El Vikivojaĝo
Camogli
Camogli
Panoramo
Lando Italio
Regiono Ligurio

Camogli (Camoggi en la liguria), estas itala komunumo, apartenanta al la metropola urbo Ĝenovo, en regiono Ligurio.

Kompreni[redakti]

Tradicia marista urbeto ĉe la deklivoj de Monto Portofino, apike sur la maro, ĝi estis iam konata kiel "la urbo de la mil velboatoj"; ĝia nomo origine signifis "Ca' delle mogli" (domo de la edzinoj), ĉar la viroj estante maristoj estis plej ofte for. nun ĝi estas turisma centro konata pro sia haveneto kaj pro siaj diverskoloraj palacoj ĉe la maro. Ĝi alvokas tiujn, kiuj volas ĝui miksaĵon de malstreĉiĝo, kulturo, ĉemara amuzo kaj bonega manĝaĵo.



Historio[redakti]

Klimato[redakti]

Eniri[redakti]

Eniri avie[redakti]

Eniri trajne[redakti]

Eniri buse[redakti]

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Tipaj en ĉi tiu zono kaj por la tuta Regiono Ligurio estas la tipaj pentritaj fasadoj, kun la tiel nomataj okultrompoj kiuj prezentas arkitekturajn elementojn inkluzive de piedestaloj, kornicoj kaj fermitaj ŝutroj. Inter la vidindaĵoj estas kelkaj preĝejoj, komencante per la Baziliko de Sankta Maria Ĉielenirita, kiu frontas al la haveno; realigita en la 12a Jarcento, ĝi prezentas duoblan fasadon laŭ la ionika stilo. Poste, la Sanktejo de Nia Sinjorino de la Arbaro estas konstruita sur la loko, kie, laŭ popola legendo, la Madono aperis en la jaro 1500. Nepre vidu la karakterizan Eklezion konatan kiel "Miljara" (13-a Jarcento), dediĉitan al la Sankta Koro de Jesuo, kaj la Parokan Preĝejon San Rocco de Camogli, kun belega vido super la Golfo. El la publika arkitekturo, la eta Dragonara Kastelo estis starigita en la Mezepoko kiel defenda mezuro por la vilaĝo kaj la tuta marbordo. Alia alloga defenda strukturo estas la "Batteria" aŭ Pafila Baterio de Punta Chiappa, starigita dum la dua mondmilito.

ene de la komunumo de Camogli, sed atingeblaj nur per boato, aŭ sufiĉe longa pied-ekskurso, indas viziti:

San Fruttuoso

Punta Chiappa


La abatejo de San Fruttuoso
Kristo de la abismoj en la golfeto de San Fruttuoso

San Fruttuoso estas malgranda vilaĝeto, en la samnoma golfeto. Ĝi estas parto de la komunumo Camogli sed ĝi estas atingebla nur per boato, aŭ piede per malfacila vojeto tra la monto.

San Fruttuoso disvolviĝis ĉirkaŭ la monumenta komplekso de la Abatejo dediĉita al "San Fruttuoso di Capodimonte". La vilaĝo estas historie memorita pro la malvenko de la mararmeo de la Ĝenova Respubliko fare de la ŝiparo de la Venecia respubliko en 1431 .

La vilaĝo konsistas el du ĉefaj kernoj, unu dominita de la deksesa-jarcenta turo de la familio Doria, en la loko de praa muelejo, kaj la dua, proksime al la strando.

Turistoj povas viziti la abatejon kaj la muzeon; ĝui la plaĝon kaj tagmanĝi ĉe la restoracio ĉe la strando;

Eblas ankaŭ viziti la faman statuon Kristo de la abismoj, verko de Guido Galletti, kiu ekde 1954 estas poziciigita sur la fundo de la maro antaŭ San Fruttuoso.


Punta Chiappa

La marroko de Punta Chiappa

Ekde la antikvaj tempoj, la tinuskapta retaro de Camogli estis mallevita je 400 metrojn de Punta Chiappa direkte al Camogli. Punta Chiappa estas roka lango konglomerita en la monto Portofino kiu etendiĝas super la maro de la promontoro Portofino. Punta Chiappa estas parto de la komunumo Camogli, de la Natura Parko de Portofino kaj de la Mara protektita areo. Punkto de agadoj rilate al fiŝkaptado kaj turismo, Punta Chiappa estas praa fiŝkaptista vilaĝo, kie fiŝkaptado estas nuntempe valorigita ankaŭ cele al turismo, pere de fiŝkaptista muzeo, la fiŝretaro kaj la restoracioj. Estas du manieroj atingi Punta Chiappa: ĝi atingeblas piede, sekvante la vojon, kiu komenciĝas de la vilaĝeto San Rocco pasanta tra San Nicolò di Capodimonte, malgranda vilaĝo konata pro la mezepoka preĝejo kaj por la pavimo de la placo konsistanta el risseu, (maraj ŝtonetoj uzitaj por dekoracii pavimojn); Se oni ne volas marŝi al Punta Chiappa, oni povas iri ankaŭ per boato.

