El Vikivojaĝo
Rodoso
Rodoso
(Ρόδος)
La monto Ataviro kaj ĉirkaŭaĵo
Lando Grekio
Regiono Egeaj insuloj
Loĝantaro 115 490 (2011)
Alto 0-1215m

Rodoso (greke Ρόδος /'rodos/), en Grekio, estas unu el la plej grandaj insuloj en la Egea maro kaj la plej granda el la Sudegeaj insuloj.

Kompreni[redakti]

La insulo Rodoso estas insulo ne vasta, tamen ankaŭ ne malgranda (preskaŭ 1400km²), la 4-a laŭ areo en Grekio (post Kreto, Eŭbeo, Lesbo) kaj la 9-a en la tuta Mediteraneo. Ĝi havas regulan formon, ĉ.80km longan kaj ĝis ĉ.40km larĝan, kaj entenas ĉefe montetojn, kun malgrandaj ebenaĵoj kaj malaltaj montoj; la plej alta, la monto Αττάβυρος (Attavyros, esperante Ataviro), atingas 1215m.

La ĉefurbo, samnoma, kuŝas ĉe la norda ekstremo kaj estas tre proksima al Azio (la markolo larĝas malpli ol 20km, la ŝipa veturo al la turka haveno Marmaris longas 50km).

Tradicie Rodoso estas la ĉefa insulo el aro en sudorienta Egeo, nomata Dodekaneso (greke: Δωδεκάνησος /dode'kanisos/). La nomo signifas "dekdu insuloj" sed fakte la insularo entenas pli ol 100 insuloj, 12 estas la nombro de la tradiciaj "ĉefaj" insuloj.

La centro de la urbo Rodoso estas Monda heredaĵo de Unesko.

Historio[redakti]

Antikvaj tempoj[redakti]

Kvankam estas ŝpuroj de antaŭaj loĝantoj, veraj urboj (precize tri: Λίνδος, Lindos, Ιαλυσός, Ialysos, proksima de la nuna urbo Rodoso, kaj Κάμειρος, Kamiros) ekestis en la insulo nur post la alveno de Doroj mallonge antaŭ 1000 a.K. Post tri jarcentoj la havenoj de Rodoso estis gravaj por la komercoj en la orienta Mediteraneo. En la jaro 408 a.K. la tri urboj unuiĝis en komunan ŝtaton, fondante novan ĉefurbon, ĝuste la urbon Rodoson.

La prospero de la insulo daŭris eĉ post la konkero fare de Aleksandro la Granda. Moneroj faritaj en Rodoso estis uzataj en la tuta Mediteraneo.

En 305 a.K. Demetrio la 1-a Poliorketes sieĝis la urbon Rodoson, sed ne sukcesis konkeri ĝin kaj akceptis pacan interkonsenton. La Rodosanoj, emantaj danki la dion Helion (la Sunon), konstruis gigantan statuon en la haveno, la Koloson, kiu estis taksata mirinda de la samtempanoj kaj estas menciata eĉ en la Poemo de Utnoa.

En 164 a.K. Rodoso eniris Romion, ne per konkero, sed per alianca kontrakto. Multaj junuloj el nobelaj familioj de Romo venis tien por studadi. En la 1-a jarcento Tiberio, ankoraŭ ne imperiestro, restadis ok jarojn en Rodoso.

Mezepoko kaj poste[redakti]

Post la falo de la Romia Imperio, Rodoso restis en la Bizanca Imperio. Kiam en 1204 la Bizanca Imperio estis venkita de la krucmilitistoj, Rodoso deklaris sin sendependa ŝtato.

Ĉirkaŭ cent jarojn pli malfrue Rodoso estis konkerita de la kavaliroj de la Ordeno de Sankta Johano, forpelitaj de Jerusalemo kaj malakcepitaj de la reĝo de Kipro, kaj en 1310 ĝi iĝis oficiale la nova sidejo de ilia ordeno.

Plurfoje atakita, Rodoso falis sub la turkan regadon en 1522. La kavaliroj migris al Malto, kiu estas ilia sidejo ankoraŭ nuntempe.

