Saltu al enhavo

El Vikivojaĝo
Viterbo
Viterbo
Malnova urbodomo de Viterbo
Lando Italio
Regiono Latio
Loĝantaro 66 314 (2024)
Alto 326 m

Viterbo (itale preskaŭ same: Viterbo /vi'tɛrbo/) estas urbo en Latio en centra Italio.

Ĉefurbo de la samnoma provinco, ĝi estas malgranda urbo (66mil loĝantoj), riĉa je mezepokaj monumentoj. Proksimaj estas du grandaj vulkandevenaj lagoj (Bolsena kaj Viko).

Kompreni

[redakti]

Viterbo kuŝas sur la fruktodona grundaro estigita de du apudaj vulkanoj, kies krateroj estas nuntempe du lagoj: Bolsena kaj Viko.

De turisma vidpunkto, ĝi gravas ĉefe pro la abundo de mezepokaj monumentoj. En la ĉirkaŭaĵoj estas ankaŭ ŝpuroj de la antikva Etruska civilizo.

Historio

[redakti]
Ferentium

Etruska kaj romia tempo

[redakti]

La Etruskoj loĝis en la tuta areo ĉirkaŭ la nuna Viterbo, kaj verŝajne estis malgranda urbo ankaŭ en ties loko. La plej proksima konata urbo de la Etruskoj estis Ferentum (latina nomo), 10 km norde de Viterbo, fondita en la 6-a jarcento a.K. Post la konkero fare de Romio, Ferento daŭre prosperis, kaj ankoraŭ ekzistis en la Mezepoko. Alia proksima etruska urbo estis Musarna, 13 km okcidente, fondita en la 4-a jarcento a.K. kaj dependa de Tarquinia; ĝi tamen ne longe prosperis. La imponaj ruinaĵoj de Ferento estas parte videblaj (teatro, publikaj banejoj, ktp) kaj parte ankoraŭ prifosataj; la ruinoj de Musarna, pli malgrandaj, estas protektitaj kaj ne viziteblaj, krom kelkaj tomboj.

Mezepoka tempo

[redakti]
Papa Palaco en Viterbo
Tombo de la portugaldevena papo Johano la 21-a, kiu mortis en Viterbo

Iam en nekonata tempo ĉirkaŭ aŭ post la falo de la Romia Imperio, la vilaĝo situanta en la loko de la nuna Viterbo kreskis kaj prenis la nunan nomon, ŝajne el vetus urbs, t.e. "malnova urbo". Ferento estis sendube pli malnova, do kial "malnova"? Ĉu la vorto rilatas al Musarna, eble forlasita de siaj loĝantoj, kiuj refondis ĝin tie, en memoro de sia malnova loĝloko? Ĉu sub Romio ekaperis vera urbeto, kiu dum la militoj post la falo de Romio iĝis amaso de ruinoj, pro tio "malnova"? Fakte, ni ne scias.

Ni scias tamen ke en la 8-a jarcento la lombardoj, konkerintaj Umbrion, konstruis ĉi tie kastelon. En la 9-a jarcento la kastelo (Castrum Viterbii) estas oficiale menciita inter la posedaĵoj de la Papa Ŝtato. Ekde 1099 Viterbo estas menciita en la historia dokumentoj kiel "libera komunumo", agnoskita de la imperiestro Frederiko la 1-a. En 1172 ĝi venkis etan militon kontraŭ Ferento, kaj ekde tiam ĝi gardas en sia blazono (kiu entenis leonon) ankaŭ la palmon, entenitan en la blazono de Ferento.

Ĉirkaŭ 1200 Viterbo, ĵus iĝinta episkopa sidejo, revenis sub la plena regado de la Papoj, kiuj tamen multe favoris la urbon. Tiel komenciĝis por Viterbo tre prospera tempo.

Tre fama estis la kuniĝo de la kardinaloj, elektontaj la novan papon, en la Papa Palaco de Viterbo. La 19 kardinaloj kunvenintaj en 1268 en la Papa Palaco de Viterbo, ne trovis interkonsenton. Post 18 monatoj, la popolo de Viterbo, koleriĝinta pro ilia prokrastemon, ŝlosis la pordojn de la palaco, deklarante ke ili ne eliros antaŭ la elekto de la nova papo. Ili ankoraŭ konsumis pli ol unu jaro en longegaj diskutoj, sed fine, en septembro 1271, ili elektis Gregorion la 10-an. La nova papo tuj decidis ke ankaŭ estontece la kardinaloj elektu la papon inter ŝlositaj pordoj: la kuniĝo de Viterbo estis do la unua el multaj konklavoj (el la latina cum clave = kun ŝlosilo).

Inter la 13-a al la 15-a jarcento, pluraj papoj estis elektitaj en Viterbo aŭ loĝis tie aŭ vizitis ĝin.

Poste

[redakti]

En la 16-a jarcento Viterbo ekperdis sian prosperon, kaj en la postaj jarcentoj ĝi estis malgrava urbeto.

En 1870 ĝi pasis, kiel Romo kaj tuta Latio, sub la reĝlando de Italio.

Dum 1944 bomboj mortigis multajn urbanojn kaj detruis vastajn areojn en la historia centro.

Klimato

[redakti]

Aliri

[redakti]

Aviadile

[redakti]

La plej proksimaj komercaj flughavenoj estas en Romo (Romo Fiumicino, FCO, 120 km; Romo Ciampino, CIA, 120 km).

Eblas ankaŭ uzi la flughavenon de Peruĝo (PEG, 130 km), kiu tamen estas kunligata kun malmultaj urboj.

Trajne

[redakti]

Buse

[redakti]

Aŭte

[redakti]

Moviĝi

[redakti]

Piede

[redakti]

Per publika transporto

[redakti]

Bicikle

[redakti]

Aŭte

[redakti]

Vidi

[redakti]
Map
Mapo de Viterbo


Fari

[redakti]

Kuracbanejoj

[redakti]

Viterbo estas en la mezo de vulkandevena areo favora al varmaj fontoj. Do ĉirkaŭ ĝi estas pluraj varmaj kuracbanejoj. Du el la plej famaj estas unu apud la alia, 3-4 km okcidente de la urbo: Bullicame (elp. Bulli'kame), sulfura fonto je 58°C meze de malgranda parko, kaj Terme dei Papi (Banejo de la Papoj - https://termedeipapi.it/), kun paga eniro. Alia konata banejo estas Bagnaccio, ĉ. 7 km norde de la urbo (retejo: https://bagnaccio.it/).

Procesio

[redakti]

La 3-an de septembro okazas ĉiujare la impona procesio de sankta Rozo (santa Rosa), patronino de la urbo. Dum la procesio cento da portistoj subtenas la Maŝinon de sankta Rozo, specon de turo alta 30 m kaj pezanta 5 t.

Aĉeti

[redakti]

Vendejaroj

[redakti]

Manĝi

[redakti]

Trinki

[redakti]

Loĝi

[redakti]

Kampadejoj

[redakti]

Hosteloj

[redakti]

Hoteloj

[redakti]

Sekureco

[redakti]

Esperanto

[redakti]

Lokaj esperantistoj

[redakti]

Konsulejoj

[redakti]

Viziti plu

[redakti]

Rimarkoj

[redakti]
    skizo
    Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
    Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.