| ||
| Lando | Italio | |
| Regiono | Ligurio | |
| Loĝantaro | 18724 (31-12-04) | |
| Alto | 1 | |
Sestri Levante estas Itala urbo en regiono Ligurio.
Kompreni
[redakti]Sestri Levante ("Orienta Sestrio", ĉar estas alia Sestri, kiu estas okcidente de la centro de Ĝenovo); ĝi estas parto de la orienta liguria riviero, kaj pli precize de la orienta parto de la golfo de Tigulio.
Ĝi estas ankaŭ konata kiel la "dumara urbo", ĉar ĝia historia centro staras sur duoninsulo kiu disdividas la "Golfeto de la Fabeloj", (kie estas la turisma haveno), disde la pli malgranda sed pli sugestiva "Golfeto de la Silento".
La nomo "Golfeto de la Fabeloj" estis atribuata de la dana verkisto Hans Christian Andersen (kiu ĉi tie loĝis en 1833).
Historio
[redakti]
Kiel la aliaj najbaraj urbetoj, Sestri Levante estis fondita de la tiguloj, (tribo de la antikvaj liguroj), de kiuj devenas la nomo de Tigullio, la nuna plej orienta parto de la metropola urbo Ĝenovo.
Antikve Sestri Levante estis nur sur la insuleto kiu poste unuiĝis al firma tero pere de la mallarĝa istmo kreita de la materialo kiun aldonadis la kuna konstanta agado de la torento Gromolo kaj de la maro.
Dum la romia epoko Segesta Tigulliorum estis sufiĉe grava komerca centro, kun interŝanĝoj de varoj pere de la maro kaj la pasejoj del Bracco kaj tiu de la Monteto de Velva kun la valoj Petronio, Graveglia kaj Vara, kaj al la Luniĝano.
La urbeto estas citita en dokumento datita 909 de la reĝo Berengario, per kiu li cedis parton de la teritorio al la Basiliko de Sankta Johano (Pavio).
Dum la mezepoko la komunumo pligrandiĝis al la firma tero. Sekve de la milito inter Ĝenovo kaj Pizo, en 1072, ĝi iĝis feŭdo de la familioj Malaspina kaj Fieschi, fakte for de la kontrolo de Ĝenovo.

Revenita sub la kontrolo de la Ĝenova respubliko en 1134, Ĝenovo aĉetis de la abatejo "Sankta Kolombano" de Bobbio la pli altan parton de Sestri kaj tie konstruis kastelon.
En 1815 ĝi estis enigita en la Reĝolando de Sardinio, laŭ la decidoj de la Viena kongreso, kaj sekve en la Reĝolando de Italio, kiel parto de la Provinco de Ĝenovo.
En 1833 Hans Christian Andersen pasis vesperon en Sestri Levante, kio inspiris al li la nomon, "La Golfo de Fabeloj".
Klimato
[redakti]La klimato estas milda, kun limigita termika variado;
Eniri
[redakti]Estas elirejo "Sestri levante" laŭ la aŭtovojo A12
Eniri avie
[redakti]La plej proksima flughaveno estas tiu de Ĝenovo; tamen multfoje povas esti pli konvena la flughaveno de Pizo
Eniri trajne
[redakti]
Estas fervoja stacidomo "Sestri levante" laŭ la linio Ĝenovo-Pizo kaj estas servata de regionaj kaj longdistancaj ligoj.
La stacio Riva Trigoso ankaŭ situas ene de la municipo, servante la vilaĝetojn Riva kaj Trigoso, sed ĝi estas servata nur de regionaj trajnoj.
Eniri buse
[redakti]Transportiĝi
[redakti]Transportiĝi perpiede
[redakti]Publika transporto
[redakti]En Sestri Levante, publika transporto estas administrita fare de firmao AMT (Ĝenovo), kiu disponigas ĉiutagajn ligojn, per urbaj kaj interurbaj busoj, en la urbo, kaj al la ĉefaj vilaĝetoj de la municipo, al la areo de Tigulio (Santa Margherita Ligure, Rapallo, Chiavari, Lavagna), al la val de la Petronio (Casarza Ligure, Castiglione Chiavarese, Moneglia), al la val di Vara, kaj la Provinco Specjo, (Deiva Marina, Framura, Varese Ligure). La finstacio por busservoj en Sestri Levante situas antaŭ la fervoja stacidomo.
Transportiĝi aŭte
[redakti]Krom la Aŭtovojo A12, la centron de Sestri Levante ĉefe trairas la ŝtata vojo 1 Via Aurelia, kiu konektiĝas kun Lavagna kaj Chiavari okcidente kaj Moneglia oriente.
Pliaj vojkonektoj en la areo inkluzivas la Provincan Vojon 44, kiu kondukas al vilaĝeto Santa Vittoria di Libiola, kaj daŭrigante, al la urbo Cardini en la municipo Casarza Ligure, ĉi-lasta ankaŭ atingebla per la Ŝtata Vojo 523 Colle di Cento Croci; la Provinca Vojo 88 de Montedomenico provizas vojkonektojn al la vilaĝo Ne kaj la Valo Graveglia.
Vidi
[redakti]

- Baziliko "Sankta Maria de Nazareth" en la centro. Konstruita en la deksepa jarcento, havas pronaon novklasika. Interne estas videblaj toloj de baroka epoko kaj unu ligna Pietà de Anton Maria Maragliano. En la dekoka jarcento, Sestri Levante estis kunkatedralo de la dioceso de Brugnato (al kiu ĝi apartenis ĝis al 1959).
