El Vikivojaĝo
Korfuo
Korfuo
(Κέρκυρα)
Monaĥejo Vlaĥerna en Korfuo
Lando Grekio
Regiono Ioniaj insuloj
Loĝantaro 104 000 (2011)
Alto 0-914m

Korfuo (greke Κέρκυρα, Kerkyra) estas negranda insulo kaj urbeto en la Ioniaj Insuloj en okcidenta Grekio.

Kompreni[redakti]

La insulo Korfuo (Κέρκυρα, Kerkyra) kuŝas en la norda parto de la Ionia Maro, ne malproksima de ĝia limo kun la Adriatiko, kaj apartenas al la grupo de la Ioniaj Insuloj.

Ĝi estas ĉ. 70km longa kaj maksimume 28km larĝa, kun areo de ĉ. 600km². Ne estas grandaj ebenaĵoj en Korfuo. La interno estas plena je montetoj (pli altaj en la norda parto); la plej alta pinto estas la monto Pantokratoro, ĉ. 910m.

La marbordo estas plejparte malebena, sed inter la krutaĵoj estas pluraj sablejoj. La sudo estas pli malkruta kaj sufiĉe longaj sablejoj estas pli oftaj (kvankam ankaŭ en la sudo estas montetoj). La sekvantaj bildoj montras ekzemplojn: vertikalan marbordon apud Sidari (tutnorde), etajn sablejojn inter montetoj apud Paleokastrica (nordokcidente), malvastan ebenaĵon kun marbordaj lagoj apud Lefkimi (sude), sablejoj kun aŭ sen ekipaĵoj (sude, apud Lefkimi kaj apud Issos).

Fronte al la orienta marbordo, la kontraŭa marbordo estas proksima: nur 3km disigas la nordorientan Sanktan Stefanon de la albana marbordo, kaj ĉirkaŭ 10km disigas la sudorientan vilaĝon Kabos de Sybota en la greka firma tero. Okcidente, la itala marbordo ne estas tre malproksima, kvamkam ja pli malproksima ol la albana kaj la greka: ĉ. 80km de suda Apulio.

Korfuo (Κέρκυρα, Kerkyra) nomiĝas ankaŭ la plej granda urbo de la insulo, kun ĉ. 35mil loĝantoj. La komunumo de tiu urbo entenas la tutan insulon kaj kelkajn malgrandajn insuletojn (sume estas iom pli ol 100mil loĝantoj).


Mitoj[redakti]

Odiseo kaj Naŭsikaa, princino de la Fajakoj, en pentraĵo de Valentin Serov

Laŭ anktikva greka mito, Pozidono, la dio de la maro, enamiĝis al la bela nimfo Korkyra kaj forrabis ŝin, kunportante ŝin en sennoman insulon. Por esti ĝentila al la nimfo, Pozidono nomis la insulon per la nomo de la amatino, nomo kiu poste ŝanĝiĝis de Korkyra al nuna Kerkyra.

Aliflanke, Homero mencias en la Odiseado la Fajakojn, popolon loĝantan en insulo nomata Ŝerjo. Jam dum la antikva tempo estis pluraj ideoj pri kie situas Ŝerjo; inter ili, kelkaj asertis ke Ŝerjo estas alia nomo de Korfuo. Estis ankaŭ mito liganta tiun supozon kun la mito de Pozidono kaj Korkyra: ĝi asertis ke la paro naskis filon, kies nomo estis Phaiax (Faiako), kaj li estis la unua reganto de la tiam estigita popolo de la Fajakoj.

RIMARKO. La esperanta nomo Korfuo (kaj similaj nomoj en pluraj eŭropaj lingvoj: Corfu, Corfou, Corfù, Korfu, Корфу ktp) devenas de la bizanca nomo Κορυφώ (Korypho, Korifo), signifanta "la du pintoj".


Historio[redakti]

Prahomoj alvenis en Korfuon tre frue, verŝajne almenaŭ antaŭ 700mil jaroj. Ilian alvenon favoris, inter aliaj faktoroj, ke la insulo plurfoje estis kunligata al la proksima firma tero (lastan fojon antaŭ 8000 a.K.). Estas eĉ kelkaj postsignoj de tiuj tempoj (ekzemple, paleolitikaj apud Agios Matheos, neolitikaj apud Sidari).

(...)

Klimato[redakti]

La klimato de Korfuo estas mediteranea klimato, kun vintroj malvarmetaj kaj pluvaj kaj someroj varmegaj kaj sekaj.

