El Vikivojaĝo
Spotorno
Spotorno
Panoramo de Spotorno
Lando Italio
Regiono Ligurio
Loĝantaro 3.650

Spotorno estas itala mara vilaĝo en regiono Ligurio.

Kompreni[redakti]

Panoramo de Spotorno kun la insulo Bergeggi

.

Capo Noli vidita de Spotorno

.

Spotórno (Spöturno en la liguria, estas Itala komunumo kun 3.650 loĝantoj de la provinco Savono en Ligurio.

Hodiaŭ la vilaĝo estas grava somera feriejo ĉe la Riviero de la Palmoj.

La feriejo akiris de FEE-Italio (Fondaĵo por Media Edukado) la premion de la Blua Flago pro la kvalito de siaj plaĝoj en 2016.

Gemeliĝoj[redakti]

Spotorno ĝemeliĝis kun:

  • Saarbrücken, (Germanio), en 1958
  • Bad Dürrheim, (Germanio)
  • Høje-Taastrup, (Danio)


Historio[redakti]

La turo Coreallo
La Kastelo de Spotorno

La nomo de la vilaĝo en la dekdua jarcento estis Spelturnum kun la signifo "loko kie oni kultivas la spelton". Ekde la mezepoko la ekonomio baziĝis ĉefe sur fiŝkaptado kaj mara komerco, utiligante proprajn boatojn nomitaj "lembi" kapablaj iri ĝis Francio, Sardinio kaj Sicilio -, ili ankaŭ okupiĝis pri ŝipkonstruado, kaj ankaŭ pri produktado de kalko, pri kiu konserviĝas restaĵojn de la antikvaj kalkfornoj.

Klimato[redakti]

Eniri[redakti]

Eniri avie[redakti]

Eniri trajne[redakti]

Spotorno havas stacidomon (Spotorno-Noli), komune kun la komunumo Noli sur la linio Ĝenovo-Ventimiglia.

Eniri buse[redakti]

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

La preĝejo en la historia centro de Spotorno
Spotorno je sunsubiro
Strato 25 Aprilo, unu el la du ĉefaj stratetoj de la historia centro de Spotorno

La koro de la historia centro de Spotorno rondiras ĉirkaŭ placo Aonzo kaj la apuda strato De Maestri laŭlonge la akso inter strato Mazzini kaj strato Garibaldi. Riĉa je malgrandaj transversaj stratetoj (karuĝoj - la tipaj stratetoj de Ligurio) kun arkoj kaj placetoj, kiuj konsistigas spacojn de malofta sugesto kaj ekzemplon de natura arkitekturo, kiu restis en sia originala stato.

Kino[redakti]

En Spotorno (kaj en la proksima Finale Ligure) estis filmitaj iuj "eksteroj" de fama filmo La strando]] de Alberto Lattuada (filmado farita en la somero de 1953; filmo aperinta en 1954). La filmo montras la Palace-Hotelon, la restoracio-dancejon Sirio kaj kompreneble la strandon kun vido al la proksima Insulo Bergeggi.

Fari[redakti]

La teritorion trairas reto da padoj tre taŭgaj por promenadoj.

Naturaj areoj[redakti]

Inter la komunumoj de Spotorno, Bergeggi, Noli, Quiliano, Vado Ligure kaj Vezzi Portio, konserviĝas ejo de komunuma intereso, proponita de la reto Naturo 2000 de Ligurio, pro ĝia aparta natura, faŭna kaj geologia intereso. La ejo situas en la arbara areo inter Monto Mao, Rocca dei Corni kaj Monto Mortou kie estas mediteranea makiso, herbaj areoj kaj agrikulturaj kultivaĵoj. Krom iuj fagoj, korkokverkoj kaj strioj de caluno (Calluna vulgaris), la ĉeesto de la kampanulo de Savono (Campanula sabatia), la savona konvolvulo (Convolvulus sabatius) kaj la ananaso flava (Leuzea conifera), ĉi-lasta en risko de spontanea formorto. Inter la bestospecioj, la peloditaj amfibioj (Pelodytes punctatus) - tre maloftaj - kaj la geotritono (Speleomantes strinatii).

Eventoj[redakti]

  • Ĝi gastigas ĉiun jaron Spotorno Comics, teman bildstriojn-konkurson kreitan en 1995.

Lerni[redakti]

Muzeoj[redakti]

  • Pinakoteko "Gigetto Novaro", kiu kolektas pentraĵojn kaj desegnaĵojn de la artisto (20-a jarcento).

Labori[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.