El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Balkana duoninsulo > Albanio > Sarando

Sarando

Sarando
Sarando
Sarandë
Lando Albanio
Loĝantaro 20000 (2011)
Alto 0-50

Sarando (albane: Sarandë/Saranda) estas urbeto en suda Albanio.

Ĝi estas fama ĉefe pro la marbordo, pro la proksimaj ruinoj de Butrinto (18km; albane: Butrint/Butrinti) kun la ĉirkaŭa nacia parko, pro la fama monaĥejo kaj preĝejo de Sankta Nikolao en Mesopotam (15km) kaj pro la natura vidindaĵo de la Blua Okulo (22km; albane: Syri i Kaltër).

Kompreni[redakti]

Historio[redakti]

La plej grava urbo ĉirkaŭ la nuna Sarando dum la antikva tempo estis Butrinto, urbo fondita eble 1000 jarojn a.K., je la rando de greka mondo. Loĝantoj de Butrinto estis verŝajne miksaj, parte grekoj, parte iliroj. Butrinto estis en la regiono nomata Epiro (dum kelkaj jarcentoj reĝlando).

Ekde la 2-a jarcento a.K. Butrinto falis sub la romian regadon. (...)

Klimato[redakti]

Aliri[redakti]

Aliri aviadile[redakti]

Ne estas proksima flughaveno.

Oni povas uzi:

  • la flughavenon de Tirano (ĉ. 250km)
  • la flughavenon de Korfuo (eksterlande, 30min-1h30 ŝipe)

Aliri trajne[redakti]

Ne estas fervojoj ĝis Sarando. La plej proksima stacidomo estas en Vloro (ĉ. 130km).

Aliri buse[redakti]

Estas busoj de Tirano al Sarando tra Girokastro (ĉ. 4h).

Aliri ŝipe[redakti]

Eblas kaj eĉ konvenas aliri Sarandon ŝipe.

Estas pluraj ŝipaj kunligoj (ordinaraj ŝipoj, rapidaj ŝipoj kaj pramoj) al Korfuo (30min-1h30); tra Korfuo oni povas atingi Igumenicon, Patrason kaj pluajn lokojn en Grekio, kaj aldone Apulion, Ankonon, Venecion en Italio.

Estas ankaŭ rektaj kunligoj de Sarando al Bari (ĉ. 11h).

Aliri aŭte[redakti]

Ne estas rapidaj aŭtoŝoseoj ĝis Sarando. La ĉefa alirvojo estas la marborda ŝoseo de Duraso tra Vloro.

Malgrava ŝoseo kunligas Sarandon al Ioanino en Grekio (ĉ. 90km; la parto en Grekio estas E853).

Moviĝi[redakti]

Piede[redakti]

Per publika transporto[redakti]

Aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Map
Mapo de Sarando kaj ĉirkaŭaĵo

10 Sarando, la urbeto kaj haveno en Sudalbanio, kiu estas la kerno de tiu ĉi artikolo. Ĝi estas aparte ŝatata pro la plaĝoj, kaj en la urbo kaj ĉirkaŭ ĝi. La urbo ankaŭ entenas etnografian muzeon, rujnojn de bizanca sinagogo kaj parkon kun skulptaĵojn.


11 Monaĥejo de la 40 Sanktuloj (albane: Manastiri i 40 Shenjtorëve; greke: Μοναστήρι των Αγίων Σαράντα, Monastiri ton Ayion Saranda), antikva monaĥejo doninta sian nomon al la urbo. Konstruita en la 6-a jarcento, ĝi situis ĉe la pinto de monteto (ĉ. 200m), ĉ. 1km oriente de la urbo; forlasita en la komenco de la 20-a jarcento, ĝi estis ankoraŭ malofte uzata sen tegmento dum kelkaj jardekoj; post la detruoj de la 2-a Mondmilito kaj de la komunisma epoko, nun restas nur ruinoj.


12 Kastelo Lëkurësi, konstruita de Sulejmano la Glora, otomana imperiestro, en 1537 sur alia monteto (ĉ. 280m); ĝia ĉefa celo estis la kontrolo de la proksima Korfuo, tiam apartenanta al Venecio. Dum la 19-a jarcento la kastelo ruiniĝis, sed ankoraŭ bone videblas pluraj partoj, inter kiuj la du turoj.


20 Butrinto, rujnoj de antikva greka urbo, 18km sude de la centro de Sarando. La plej antikvaj konstruaĵoj datiĝas ĉirkaŭ 1250 a.K. sed la urbo prosperis pli malfrue, ekde la 4-a jarcento a.K.


30 Sankta Nikolao (albane: Shën Kollë) apud Mesopotam, 15km oriente de la centro de Sarando, estas ortodoksa monaĥejo kaj preĝejo konstruita verŝajne en 1224/1225. Sub la konstruaĵo estas signoj de antikva pagana templo, estigita verŝajne je la komenco de la 3-a jarcento a.K..


31 Blua Okulo (albane: Syri i Kaltër), fama karsta fonto en valo inter montetoj.


32 Ruinoj de la antikva Foiniko (greke Φοινίκη, albane Finiq).



Fari[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Pramo lasanta Sarandon direkte al Korfuo

Estas konsilinde viziti la tre proksiman Korfuon.

Ankaŭ taŭgas viziti la tiel-nomatan "Albanan Rivieron", belan marbordon kun sinsekvo de sablejoj kaj rokoj, norde de Sarando ĝis preter Ĥimero.

Rimarkoj[redakti]


Ĉi tiu artikolo estas uzebla kvankam ankoraŭ mankas kelkaj informoj.
Ĉu vi kapablas helpi kompletigi ĝin? Do, kuraĝu, faru!