El Vikivojaĝo
Tigulio
Sestri Levante
Mapo de Tigulio

Tigulio, (itale "Tigullio"), estas la nomo per kiu estas konata la orienta parto de la metropola urbo Ĝenovo, en Ligurio; Ĝia nomo devenas de la antaŭromia liguria tribo "tigulia", kiu loĝis en la areo.

Ĝia teritorio inkludas la marbordajn komunumojn de Portofino, Santa Margherita Ligure, Rapallo, Zoagli, Chiavari, Lavagna, Sestri Levante kaj Moneglia kaj la komunumojn de la Fontanabuona valo, Sturla valo, Graveglia valo kaj valo Petronio.

Laŭ loĝantaro la ĉefaj urboj estas Rapallo (29.796 loĝantoj), kaj Chiavari (27.494 loĝantoj)

Geografio[redakti]

La Golfo de Tigullio, estas malgranda golfo ĉe la orienta riviero de la Ĝenova Golfo, en la Ligura Maro. Ĝi etendiĝas de Portofino ĝis Punta Manara. La Golfo inkludas la maran parkon de Portofino.

Historio[redakti]

La liguroj vivis ĉi tie jam antaŭ 2800 jarojn; ili frue komencis utiligi platojn de la loka ardeza ŝtono por tegoli iliajn simplajn ŝirmejojn, kaj pro tio ili iĝis konataj kiel Tegolataj, (Tegulata, kiu poste iĝis Tegulia, kaj fine Tigullia); tio okazis unue ĉe la nuna Sestri Levante, (Segesta Tigulliorum, en la latina); je la fino la nomo Tigullio etendiĝis al la nuna teritorio inter Portofino ĝis Punta Manara, kaj ĝia landinterno.

Esperanto en Tigulio[redakti]

En Tigulio estas aktiva kultura asocio aliĝinta al la Itala Esperantista Federacio, la Grupo Esperanto-Tigulio (GET). .

La grupo kunigas esperantistojn el pluraj urbetoj de la teritorio nomata Tigullio (elp. Tiguljo), kun la celo disvastigi en la teritorio la konon kaj la utiligon de la lingvo Esperanto.

La sidejo de la grupo estas en Chiavari.

Eksteraj ligiloj[redakti]