El Vikivojaĝo
Naksoso
Naksos
(Νάξος)
Lando Grekio
Regiono Sudegeaj Insuloj
Loĝantaro 17 970 (2011)
Alto 0-1002m

Naksoso (greke Νάξος /'naksos/) estas unu el la Sudegeaj Insuloj, kun samnoma urbo, en Grekio. Ĝi estas la plej granda en la insularo Cikladoj (Κυκλάδες).

Kompreni[redakti]

Naksoso (Grekio)
Naksoso (Grekio)
DEC

Naksoso estas ĉ. 430km² vasta, kaj tiel ĝi estas la 8-a insulo en la Egea maro laŭ areo, la 1-a en la insularo Cikladoj. De la norda pinto al la suda pinto estas rektlinie ĉirkaŭ 30 km.

Granda parto de Naksoso estas montara; la plej alta pinto, la monto Zas, atingas 1002m, ne malmultojn en malgranda insulo. Okcidente de la montaroj estas eta ebenaĵo, kie situas la ĉefurbo Naksoso, samnoma kiel la insulo (ofte la lokanoj vokas ĝin Chora Naksu, simile al "Urbo de Naksoso", aŭ nur Chora, simile al "Urbo").

Historio[redakti]

Prahomoj ekloĝis en Naksoso almenaŭ antaŭ 200mil jaroj.

La plej prospera tempo por Naksoso estis verŝajne la 8a kaj 7a jarcentoj a.K..

Dum Mezepoko Naksoso estis la kerno de la sendependa Duklando Naksoso, kreita de veneciaj nobeloj (1207-1579). En la 16-a jarcento Naksoso falis sub la regado de la Otomana Imperio kaj restis sub ĝi ĝis 1821, sed fakte ne multaj turkoj ekloĝis en Naksoso kaj la otomana influo estis malgranda.

Klimato[redakti]

Eniri[redakti]

Eniri avie[redakti]

Estas flughaveno apud la ĉefurbo (2 km sude). La nomo estas Κρατικός Αερολιμένας Νάξου (Nacia Flughaveno de Naksoso).

La flughaveno de Naksoso estas malgranda kaj ĉefe atingas ĝin flugoj de Ateno. Eblas ankaŭ uzi la proksiman flughavenon de Mikonoso (kun pluraj internaciaj kunligoj) kaj veturi ŝipe de tie al Naksoso. Lla ŝipa vojaĝo daŭras inter 40 minutoj kaj 1h40.

Eniri ŝipe[redakti]

La kutima maniero vojaĝi al Naksoso estas per ŝipo.

Atentu ke ŝipoj estas diversaj (glitŝipoj, ordinaraj ŝipoj, rapidaj ŝipoj) kaj veturas pli aŭ malpli rapide. La vojaĝdaŭro ege dependas de la rapideco de la ŝipo. Aldone, ĝi dependas ankaŭ de la kvanto de haltoj.

La ŝipa vojaĝo de Ateno al Naksoso povas deiri de tri havenoj proksimaj al la greka ĉefurbo:

  • Pireo, preskaŭ kvartalo de Ateno. De tie la vojaĝo daŭras 3½ horojn aŭ pli (ĝis pli ol 5). Kutime la ŝipo haltas antaŭ Naksoso en Mikonoso aŭ Paroso.
  • Rafina (ĉ. 30km nordoriente de Ateno). De tie la ŝipoj bezonas 4-6 horojn, kun pluraj haltoj.
  • Lavrio (ĉ. 60km sudoriente de Ateno). Ŝipoj de tie estas pli maloftaj kaj pli malrapidaj, sed povas esti malpli kostaj. La vojaĝo daŭras ĉ. 8 horojn.

Estas ankaŭ multaj ŝipaj kunligoj inter Naksoso kaj aliaj insuloj en la Egeo (ĝis Kreto).

Multaj ŝipoj (sed ne ĉiuj) estas pramoj, do portas aŭtojn.

Informoj haveblas rete ekzemple ĉe:

ktp

Kelkaj retejoj de ŝipaj kompanioj atingantaj Naksoson:

Moviĝi[redakti]

Publika transporto[redakti]

Estas busoj, pli oftaj inter la ĉefurbo kaj la ceteraj lokoj en la okcidenta ebenaĵo, malpli oftaj al aliaj urbetoj. La plej longaj veturoj povas daŭri ĉirkaŭ 2 horojn.

Informoj haveblaj ekzemple ĉe Naxos Local Transport (angle).

Veturi aŭte[redakti]

Eblas lui aŭtojn aŭ motorciklojn.

Vidi[redakti]

Map
Mapo de Naksoso

1 - La urbo Naksoso (greke Χώρα της Νάξου - Ĥora tis Naksuu, surinsule ankaŭ nur Χώρα, per latinaj literoj ofte NaxosChora) estas la ĉefurbo de la insulo. Ĝi enhavas historiajn vidindaĵojn, tradiciajn restoraciojn, turismajn komercejojn kaj proksimajn plaĝojn.


2 - Filoti (greke Φιλώτι Νάξου) estas malgranda urbeto en la montara parto de la insulo, taŭga por ekskursoj al monto Zas.




Fari[redakti]

  • Bani en la maro aŭ sunumiĝi en la plaĝoj.
  • Veltabuli (windsurf). La vento estas aparte forta en la markolo inter Naksoso kaj Paroso, kiu do estas tre konvena loko por tiu sporto.
  • Surgrimpi la monton Zas. La ekskurso estas facila sed iomete longa (kutime almenaŭ 3 horojn entute, irrevene sen haltoj, sed malspertaj uloj bezonas ĝis 5-6 horojn).
  • Viziti la marmoristajn metiejojn. Naksoso estas fama pro la loka marmoro.

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Kompreneble, kiel en ĉiuj insuloj, fiŝoj estas ofta manĝaĵo kaj estas rekomendindaj.

Tamen Naksoso estas fama ankaŭ pro du manĝaĵoj ne atendeblaj en greka insulo... terpomoj kaj bovina fromaĝo!

Kvankam la antikvoj ne konis terpomojn, ekde du jarcentoj la kulturistoj de Naksoso kreskigas apartan varion de terpomo, nomatan greke Πάτατα Νάξου /'patata 'naksu/. La terpomo de Naksoso akiris en 2011 la eŭropan markon "PGI" (Protektita Geografia Indiko).

La markon PGI havas (ekde 1996) ankaŭ loka malmola fromaĝo, nomata γραβιέρα (gravjera), kiu ne estas simila al la plej tipaj grekaj fromaĝoj. Ĝi male similas la kretan samnoman fromaĝon, sed, dum la kreta gravjero estas normale el ŝafa lakto, tiu de Naksoso estas grandparte el la milko de la lokaj bovinoj, alkutimiĝintaj al la vivkondiĉoj de tiu ĉi montara insuleto.

Trinki[redakti]

En Naksoso estas produktata likvoro el folioj de cedratarbo, nomata κίτρον (kitron), en tri formoj: flava (pli alkoholriĉa), verda (pli sukerriĉa), klara (mezvoja).

Loĝi[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


Ĉi tiu artikolo estas uzebla kvankam ankoraŭ mankas kelkaj informoj.
Ĉu vi kapablas helpi kompletigi ĝin? Do, kuraĝu, faru!