La marbordo estas roka konsistanta el la monto-konglomeraĵo, la maro estas klara kaj profunda, fakte, en iuj punktoj, ĝi povas atingi profundon de 50 metroj. La monto estas kovrita de la mediteranea vepro; la malsamaj mikroklimatoj favoras ankaŭ la ĉeeston de maraj pinarboj, olivarboj, kverkoj, lanugaj kverkoj, Alepaj pinarboj, arbutujoj kaj mirto. La konformiĝo de la marfundo ĉefe konsistas el rokoj kaj interkrutejoj, kreante idealan medion por multaj fiŝoj, inter kiuj: orfiŝoj, melanuroj, sargusoj, murenoj, bezugoj, dumeriloj kaj meruoj. Maraj fluoj favoras la kreskon de gorgonioj, familio de koraloj.

Fari[redakti]

La pato kiun ĉiujare oni uzas por kuiri la fiŝojn dum la Fiŝo-festo
  • La dua dimanĉo de majo okazas la tradicia "sagra del pesce" (Fiŝo-festo), dum kiu oni fritas kaj disdonas senpage fiŝojn; la festo estas tre fama pro la giganta fritilo: la pato pezas 2,6 tunojn kaj ĝia larĝo estas 3,80 metrojn.

Por entuziasmuloj pri marhistorio, Mara Muzeo de Camogli estas vizitinda; ĝi enhavas verkojn kun ligoj al la mara mondo, inter kiuj estas pentraĵoj kaj ŝipoj en boteloj. Unu el ĉi tiuj boteloj enhavas reproduktaĵon de la tipa loĝejo de Camogli, kune kun ĝia haveno kaj velboatoj. Alia sekcio en la muzeo estas dediĉita al modeloj kaj ŝipoj, kaj vizitantoj ankaŭ povas vidi parton de la germana torpedo, kiu enprofundigis la anglan Vaporŝipon Vaŝingtono en la unua mondmilito. Migrantoj povas trairi unu el la multaj pitoreskaj vojoj, kiuj iras inter Camogli kaj la Ruta zono, eble alvenante al Punta Chiappa, kurioza ĉemara urbo, kiu prenas sian nomon de la klifo elstaranta al la maro (ankaŭ konata kiel San Rocco). Plonĝistoj devas prefere surmeti siajn ilojn kaj kontroli iujn el la multaj grotoj ĉi tie, ĉefe la "Grotta dei Gamberi" ĉe Punta Chiappa - Gamberi en la itala signifas salikoko, verŝajna nomo donita pro la ĉeesto de sennombraj etaj salikokoj, kiuj tute kovru la kavernajn murojn. Ne nur salikoko, sed omaroj, kraboj kaj koraloj ankaŭ videblas en la grotoj. Fine, apud la haveno kaj la tuja bordo estas trinkejoj, restoracioj kaj butikoj.

Lerni[redakti]

Labori[redakti]

Aĉeti[redakti]

La Kooperativo de Fiŝistoj Camogli estas la plej granda realaĵo en fiŝkaptado kiu funkcias en la akvoj de Mara Protektita areo de Portofino. La kooperativo, kiu administras la tinuskapta retaro konsistas el 30 fiŝkaptaj membroj kaj 10 dungitoj, kiuj laboras sur la tero. Ĝi estas ekipita per 33 fiŝkaptaj boatoj, 6 malvarmaj ĉambroj, metiejo por prilaborado de anĉovoj, fiŝbutiko en Camogli, 2 maŝinoj por produkti glacion kaj 6 izotermaj kamionoj. La kooperativo Pescatori Camogli estas konata pro la metiisteco de salitaj anĉovoj. La ĵus kaptitaj anĉovoj estas kondukataj al prilaborejo situanta en Ruta di Camogli, kie ili estas prilaborataj kaj poste lasataj maturiĝi. La anĉovoj estas pakitaj en "arbanelle" (vitraj ujoj) por esti venditaj.

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Camogli estas fama ĉefe pro siaj anĉovoj, de tre freŝa kvalito kaj bonegaj ankaŭ salitaj.

Alia tipa plado de Camogli estas la "capponadda", farita kun tomatoj, tinuso, anĉovoj, "musciamme", "bottarga", origano, sekigitaj biskvitoj, kaporoj, cepoj, vinagro, oleo kaj salo.

Krom la fiŝaj produktoj, kiuj karakterizas ĉi tiun vilaĝon, la "Camogliesi" meritas mencion: temas pri ĉokoladaj "kisoj" entenantaj la faman likvoron.

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.

Kreu kategorion "Golfo Paradizo"