŭeble, korektante laŭnecese misaĵojn. Mi ne deziras ke ni defaŭlte akceptu regulojn skribitajn de nur unu uzulo. Dank' Tempodivalse 02:34, 5 August 2013 (UTC)

Krome, mi ne certas: kiujn kategoriojn oni aldonu al projekt-paĝoj? Tempodivalse 02:39, 5 August 2013 (UTC)

Okazaĵo[redakti]

Mi proponas aldoni la nomspaco "okazaĵo" (Okazaĵo:) vidigi nuntempa kaj futura okazaĵoj kiuj povus interesos turistoj. Tiuj paĝoj estus (parte) estu "substituted" aŭ en la vikio-paĝon, sed pli da informoj estus en la "Okazaĵo:" nomspaco. Ĉiu urbo ricevas paĝon por aldoni eventojn, kaj kiam la okazaĵo finas, oni roboto movos la informon al arkivo (vidu sube). Estos ŝablono fari ĉiu paĝo uniformo, kaj por la roboto.

ekzemplo algoritmo:

  1. Serĉi en nomspacoj por paĝo,
  2. En paĝo, faru:
    1. Determini la daton;
    2. Se hodiaŭ estas post la specifita fino-dato, do:
      1. Kopiu teksto;
      2. Aldoni teksto al arĥivo;
      3. Ripeti sur alia paĝo.
    3. Se ne:
      1. Ripetu instrukcioj por alia paĝo.

La ŝablono povus inkludi sekcioj por la komenco kaj fino dato, priskribo, titolo, tempo, ktp. Ebe123 (Talkabout it|contribs) 11:52, 9 August 2013 (UTC)

Kelkaj demandoj[redakti]

1. kial "esperanto-celoj" kaj ne esperanto-lokoj? ĉar ajna celo estas por vojaĝi ien, kaj ie devas esti loko.

2. kio estas la signifo de 1/5,2/5 en Helpo:Krei urbopaĝon?

3. mi proponas krei Stilogvidon kaj paĝo-ŝablonojn por faciligi la kreadon de novajn paĝojn laŭ enhavo.

ekz. ŝablono por frazlibroj klarigus kio devas esti en la artikolo(paĝo aŭ artikolo?).
kaj ŝablono por lando klarigus laŭ kiu parametroj skribi pri ĉi tiu lando.

4. eble ni devas krei vikivojaĝo-ĵargon por faciligi nia kunlaboradon.

fine, mi ŝatus labori kune kun vi!

amike, --MEuliĉo (talk) 15:18, 23 September 2013 (UTC)

Ŝablonoj[redakti]

Mi ĝojas, ke la projekto evoluiĝas. Tamen, prefe konsciu pri jam evoluitaj kutimoj en Vikipedio, ekz. pri nomskemo por informkestoj (kvankam dume mi vidas ĉi tie nur Template:InfoLando kaj Template:InfoUrbo kaj ties helpaj ŝablonoj).

Simile bonus se ŝablonoj estus jam dekomence dokumentataj kaj kategoriigataj. Ekz. en Vikipedio kaj Vikilibroj ankoraŭ nun estas ĥaoso pri ŝablonoj parte pro nedokumentado. Amike. --KuboF (talk) 02:09, 6 December 2013 (UTC)

Estas nun speciala paĝo por (komenci) babili pri ŝablonbontenado.--Piet-c (talk) 14:10, 11 December 2013 (UTC)