Saltu al enhavo

El Vikivojaĝo
Chiavari
Chiavari
Lando Italio
Regiono Ligurio
Loĝantaro 27.494 (2009)

Kjavario (itale: Chiavari, elp. [Kjàvari]; en la liguria: Ciävai, elp: [Ĉavaj]) estas komunumo, kiu havas 27 494 loĝantojn. Ĝi estas parto de Tigulio, kaj administre ĝi apartenas al la Metropola urbo Ĝenovo en regiono Ligurio.

Kompreni

[redakti]

CHIAVARI: inter modernaj "butikoj", metiisteco kaj kulturo, la maro restas la ĉefrolulo. Chiavari estas la "ĉefurbo" de Tigullio, komerca kaj loĝa centro, financa koro. Sed por la turistoj kaj boatistoj ĝi estas ankaŭ malkovrinda belega loko. Kun sia mezepoka historia centro kaj ĝiaj portikoj laŭlonge ciuj stratoj de la granda historia centro, ĝi malfermas panoramajn vidojn de nekomparebla beleco: ĝi estas urbo "laŭ homa skalo". La antikva urbo fieras pri konstruaĵoj kun granda valoro laŭ tipa ĝenova stilo kaj disvolvis sian turisman alvokiĝon, inter la maro kaj la landinterno. Turisma perspektivo kreskinta kaj fortigita ankaŭ danke al la "Marina de Chiavari", (la turisma haveno de la urbo), tute integrita en la urba kunteksto. La pura maro, la bone flegitaj strandoj, la administrado de la haveno celanta median daŭripovon permesas al Chiavari levi la Bluan Flagon en la urbo kaj en la haveno respektive ekde 2000 kaj 1987.

Geografio

[redakti]

Ĝi situas sur la orienta liguria Riviero, Ĝi estas komerca, turisma centro kaj feriejo.

Historio

[redakti]

La plej antikvaj dokumentoj eltrovitaj pri la teritorio de Chiavari estas de la jaro 972, en ĝi oni mencias la nunaj kvartaloj Caperana (elp. Kaperana) kaj Ri. En dokumento de 980 aperas unuafoje la nomon 'Clavari' (elp. Klàvari).

En 1167 la ĝenovanoj decidis konstrui la kastelon de Chiavari, kaj poste en 1178 la konstruado de la vilaĝo, laŭ urba plano kiu korespondas al la nuna historia centro de Chiavari.

En aprilo 1791 stariĝis en Chiavari la "Ekonomia Societo". Ĝi estas soci-utila kultura asocio, kiu celas antaŭenigi kaj protekti la kulturon, ekonomiajn agadojn, arton, edukadon kaj la medion de Chiavari kaj la distrikto.

Chiavari estis aparte grava dum la napoleona okupado, kiam ĝi estis ĉefurbo de la Departemento de Apeninoj, kaj ankaŭ poste, post la aneksio al Sardinia Reĝolando, ĝi estis ĉefurbo de la samnoma provinco en la jaroj inter 1817 kaj 1859.

Poste Chiavari havis gravan rolon en la periodo de 'Itala Nacia Releviĝo', ankaŭ ĉar ĝi estis la origina urbo de la familioj de multaj famuloj de tiu tempo: Giuseppe Mazzini (1805-1872), Giuseppe Garibaldi (1807-1882), la fratoj Nino (1821-1873) kaj Alessandro Bixio (1808-1865);

En Chiavari Garibaldi, post la malsukceso de la Roma Respubbliko, en 1849 estis arestita en la domo de siaj kuzoj Puccio. Post kiam Nico estis aneksita al Francio, li revenis al Chiavari, kies urba konsilantaro nomis lin Honora Civitano.

Eniri

[redakti]

Eniri avie

[redakti]

Eniri trajne

[redakti]

Eniri buse

[redakti]

Transportiĝi

[redakti]

Transportiĝi perpiede

[redakti]

Estas belege promeni inter la mezepokaj portikoj, (ligure: Carruggi), kaj laŭ la marbordo;

Publika transporto

[redakti]

Transportiĝi aŭte

[redakti]

Vidi

[redakti]

La historia centro koncentriĝas ĉirkaŭ la tiel nomata "Rekta Karuĝo", (la ĉefa strato de la historia centro, nun tute por piedirantoj), kiu delonge estas la "subĉiela butikcentro" de Tigullio pro sia riĉa oferto de ĉia-specaj butikoj, historiaj kafejoj kaj restoracioj kaj gastejoj, iuj el kiuj specialiĝas pri la fama recepto de "farinata". Chiavari tenis siajn klasikajn arkadojn senŝanĝaj, kiuj hodiaŭ gastigas elegantajn kaj modernajn komercajn establojn, sed ankoraŭ konservas sian sugestivan etoson kaj metiistan tipecon. Chiavari ankaŭ estas urbo ligita al fiŝkaptado kaj metioj kun la tipa produktado de seĝoj nomataj "chiavarine" kaj belaj "macramé" puntoj.

