El Vikivojaĝo
Zakinto
Zakinto
Ζάκυνθος Zakynthos
Lando Grekio
Regiono Ioniaj Insuloj
Loĝantaro 40758 (2011)
Alto 0-756m

Zakinto (greke: Ζάκυνθος Zakynthos, itale: Zante) estas negranda insulo kaj samnoma urbeto en la Ioniaj Insuloj en okcidenta Grekio.

Kompreni[redakti]

Zakinto estas insulo en okcidenta Grekio, en la Ionia Maro - la plej suda de la ĉefaj Ioniaj Insuloj.

Ĝia areo estas ĉirkaŭ 400km² (precize 406km²) kaj tiel ĝi estas la 11-a insulo en Grekio laŭ grando. La orienta parto estas ebena, krom malmultaj montetoj; en la okcidenta parto estas preskaŭ nur montetoj, en kelkaj lokoj krutaj, inter kiuj situas la plej alta pinto de la insulo, la monto Vraĥonias (756m).

Proksime de la suda bordo de Zakinto estas du tre malgrandaj insuloj, sen loĝantoj: Μαραθονήσι (Marathonisi) kaj Πελούζο (Peluzo). Ili, kune kun la ĉirkaŭa maro, la suda marbordo de Zakinto kaj la insuloj Strofadoj (Στροφάδες Strofades), du insuletoj ĉ.100km pli sude, estigas la Nacian Maran Parkon de Zakinto, tre grava pri la protektado de martestudoj.

En Zakinto loĝas ĉirkaŭ 40mil homoj. La ĉefurbo nomiĝas same kiel la insulo kaj estas la sidejo de la komunumo, kiu entenas la tutan insulon kaj la kvar menciitajn insuletojn. En la urbeto mem estas ĉ. 16mil loĝantoj.

Historio[redakti]

Laŭ greka mito, Zakynthos, fondinta la insulan ĉefurbon, estis filo de Dardano kaj nepo de Zeŭso.

Fakte, jam prahomoj loĝis en la insulo, antaŭ pli ol 100mil jaroj. Ĉar la insulo estas proksima al Peloponezo, ĝi sekvis strikte la historion de tiu ĉi. Eniris Zakinton la Mikena civilizo, la Aĥajoj, la antikvaj Grekoj. La insulo militis flanke al Ateno, poste al Sparto, kaj estis konkerita, kiel la resto de Grekio, de Aleksandro la Granda kaj poste de la Romianoj. Ĉiam kiel la resto de Grekio, kiam la Romia Imperio estis disrompita en okcidentan kaj orientan parton, Zakinto pasis al la orienta parto, poste nomata Bizanca Imperio.

La jaro 1185 gravas en la historio de Zakinto, ĉar ekde tiu jaro la historio de Zakinto disiĝis de la historio de la apuda kontinenta Grekio.

En tiu jaro, la normandoj, venintaj transmare de Apulio, estigis la Palatinan Graflandon de Zakinto kaj Kefalonio, parto de la Reĝlando de Sicilio (poste de Napolo) kaj fakte duone sendependa. La unua grafo estis Margarito el Brindizio, antaŭe bizanca pirato.

La Graflando de Zakinto kaj Kefalonio daŭris tri jarcentojn. Post kiam la Otomanoj konkeris Grekion, en 1479 la graflando estis dispartigita inter ili kaj Venecio: Kefalonio iĝis turka, Zakinto venecia. Kaj ĝi restis en la Respubliko de Venecio ĝis Napoleono (1797). Post la malvenko de Napoleono, la Ioniaj Insuloj estis nova respubliko, tamen ne plene sendependa sed sub la kontrolo de Britio.

Kaj fine, en 1864, post sep jarcentoj, la historio de Zakinto denove kuniĝis kun la historio de Grekio, ĉar ĝi iĝis parto de la ĵus naskiĝinta Reĝlando de Grekio.

Bedaŭrinde multaj el la postsignoj de tiu aparta historio estis detruitaj de tertremoj, ĉefe en 1893 kaj en 1953.

Klimato[redakti]

Eniri[redakti]

Eniri avie[redakti]

Eniri trajne[redakti]

Eniri buse[redakti]

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Fari[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.