Kiam Grekio akiris sendependon de la Otomana Imperio (1822), la Dodekaneso restis sub la turkoj. En 1912, post milito inter Italio kaj Turkio, Dodekaneso pasis sub Italion, kaj nur en 1945 kuniĝis kun Grekio.

Klimato[redakti]

Eniri[redakti]

Eniri aviadile[redakti]

Estas internacia flughaveno en Rodoso (Διαγόρας Diagoras, IATA-kodo: RHO), 15km sudokcidente de la urbo Rodoso. Busoj bezonas 40 minutojn por la veturo inter la flughaveno kaj la centro.

Informoj haveblas ĉe rho-airport.gr (oficiala retejo, greke kaj angle) aŭ rhodes-airport.info (neoficiala retejo, nur angle).

Eniri ŝipe[redakti]

La vojaĝo de atena haveno Pireo bezonas 13-18 horojn, depende de la rapido de la ŝipo kaj de la nombro de haltoj; la ŝipoj haltantaj ankaŭ en Kreto bezonas pli ol 24 horojn. Kutime la ŝipo ekveturas en malfrua posttagmezo (ekzemple je la 17-a) kaj alvenas en la posta mateno (ekzemple je la 10-a). La vojaĝo inter Rodoso kaj Kreto estas pli mallonga, sed ofte ĝi superas 10 horojn.

La veturo inter Rodoso kaj la turka marbordo bezonas kutime malpli ol 2 horoj.

Ĉefaj kompanioj:

Eniri aŭte[redakti]

Por kunporti aŭton al Rodoso necesas uzi pramon (de Pireo aŭ de la turka marbordo).

Moviĝi[redakti]

Piediri[redakti]

Per publika transporto[redakti]

Ne estas trajnoj en Rodoso.

Buslinioj en la urbo Rodoso, inter ĝi kaj la plej proksimaj urbetoj kaj en la nordokcidenta parto de la insulo estas kondukataj de D.E.S. Roda (greke, angle). Buslinioj en la sudorienta parto de la insulo estas kondukataj de KTEL Rodou (greke, angle).

Aŭte[redakti]

La vojoj estas sufiĉe bonaj. Estas ankaŭ kelkaj rapidaj vojoj.

La urbo Rodoso somere estas plena je trafiko.

Estas multaj malgrandaj aŭtoluistoj preskaŭ ĉie. Eblas ankaŭ lupreni motorbiciklojn (ankaŭ kvarradajn).

Bicikle[redakti]

Vidi[redakti]

Map
Mapo de Rodoso

1 - Rodoso (urbo), kun fama mezepoko urbocentro, ĉirkaŭlimigata de muregoj.


2 - Lindoso (greke: Λίνδος, Líndos), kun gravaj restaĵoj de sia antikva gloro.


3 - Kamiro (greke: Κάμειρος, Kamiros), kun vastaj restaĵoj de la antikva urbo.


4 - La valo de Papilioj (greke: Κοιλάδα των Πεταλούδων) estas konata pro la granda abundo, somere, de papilioj de la specio Euplagia quadripunctaria.


5 - Prasoniso (greke: Πρασονήσι, Prasonisi), ĉe la suda pinto de la insulo Rodoso, estas insuleto dum la altaj tajdoj kaj duoninsulo dum la malaltaj.


13 - Kaliteo (greke: Καλλιθέα, Kallithea) estis jam en la antikva tempo konata pro sia varma fonto. Novaj konstruaĵoj estis faritaj en la Novecento (kuraca banejo).


Fari[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

En Rodoso estas bonaj lokaj vinspecoj, blankaj, ruĝaj kaj rozaj.

Aldone, troveblas lokaj recino, biero kaj anizobrando (ouzo).

Loĝi[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


Ĉi tiu artikolo estas uzebla kvankam ankoraŭ mankas kelkaj informoj.
Ĉu vi kapablas helpi kompletigi ĝin? Do, kuraĝu, faru!