Vintre la temperaturo kutime estas inter 5°C kaj 15°C, kvankam en aparte malvarmaj noktoj ĝi povas fali sub nulon. Somere ĝi estas kutime inter 15°C kaj 32°C, sed en aparte varmaj tagoj ĝi povas atingi kaj eĉ superi 40°C.

De novembro al marto kutime pli ol 50% el la tagoj estas pluvaj; de junio al aŭgusto, male, kutime nur 10-15% el la tagoj estas pluvaj.

Korfua klimato
Monato Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec Jara mezvaloro aŭ sumo
Plej alta temp. (°C, monata mezvaloro) 14 16 18 20 25 29 31 31 30 24 20 16 22, 8
Plej malalta temp. (°C, monata mezvaloro) 6 8 11 12 14 16 19 19 17 14 10 6 12, 6
Pluvkvanto (mm) 132 136 98 62 36 14 7 18 75 148 181 180 1087

Eniri[redakti]

Eniri aviadile[redakti]

Estas flughaveno en Korfuo, en kiu alvenas aŭ forflugas ĉ. 3 milionoj da pasaĝeroj jare.

Estas flugoj al/de pluraj urboj en la tuta Eŭropo, sed plejparte ili okazas nur somere.

Informoj estas haveblaj ĉe la retejo de la flughaveno (angle kaj greke).

Estas busoj (linio 15) inter la flughaveno kaj la urbo Korfuo. Eblas ankaŭ veturi taksie aŭ iri piede (ĉ. 2km de la flughaveno al la urbocentro).

Eniri ŝipe[redakti]

Estas pluraj ŝipaj linioj, kun aŭ sen transportado de aŭtoj, inter Korfuo kaj Grekio, Albanio kaj Italio.

La plej mallongaj kunligoj estas:

  • de/al Igumenico (Igoumenitsa) en Grekio (ĉ. 1h30-1h45)
  • de/al Sarando (Sarandë) en Albanio (ĉ. 1h10-1h30, nur 30min per rapidaj pramoj)
  • de/al Otranto (Otranto) en Italio (ĉ. 2h45 per rapidaj pramoj)
  • de/al Brindizo (Brindisi) en Italio (ĉ. 8h)

Estas ankaŭ maraj kunligoj kun pluaj urboj en Grekio kaj en Italio (Adriatiko), norde ĝis Ankono (ĉ.16h) kaj Venecio (ĉ.24h), kaj kun aliaj ioniaj insuloj.

Eniri trajne[redakti]

Ne estas trajnoj ĝis la urbetoj de la antaŭstaranta albana / greka marbordo (Sarando, Igumenico ktp).

Eblas tamen atingi trajne kelkajn aliajn pli malproksimajn havenojn (ekzemple Brindizon). De tie oni veturos ŝipe. En Brindizo necesas ĉ. 20-30min piede de la fervoja stacidomo al la albordiĝa loko.

Eniri buse[redakti]

Jes, estas busoj kunligantaj rekte Korfuon al Grekio - kvankam ili bezonas pramojn por veturi transmare, kompreneble!

La plej grava kunligo estas al Tesaloniko tra Igumenico - Ionino. Estas ankaŭ busaj kunligoj kun Ateno, Patraso kaj Lariso.

Retejo: KTEL - Greenbuses (en la greka kaj en la angla).

Eniri aŭte[redakti]

Por atingi Korfuon aŭte, necesas atingi iun el la proksimaj havenoj (vidu supre) kaj enŝipigi la aŭton en pramon.

Por multaj homoj taŭgas veturi aŭte dum la tago kaj ŝipe dum la nokto.

Tre uzataj havenoj por enŝipigi aŭtojn estas:

  • Bari, Brindizo aŭ Otranto en Apulio (aŭtoŝoseo A14 ĝis Bari aŭ Taranto) por vojaĝantoj tra la itala duoninsulo;
  • Igumenico en nordokcidenta Grekio por vojaĝantoj tra la balkana duoninsulo.

Por vojaĝantoj el Norditalio kaj Okcidenta Eŭropo povas esti konvena ankaŭ Ankono (Ancona).

