| |||
| Lando | Germanio | ||
| Regiono | Malsupra Saksio | ||
| Loĝantaro | 13 079 (fine de decembro 2014) | ||
| Alto | 243 m | ||


Herzberg am Harz (elp.: HERCberk am harc), en Esperanto Hercbergo-ĉe-Harco aŭ simple Hercbergo, estas urbo en Germanio kun oficiala kromnomo la Esperanto-urbo.
Ĝi troviĝas en la sudo de Malsupra Saksio, tie, kie la rivereto Sieber eliras el la montaro Harco, je distanco de 32 km de Göttingen kaj 90 km de Hannover.
Kompreni
[redakti]En Hercbergo troviĝas la Interkultura Centro Herzberg (ICH). Kiel Germana Esperanto-Centro, ICH servas kiel klerigejo de Germana Esperanto-Asocio, krome ĝi estas kulturcentro de UEA. Esperanto ankaŭ plenumas gravan rolon en la kunlaboro de Herzberg kun la pola partnera urbo Góra.
Ekde la 12-a de julio 2006 Herzberg uzas oficialan kromnomon „la Esperanto-urbo“. Por tio voĉdonis ĉiuj kvar partioj en la Herzberg-a urboparlamento. Poste la urbestro Gerhard Walter ricevis centojn da gratuloj el la tuta mondo.
Somera Esperanto-Perfektigo (1-semajnaj lingvokursoj, ankaŭ por komencantoj) okazos en Hercbergo: * 17-24 julio 2026 * 24-31 julio 2026 Por detaloj skribi al la retpoŝta adreso: esperanto-zentrum ĉe web.de
Historio
[redakti]Esperanto-agado en Herzberg komenciĝis en la 1960-aj jaroj, kiam Joachim Giessner (joaĥim gisner) ekinstruis la neŭtralan pontolingvon. Li estis dum 46 jaroj tre aktiva prezidanto de la Germana Esperanta Fervojista Asocio, dum 22 jaroj prezidanto de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio kaj tradukis ĉirkaŭ 400 kantojn al Esperanto. La regiona klubo Esperanto-Societo Sudharco festis en 2001 sian 25-jaran jubileon per kleriga kaj kultura aranĝo kun internacie elstaraj partoprenantoj en la kastelo super la urbo. Klerigado kaj kulturo estas la precipaj laborkampoj de la Herzberg-aj esperantistoj. Interkultura Centro Herzberg funkcias interalie kiel filio por klerigado kaj kulturo de la Germana Esperanto-Asocio kaj klerigcentro de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. Dum la tuta jaro okazas Esperanto-kursoj, pluklerigaj studsesioj, fakaj kursoj kaj aliaj Esperanto-aranĝoj. Herzberg estas germania kaj internacia centro por klerigado de Esperanto-instruistoj.
Speciale sukcesa estas la apliko de Esperanto por vigligo de ĝemelurbaj kontaktoj inter Herzberg kaj Góra en Pollando. En aprilo 2005 la urbestroj Gerhard Walter kaj Tadeusz Wrotkowski interkonsentis uzi Esperanton kiel neŭtralan pontolingvon. Esperanto estas instruata en la lernejoj de ambaŭ urboj. En aŭgusto 2006 okazis per Esperanto la unua renkontiĝo de lernantoj el Herzberg kaj Góra en arbara junular-feriejo en Herzberg-Pöhlde. Similaj renkontiĝoj, kun eĉ pli internacia partoprenantaro, okazos laŭplane en ĉiu somero.
Herzberg fariĝas Esperanto-modelurbo kun dulingvaj vojmontriloj, manĝokartoj en Esperanto kaj multaj aliaj ofertoj por esperantistaj gastoj. Unuaj paŝoj al tiu celo jam videblas.
