El Vikivojaĝo
Friulo
Friulo
Lando Italio
Regiono Friulo-Venecio Julia
Udino - Placo de la Libero
400px|noframe|Situo de Friulo.
Ĉefurbo Udino
Areo 7182,66 km²
Loĝantaro 846.076 (2015)

Friulo estas subregiono de itala regiono Friulo-Venecio julia

Komuniki[redakti]

Preskaŭ ĉiuj loĝantoj de la regiono konas la italan kiel sian gepatran lingvon.

La friula estas la ĉefa minoritata lingvo de la regiono (de kiu ĝi prenas sian nomon) kaj estas ĉefe uzata hejme, foje en laboro kaj en kulturaj rondoj. Pri skriba uzo, ekzistas pluraj lokaj gazetoj tute en la friula lingvo. Interreto ankaŭ influis la uzadon de la lingvo, kaj hodiaŭ estas multaj paĝoj (ekzemple en sociaj retoj) kiuj uzas tiun ĉi idiomon.

La friula (en ĝiaj lokaj variantoj), la slovena kaj la germana estas agnoskitaj kaj protektataj kiel historiaj minoritataj lingvoj. La areoj kie minoritataj lingvoj krom la friula estas parolataj:

  • Germana en siaj lokaj bavaraj prononcvariaĵoj (en Val Canale, en Sappada kaj en vilaĝeto Timau, ĉe la limo kun Aŭstrio, kaj Sauris);
  • La slovena en siaj lokaj variantoj (en Val Canale, en Slavia Friulana, en Collio kaj sur la Gorica Karsto, en kelkaj municipoj de Bisiacaria kaj en Val di Resia).
  • En la histori-geografia regiono Karnio oni historie parolas la karnan friulan, dialekto derivita de norma friula.
  • Ekzistas ankaŭ aliaj lingvoj, agnoskitaj kaj protektataj, inkluzive de la veneciaj dialektoj ĉe la okcidenta limo (Pordenono kaj la Distrikto de Portogruaro), en la areo de la Laguno de Marano, en la urbo Udino kun la udina dialekto, same kiel en Bisiacaria.
  • Ni memoru ankaŭ la dialektojn de Erto kaj Casso (ĉe la limo kun Veneto).


Teritorio kaj turismaj cellokoj[redakti]

Friulo, kiel multaj italaj regionoj, ĝuas kompletan orografian varion; fakte, ĝi ofertas montajn, montetajn, ebenaĵajn kaj marajn mediojn. La teritorio do diferencas en tri ĉefajn areojn:

Urboj[redakti]

  • Udino - Ĉefa urbo de Friulo, sidejo de la eksa Patriarkeco de Akvilejo. Ĝi estis la ĉefurbo de la Patrujo de Friulo ĝis sia konkero fare de Venecio kiu lasis konsiderindan arkitekturan spuron sur ĝi. La centra Piazza della Libertà estas monumenta, kun harmoniaj konstruaĵoj. La Kastelo, konstruita sur la loko de la kastelo de la patriarkoj de Aquileia, estas dekses-jarcenta konstruaĵo de potencaj dimensioj.
  • Pordenono - La granda industria kaj ekonomia disvolviĝo estigis vastan areon de novaj kvartaloj apud la malnova urbo. Ĝi havas belan historian centron kun precipe gotikaj monumentoj. Ĝi estas la patrujo de la pentristo Giovanni Antonio de' Sacchis, konata kiel il Pordenone.
  • Spilimbergo - La urbo havas gravan historian centron, kiu devenas de la pasinteco kiel vojkruciĝo de komerco kaj kiel ĉefa centro de la Spengenberg-grafoj: en la deksesa jarcento ĝi estis kultura kaj arta centro kie laboris pentristoj kaj literaturistoj.
  • Latisano - Ĝi havas bonan urban heredaĵon en la historia centro kaj ĉemaraj turismaj instalaĵoj en Aprilia en la marborda regiono de sia urba teritorio.
  • Tolmezzo - En granda valo en la Friula Alpa Arko, la urbo estas la plej grava centro de Karnio kaj tial estas konsiderata kiel ĝia fakta ĉefurbo.
  • Ĝemono de Friulo - La rekonstruo de la urbo post la terura tertremo de 1976, kiu genuigis ĝin, estas nekomparebla ekzemplo de la valoro de ĝiaj homoj, kiuj, krom la hejmoj, rekonstruis, ŝtono post ŝtono, ĝian belan Katedralon kiel ĝi estis.
  • Palmanovo - Fortikaĵurbo planita de la venecianoj en 1593 por defendi siajn limojn kun la aŭstra imperio, ĝi estas nomita la stelurbo pro sia plurlatera stelforma plano kun 9 pintoj. Ekde 1960 ĝi estas nacia monumento kaj ekde 2017 ĝi fariĝis parto de la Monda Heredaĵo de Unesko.
  • Cividalo de Friulo - La antikva "Forum Iulii" el la romia epoko donis sian nomon al la tuta Friulo, de kiu ĝi estis la antikva lombarda ĉefurbo antaŭ Udino. Ĝi estas listigita inter la Mondheredaĵoj de Unesko inter la elstaraj urboj de la Longobarda civilizo en Italio.