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

En la urbo Korfuo[redakti]

Map
Mapo de la urbo Korfuo
La tuta malnova centro de la urbo Korfuo, kun la du fortikaĵoj, estas Monda heredaĵo de Unesko.[1]

Ĉi sube la plej gravaj monumentoj:

10 - Esplanado (Σπιανάδα, Spianada), grandega placo ĉirkaŭata de famaj konstruaĵoj, inter kiuj la Palaco Liston (1814), la Malnova Reĝejo (ĝis 1913 somera domo de la grekaj reĝoj), la Muzeo de Azia Arto (en la malnova reĝejo).

11 - Preĝejo de sankta Spiridono (Αγίου Σπυρίδωνα, Agiu Spiridona), konstruita en la 16-a jarcento, kun svelta turo (1620). Ĝi situas en la koro de la malnova centro.

12 - Malnova Fortikaĵo (Παλαιό Φρούριο Palaió Frurio), konstruita de la bizancanoj ekde la 6-a jarcento, kun multaj ŝanĝoj kaj aldonoj faritaj de la venecianoj ekde la 15-a jarcento.

13 - Nova Fortikaĵo (Νέο Φρούριο Neo Frurio), konstruita de la venecianoj ekde ĉ.1577, kun postaj ŝanĝoj.

Ekster la ĉefurbo[redakti]

Map
Mapo de la insulo Korfuo


Fari[redakti]

Lerni[redakti]

Labori[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Greka salato

La korfua kuirarto plejparte estas la normala greka kuirarto (ekzemple greka salato, greke χωριάτικη σαλάτα, ĥoriatiki salata).

Apartaj korfuaj pladoj estas:

  • pasticada (παστιτσάδα), kun pastaĵoj, viando, spicaĵoj (σπετσερικό), kuirita kun ruĝa vino;
  • sofrito (σοφρίτο), viando fritita kaj poste boligita, kun vinagro, ajlo kaj petroselo, ofte kun garnaĵo el frititaj terpomoj aŭ el rizo;
RIMARKO: ne konfuzu la korfuan sofriton kun la hispana sofrito aŭ kun la itala soffritto !
  • burdeto (μπουρδέτο), fiŝo (skorpeno estas taksata la plej taŭga) kun saŭco el tomatoj kaj kapsikoj.

Kompreneble, restoracioj ankaŭ oferas nelokajn pladojn por la turistoj. Pico estas la plej kutima inter ili.

Trinki[redakti]

Fortunelo aŭ kumkvato, tradicie uzata por likvoroj

Estas fama la alkoholaĵo kun kumkvatoj (greke: λικέρ κουμ-κουάτ, liker kumkuat), kiu iĝis tradicia post kiam la kulturado de tiu azia planto estis enkondukita en Korfuon en 1924.

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Estas kelkaj kampadejoj en la insulo.

Inter ili:

  • apud Paleokastrica, ĉe la okcidenta marbordo: Camping Paleokastritsa
  • apud Ypsos, norde de Korfuo, ĉe la orienta marbordo: Karda Beach Camping kaj Dionysus Camping Village
  • apud Roda, ĉe la norda marbordo: Camping Roda Beach
  • apud Sidari, ankaŭ ĉe la norda marbordo: Dolphin Camping

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Ne estas gravaj riskoj pri ŝtelistoj aŭ aliaj krimuloj, tamen singardemo estas ĉiam konsilinda, kiel en aliaj lokoj.

Tamen, atentu dum la vojaĝo, ĉar estas pli da ŝtelistoj en kelkaj havenoj.

Somere povas okazi fajregoj en la arbaroj, pro la vetero tre varma kaj tre seka.

Esperanto[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Pluraj eŭropaj landoj havas konsulejojn en Korfuo. Inter ili: Belgio, Britio, Danio, Francio, Germanio, Hispanio, Italio, Nederlando, Norvegio, Portugalio, Romanio, Svedio, Svislando.

Viziti plu[redakti]

De Korfuo facilas atingi Sarandon en Albanio kaj viziti la ruinojn de Butrinto kaj la ĉirkaŭan nacian parkon.

Ankaŭ eblas veturi ŝipe al la pli malgranda insulo Pakso (ĉ. 1h per apogflugila ŝipo).

Rimarkoj[redakti]

  1. Pluaj informoj estas legeblaj ĉe Unesco - Old Town of Corfu (angle aŭ france; pli mallongaj tekstoj haveblas en aliaj lingvoj).
Ĉi tiu artikolo estas uzebla kvankam ankoraŭ mankas kelkaj informoj.
Ĉu vi kapablas helpi kompletigi ĝin? Do, kuraĝu, faru!