Golfo Paradizo

El Vikivojaĝo
Golfo Paradizo
Lando Italio
Regiono Ligurio
Panoramo de la Golfo Paradizo

La Golfo Paradizo (itale Golfo Paradiso), estas malgranda golfo en la Orienta Riviero de la Metropola urbo Ĝenovo.

Ĝia teritorio estas en la mezo, inter la ĉefurbo Ĝenovo kaj la golfo de Tigulio, kaj ĝi limas norde kun la Valo Fontanabuona; ĝi konsistas el sep komunumoj, el kiuj kvin ĉe la maro (Boljasko, Pievo Liguria, Sori, Recco, Camogli) kaj du sen aliro al la golfo (Avenjo kaj Uŝo).

Rekko kaj Kamoljo, estas famaj la unua pro la focaccia al formaggio, la akvopilko kaj la artfajraĵoj de la 8a de septembro, kaj la dua pro la anĉovoj, la velŝipoj kaj la buntaj domoj kuj alrigardas al la maro.

Rilate al la servoj estas Rekko kiu estas la centro de la tuta Golfo Paradizo: tie estas la ĉefaj publikaj oficejoj kaj estas la ununura aŭtovoja elirejo.

Klimato[redakti]

La golfo Paradizo estas unu el la zonoj pli mildaj de Ligurio kun mezaj temperaturoj je +9 / +10 en la plej malvarmaj monatoj, kaj je +23/+24 somere.

Gastronomio kaj tipaj produktoj[redakti]

La plej gravaj tipaj pladoj de ĉi tiu areo estas la focaccia al formaggio di Recco (produkto IGP), la anĉovoj de Camogli, kaj la trofie de Sori.

Danke al la aparte milda klimato, citrusaj kaj olivaj arboj estas ĝeneraligitaj en la areo.