- Palaco Durazzo-Pallavicini. Urbodomo, troviĝas en la centra placo Giacomo Matteotti, kiu estas la koro de la mezepoka urbo. La palaco stariĝis en la dua duono de la deksepa jarcento.
- Palaco Fascie Rossi, en la historia centro, sede de la urba biblioteko kaj, de la jaro 2013, de la arkeologia muzeo.
- Vilao Brignole-Balbi. Antikva nobela rezidejo, konstruita dum la deksepa jarcento ĉe la laŭmara promenejo. Nuntempe ĝi estas hotelo, ((kiel la apudaj nobelaj palacoj en la avenuo), kaj presentas en sia interno ŝatinda parkon-ĝardeno italstila.
- Palaco Durazzo-Cattaneo Della Volta. Jam palaco de la familio Doria, enhavas preĝejeto, verko de Giacomo Gaggini por la tama proprietulo Giuseppe Maria Durazzo en 1725; kunlaboris en la laboroj ankaŭ Gio Antonio Ricca.
- Vilao Durazzo-Solari-Serlupi, nun Rimassa. Konstruita pro volo de Cesare Durazzo, estro de la ĝenova respubliko en la jaroj 1665-1667, la vilao gastigis en februaro de 1784 la imperiestro Josefo la dua de Asburgo-Lorena.
- Castelli Gualino, nuntempe Hotel dei Castelli, sur la promontoro de Sestri Levante. Temas pri tri konstruaĵoj en stilo nov-memezepoka konstruitaj inter 1925 kaj 1929 de la arkitektoj Clemente kaj Michele Busiri Vici kun la konsultiĝo de la art-kritikisto Lionello Venturi, por la piemonta industriisto Riccardo Gualino. La konstruaĵoj transformiĝis en hotelo en 1950.
Fari
[redakti]Antikva tradicio de la pasinteco de Sestri estis la konstruado de la leŭdoj, lignaj barkoj kun latina velo, ekzemplo el tio troviĝas ekspoziciata sur la plaĝo de "Balin", en la Golfeto de la Fabloj.
Ĉefaj eventoj
[redakti]Someraj eventoj en Sestri Levante:
- komikaj spektakloj okazas kadre de la serio "Ridi kaj ne nur somere";
- muzikajn koncertojn;
- La Festo de la Bagnun antaŭlasta semajnfino de julio, en Riva Ponente; La Bagnun estas fama loka marplado (fiŝista-plado el anĉovoj, tomatoj kaj pan-biskvitoj de la maristoj); ĉiuj povos gustumi ĝin kiel ĉiam senpage.
- "Barcarolata" lasta dimanĉo de julio, mara karnavalo kun alegoriaj ĉaroboatoj
- Foiro de Sankta Stefano: 26 decembro. kun produktoj tipaj de la valoj kaj landinterno.
- Foiro de Sankta Josefo: en marto, kun multaj floroj kaj plantoj.
- Muzika festivalo: en majo.
- Premio Andersen, fino de majo, konkurso kaj festivalo por infanoj kaj ne infanoj.
Lerni
[redakti]Labori
[redakti]Aĉeti
[redakti]La fiŝkaptado, iam ekonomie multe pli grava ol nun, tamen ankoraŭ gravas pro la loka tradicia kulturo kaj por la turismo. La passo delle acciughe donas, gravajn fiŝkaptojn (de kio la festo de la bagnun).
La anĉovoj sottosale de la Liguria maro estas rekonitaj per la varmarko IGP.
Vendejaroj
[redakti]Manĝi
[redakti]- Restoracio Olimpo (kunligita kun la Hotelo Vis a Vis), - rekte super la Golfeton, estas inspirita de la dezajno de rafinita oceanŝipo; renovigita tradicia kuirarto; prezoj: altaj.
Trinki
[redakti]- Ponte Zeus Sky Bar (kunligita kun la Hotelo Vis a Vis) - Aperitivo, manĝeto, aŭ post-vespermanĝa trinkaĵo kun vido al la Golfetoj de la Silento kaj de la Fabloj, en unu el la plej belaj lokoj sur la Liguria Riviero.
Loĝi
[redakti]Esperanta loĝado
[redakti]Kampadejoj
[redakti]Hosteloj
[redakti]Hoteloj
[redakti]- Hotel Vis a Vis (kvar-stela) - Sur la duoninsulo Sestri Levante, supervido sur la Golfeton de la Silento. Bonfartaj programoj, naĝejo kaj stranda ripozo estas disponeblaj.
Sekureco
[redakti]Esperanto
[redakti]
En Sestri Levante aktivas la Grupo Esperanto-Tigulio (GET);
multaj aktivadoj en la urbo okazis ankaŭ ekstere de la tigulia Grupo;
ĉe la konstruaĵo "Opera Madonnina del Grappa" okazis plurfoje seminarioj por instruistoj organizitaj de "Istituto Italiano di Esperanto", ekzemple kun la temo: «Starigo kaj mastrumado de kursoj dua-gradaj kaj tria-gradaj»
Lokaj esperantistoj
[redakti]Por kontakti lokajn esperantistojn, vidu la retejon de Esperanto-Grupo Tigullio: esperantotigullio.altervista,org