Klimato
[redakti]Eniri
[redakti]Eniri avie
[redakti]Eniri trajne
[redakti]Eniri buse
[redakti]Transportiĝi
[redakti]Transportiĝi perpiede
[redakti]Publika transporto
[redakti]Transportiĝi aŭte
[redakti]Vidi
[redakti]- Kastelo Herzberg
- Unukornula kaverno en Scharzfeld
- Ŝtona kirko en Scharzfeld
- La Rhume-fonto en Pöhlde, proksime de Rhumspringe, unu el la plej grandaj karstfontoj en Eŭropo
- Burgo Scharzfels en Scharzfeld
Fari
[redakti]Aĉeti
[redakti]Vendejaroj
[redakti]Manĝi
[redakti]Interkultura Centro Herzberg (ICH) sub gvido de Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy ekde 2006 ellaboradas specialan Esperanto-infrastrukturon en kaj por la Esperanto-urbo. Unu el la gravaj iniciatoj estis alvoko al lokaj restoracioj kaj hoteloj ekuzi Esperanton kaj oferti la servojn al Esperanto-parolantaj vizitantoj, gastoj. ICH zorgadas pri la tradukado de menukartoj kaj ilia disponigo.
- „Großer Knollen“ — la restoracio sur la monto en januaro 2007 surtabligis la unuajn Esperanto-manĝokartojn de la Esperanto-urbo.
- "Restoracio Zur Linden" (foje fermita) en vilaĝo Sieber havas la plej ampleksan Esperanto-manĝokarton.
- "Mamma mia" — en la itala restoracio krom Esperanto-manĝokarto speciala oferto estas Esperanto-pico en formo de kvinpinta stelo kun verda supra parto el eruko. La itala posedanto, ĉefkelnero Felice, vigle akceptas la gastojn per laŭta 'Saluton!'
- "Akropolis" — greka restoracio en la ĉefstrato havas Esperanto-manĝokarton kaj ofertas Esperanto-salaton (kun kvinpintaj verdaj steloj el kapsiko).
- "Ginsengo-butiko" funkcias ekde la 6-a de decembro 2008 kaj ties menuo de unikaj koreaj teoj ankaŭ estas dulingva. En 2011 la posedantoj — esperantistoj-geedzoj Song Jeong-ok kaj Harald Schicke establis en la korto de la butiko Esperanto-kafejon.
- "Artemis" — greka restoracio proksime al la stacidomo, havas Esperanto-menukarton kaj invitas ne nur individuojn, sed ankaŭ disponigas siajn ejojn por Esperanto-renkontiĝoj, konferencoj kaj eĉ kongresoj. Por konferencaj gastoj oni ofertas rabaton.
- "Jägerhof" — hotelo kun restoracio havas multajn pladojn en la Esperanto-manĝokarto kaj disponigas ejojn por Esperanto-kunsidoj.
- "Mutlu's Döner" — turka bufedo ĉe la ĉefplaco en la urbocentro havas manĝokarton en Esperanto kaj ofertas specialaĵon Esperanto-Döner, speciale kreitan laŭ la instigo de Peter Zilvar por la oftaj vizitantoj, semajnfinaj kursanoj de Interkultura Centro Herzberg.
- "Nanjing" — tradicia ĉina restoracio, kiu ofertas ankaŭ abundan bufedon, havas sian manĝokarton en Esperanto kaj donas rabaton por grandaj Esperanto-grupoj.
Trinki
[redakti]Loĝi
[redakti]Kampadejoj
[redakti]Hosteloj
[redakti]Hoteloj
[redakti]Sekureco
[redakti]Esperanto
[redakti]- Esperantlingvaj bonvenigŝildoj
- Vojmontrilo al la Esperanto-Centro
- Joachim Gießner monumento
- Dulingva ŝildo pri la akvofalo
- Dulingva ŝildo ĉe la biblioteko
- Dulingva ŝildo ĉe la turisma oficejo
- Dulingva ŝildo ĉe la domo de la renkontiĝo
- ŝildo de la urba rondvojo "Akvo-8"