Inter la plej gravaj konstruaĵoj estas Palazzo Rocca. La botanika ĝardeno estas abunda, kie elstaras la monumentaj forcejoj kun orkideoj. Nun fama estas la Antikvaĵa Merkato en Carruggio Dritto, ĉiu dua semajnfino de la monato kaj la diversaj merkatoj de gustoj kaj tradicioj, recenzoj pri tipaj agro-manĝaĵoj kaj artaj metioj. Vidi la Katedralon, dediĉita al Nia Sinjorino de la Ĝardeno, inspirita de la Panteono en Romo.

Fari

[redakti]

La longaj strandoj el fajna grejso, ekipitaj aŭ senpagaj, kiuj karakterizas la marbordon, estas facile alireblaj de la ĵus renovigita kaj pligrandigita promenejo. Trinkejoj, glaciaĵejoj, restoracioj kaj ludejoj por infanoj faros viajn promenadojn apud la maro eĉ pli agrablaj. Trapasante unu el la multaj subpasejoj vi povas facile aliri piede al la portikitaj stratoj de la historia centro (ligure Caroggi - elp. Karuĝi), kie vi trovos ĉiujn komfortojn de la urbo: butikoj, superbazaroj, kinejo, teatro, parkoj, ktp.

Publikaj Lokaloj

[redakti]

Gran Caffè Defilla

Chiavari - la palaco gastiganta la Kafejo Defilla

La Granda Kafejo Defilla estas lokalo situanta en Corso Giuseppe Garibaldi 4 en Chiavari. Ĝi estas parto de la Historiaj lokaloj de Italio.

ĝi estis fondita en 1914 fare de Giuseppe Defilla kiu aĉetis tavernon de la familio Sanguineti, kiu estis bone lokita en la centro de la urbo, kaj nomis la lokon per sia familia nomo, kun la ideo transformi ĝin en rafinitan renkontpunkton. La Defilla tuj estis tre sukcesa kaj iĝis la centro de socia kaj kultura vivo en la Tigullio, en jaroj kiam la Orienta Riviero altiris glorajn vizitantojn. Tiutempe ĝi estis la plej granda kafejo en Ligurio, ekipita per dek kvin montrofenestroj, kaj situanta antaŭ la Teatro Cantero, kiu ankaŭ havas gloran historion de mondeco kaj kulturo.

La familio Defilla transformis la lokon en veran institucion de la urbo. Dum la Dua Mondmilito , por substreki la "neŭtralecon" de la loko, la posedantoj ekspluatis sian svisan originon, pentrante la Svislandan flagon sur la rulŝutron.

Inter ĝiaj frekventantoj ni memoras multajn konatajn figurojn el la mondo de distraĵoj kiel Rita Hayworth, Alberto Sordi, Totò kaj la liguro Gino Paoli. Inter la politikistoj, la prezidantoj de la Respubliko Antonio Segni kaj Sandro Pertini kaj la porviva Senatano Giulio Andreotti.

Ankoraŭ konsiderata la plej granda liguria kafejo hodiaŭ, Defilla aldonis vinbutikon-restoracion konsiderata inter la plej bone provizitaj en la regiono.

Lerni

[redakti]

Labori

[redakti]

Aĉeti

[redakti]

Tradiciaj butikoj

[redakti]

"La Cittadella": Enmetita ene de la antikvaj muroj de Chiavari konstruitaj en 1400, en strato Doria, ĝi renaskiĝis antaŭ dek jaroj el la ideo de du junuloj: atmosfero de la pasinteco, kaj produktoj nefacile troveblaj: multajn liguriajn kaj italajn produktojn, kiel legumenoj, konservaĵoj, spicoj, lokaj fromaĝoj, kaj aliaj produktoj de la montoj proksimaj al Chiavari, ekzemple la fromaĝo de Tarsogno, la "giardiniera" de Santo Stefano D'Aveto, la safranaj pistiloj de Sestri Levante, la prescinsêua, la stokfiŝo... sed ankaŭ la plej nova tipo de sukero produktita en Italio kaj farunoj ĉiuspecaj, eĉ ŝton-muelitaj.

Ĝi estas butiko kiel tiuj de la pasinteco, kie homa kontakto gravas, kie la konsilo de la butikisto ankoraŭ necesas por elekti la ĝustan ingrediencon por la venonta recepto; tie ankoraŭ videblas scenoj nun malproksimaj en la tempo, kiel la sako da faruno aŭ legumenoj, (kiuj vendiĝas nepakitaj); iamaniere tio montras la volon konservi vivantaj la lokajn tradiciojn.

Vendejaroj

[redakti]

Manĝi

[redakti]

Trinki

[redakti]

Loĝi

[redakti]

Esperanta loĝado

[redakti]

Kampadejoj

[redakti]

Hosteloj

[redakti]

Hoteloj

[redakti]

Sekureco

[redakti]

Esperanto en Chiavari

[redakti]

Lokaj esperantistoj

[redakti]

Konsulejoj

[redakti]

Viziti plu

[redakti]

Rimarkoj

[redakti]
    skizo
    Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
    Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.