Aspekto
| ||
![]() | ||
Lando | Hispanio | |
Regiono | Aragono | |
Loĝantaro | 682 513 (2023) | |
Alto | 211 m |
Zaragozo (hispane Zaragoza /θaɾaˈɣoθa/ aŭ /saɾaˈɣosa/) estas la ĉefurbo de Aragono en norda Hispanio.
Kompreni
[redakti]Zaragozo kuŝas en la larĝa valo de la rivero Ebro, kiu disigas la Pireneojn de la norda rando de la Hispana Centra Altebenaĵo (hispane: Meseta Central). En Zaragozo Ebro akceptas la akvon de du alfluantoj, Huerva (de sudo) kaj Gallego (de nordo).
Zaragozo floris jam sub Romio (kies imperiestro Aŭgusto fondis ĝin), denove sub la Islamanoj, poste kiel ĉefurbo de Aragonio. Zaragozo plu prosperis post la perdo de sia rolo kiel ĉefurbo. Turistoj povas admiri la signojn lasitajn de tiuj diversaj epokoj.