El Vikivojaĝo
Bolonjo
Bolonjo
mapo de Emilio-Romanjo
Lando Italio
Regiono Emilio-Romanjo
Loĝantaro 374.425 (31-12-04)
Alto 54

Bolonjo estas itala urbo, ĉefurbo de la regiono Emilio-Romanjo, en la norda parto de la lando.

Kompreni[redakti]

Bolonjo situas en la suda parto de la valo de Pado, proksime al la unuaj montetoj de la toskana-emilia apenino.

Laŭ la tradicio, en Bolonjo kreiĝis la plej antikva universitato en Eŭropo, la Universitato de Bolonjo, en 1088;

Hodiaŭ, pro sia geografia situo, Bolonjo estas grava ŝosea kaj fervoja nodo por la tuta norda Italio; ĝi posedas gravan foir-kvartalon, havas internacian flughavenon kaj gastigas la centrajn oficejojn de pluraj kulturaj, ekonomiaj kaj politikaj institucioj.

Kirko


Historio[redakti]

La urbo estis fondita pli ol mil jaroj antaŭ Kristo, kaj ĉiam rolis kiel grava kunliga nodo: unue por la Etruskoj (Velzna/Felsina) kaj la Keltoj (Bona), poste ĉe la Romianoj (Bononia), kaj daŭre dum Mezepoko, kiel libera komunumo; dum jarcento ĝi estis la kvina urbo de Eŭropo laŭ loĝantaro.

Klimato[redakti]

Bolonjo havas moderan humidan klimatan kun tre varmaj kaj humidaj someroj kaj iom malvarmaj kaj malsekaj vintroj. La absoluta minimuma temperaturo, registrita en la flughaveno Guglielmo Marconi, estis −18,8 ° C registrita en 1966 kaj la absoluta maksimumo estis +40,1 ° C registrita la 4an de aŭgusto 2017.

Eniri[redakti]

Eniri avie[redakti]

Eniri trajne[redakti]

Eniri buse[redakti]

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

La du turoj.

Bolonjo ankaŭ famas pro siaj du klinantaj turoj kaj siaj tipaj portikoj, kiuj ornamas la tutan antikvan urbocentron, unu el la plej grandaj kaj plej bone konservitaj de Italio.

La Baziliko Sankta Petronio (itale: Basilica di San Petronio) estas la ĉefa preĝejo de Bolonjo. Ĝia fasado superregas la faman urboplacon Placo Maggiore. Per siaj gigantaj dimensioj (longeco 132 metroj, larĝeco 60 metroj, volboalteco 45 metroj) la baziliko estas la kvina plej alta preĝejo de la mondo. Rimarkinda estas la vigla kolorigo de la internaj muroj kaj la multkoloraj vitraloj.

La Museo internazionale e biblioteca della musica estas muzika muzeo kaj muzikbiblioteko en la Palazzo Aldini Sanguinetti, en la historia centro de Bolonjo.

Fari[redakti]

Lerni[redakti]

En la urbo e la plej antikva universitato en eŭropo, ankoraŭ nuntempe la studentoj konsistigas gravan parton el la kultura kaj socia vivo de la urbo.

Labori[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

La Bolonja Esperanto-Grupo, unu el la plej malnovaj en la tuta Italio, ekestis en 1911, kaj daŭre aktivas nuntempe.

En 1915 provizore oni starigis oficejon de Itala Esperanto-Federacio ĉe la sidejo de IKE en Bolonjo, ĉar praktike la Federacio, pro eniro de Italio en la unuan mondmiliton, estis ĉesiginta sian aktivecon.

En 1920 okazis tie la 5-a Nacia Kongreso de Esperanto kaj en 1955 la 40-a Universala Kongreso de Esperanto.

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.