El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Hungario > Lenti

Lenti

Lenti
Lenti Flago (aŭ blazono)
Loĝdomoj
Lando Hungario
Regiono Transdanubio
Loĝantaro 7 348

Lenti estas malgranda urbo kaj kuracbanloko en sudokcidenta parto de Transdanubio en Hungario.

Kompreni[redakti]

Lenti situas sur ebenaĵo proksime al Slovenio laŭ rojo. Őriszentpéter troviĝas 26, Zalaegerszeg 34, Keszthely 56, Budapeŝto 213 kilometrojn (aere).

Historio[redakti]

Fortikaĵo de Lenti

La komunumo estis loĝata jam de la romianoj. La unua hungara mencio pri Lenti okazis en 1237, tiutempe ankaŭ fortikaĵo estis konstruita, kiun defendis ĉefe la marĉoj. En 1381 la vilaĝo estis altrangigita kampurbo. La turkoj plurfoje sieĝis la fortikaĵon, sed neniam okupis. En 1768 la loka magnato forprenis la kampurbajn privilegiojn, la evoluo stagnis. En 1970 la najbaraj komunumoj aliĝis al Lenti kaj post 8 jaroj ricevis urban statuson.

Klimato[redakti]

Lenti troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario, sed la precipitaĵo estas iomete pli granda.

Eniri[redakti]

Lenti estas alirebla voje kaj trajne.

Eniri avie[redakti]

La plej proksimaj internaciaj flughavenoj funkcias en Budapeŝto, Zagrebo kaj Graz, pli maloftaj flugoj estas ĉe Keszthely.

Eniri trajne[redakti]

Lenti situas laŭ flanka linio Rédics–Zalaegerszeg, krome la urbeto havas etŝpuran fervojon kun pasaĝera trafiko al kelkaj komencaj vilaĝoj.

Eniri voje[redakti]

Lenti alireblas flankovoje el Zalaegerszeg, Őriszentpéter kaj Nagykanizsa, eĉ el Slovenio.

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede kaj bicikle[redakti]

Lenti havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. Biciklaj vojoj estas al la proksimaj vilaĝoj.

Transportiĝi taksie[redakti]

En Lenti taksioj funkcias. La plej supre estas lampo por signi la liberan staton. Vi povas voki ilin telefone, pli malofte mansvinge, krome en kelkaj lokoj estas stacioj, ekzemple ĉe stacidomo. Forlasi la urbon jam kostas duoble.

Publika transporto[redakti]

En Lenti aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn, ĉar la distancoj estas grandaj pro la aliĝintaj vilaĝoj.

Transportiĝi aŭte[redakti]

Lenti havas urban vojreton por aŭtoj.

Informado[redakti]

  • Tourinform Lenti, Táncsics Mihály utca 2/a
  • Kulturcentro Lenti, Templom tér 5

Vidi[redakti]

Katolika preĝejo
  • katolika preĝejo
  • luterana kirko
  • fortikaĵo
  • termala banejo, la termala akvo ŝprucas ekde 1966, la banejo post 2 jaroj ekfunkciis, la akvo estis deklarita kuracakvo en 1988
  • muzeo pri arbaro
  • muzeo pri fervojoj
  • fiŝkaptistaj lagoj

Fari[redakti]

  • bani en la termala banejo

Aĉeti[redakti]

La plej necesaj vendejoj troviĝas en Lenti.

Vendejaroj[redakti]

  • Coop, Kossuth út 2
  • Fezo ABC, Zrínyi Miklós utca 2
  • Spar, Kisfaludy utca 4
  • Penny Market Lenti, Petőfi Út 43/2; Sugár út 4
  • Goods Market Lenti, Kossuth út 5

Manĝi[redakti]

  • Salamon Söröző, Táncsics út 5
  • Vén Diák Olasz Étterem, (itala) Petőfi út 15
  • Big Ben Burger, Takarék köz 1
  • Generális Pizzeria, Kossuth út 1
  • Don Quijote középkori étterem és vendégház, Takarék köz 9
  • Rózsakert Étterem és Kávézó, Kossuth út 42/a

Trinki[redakti]

Same, kiel manĝi.

Loĝi[redakti]

Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.

Kampadejoj[redakti]

  • Castrum Camping, Táncsics M. u. 18-20

Hosteloj[redakti]

  • ne trovitaj

Hoteloj[redakti]

  • Thermál Hotel Balance, Táncsics Mihály utca 8
  • Denis Hotel,Táncsics Mihály utca 18–20
  • Hotel Zéta, Kossuth út 83

Pensionoj, hoteletoj[redakti]

  • Don Quijote Vendégház, Takarék köz 9
  • Favorit Fogadó, Kossuth út 5/b
  • Főnix Fogadó, Akácfa út 17
  • Heidi Vendégház, Bánffy utca 108
  • Vadvirág Vendégház, Hegyalja út 10/b
  • Hubertus Fogadó, Harangláb út 30
  • Silvanus Vendégház, Táncsics Mihály utca 14
  • Castrum Thermal Panzió, Táncsics Mihály utca 16
  • Aranykorsó Pensiono, Deák u. 13
  • Gosztola Gyöngye Pensiono, Fő u. 16
  • Heidi Pensiono, Ságvári út 108
  • Rudas Pensiono, Béke u. 32

Sekureco[redakti]

  • Lenti konformas al sekureco de Hungario.

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Proksime estas Őriszentpéter kaj Nagykanizsa.

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.