El Vikivojaĝo
(Alidirektita el Ioniaj Insuloj)
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Balkana duoninsulo > Grekio > Ioniaj insuloj

Ioniaj insuloj

Ioniaj insuloj
Ioniaj Insuloj
(Ιόνιοι Νήσοι)
Lando Grekio
Itako, la insulo de Odiseo
Situo de Ioniaj insuloj en Grekio.
Ĉefurbo Korfuo
Areo 2307 km²
Loĝantaro 206 470 (2011)
Horzono UTC+2

Ioniaj Insuloj (greke: Ιόνιοι Νήσοι, ionii nisi) estas oficiala regiono (Περιφέρεια, peri'feria, ankaŭ tradukebla per "provinco") en Grekio.

Kompreni[redakti]

Karte
Ioniaj Insuloj

Eptanisa (greke: Επτάνησα) estas la tradicia nomo de tiuj insuloj situantaj en la Ionia Maro. La signifo de la nomo estas Sep Insuloj.

La sep insuloj estas, de nordo al sudo:

  1. Korfuo (Κέρκυρα = Kerkyra)
  2. Pakso (Παξός = Paxos aŭ Παξοί = Paxi)
  3. Lefkado (Λευκάδα = Lefkada)
  4. Itako (Ιθάκη = Ithaki)
  5. Kefalonio (Κεφαλονιά/Κεφαλλονιά = Kefalonia/Kefallonia), la plej granda (734km²)
  6. Zakinto (Ζάκυνθος = Zakynthos)
  7. Kitero (Κύθηρα = Kythira) (ne en la mapo)

Verdire meze de tiuj insuloj, apud Pakso, estas la eta insulo (5km²):

  • Antipakso (Αντίπαξος = Andipaxos aŭ Αντίπαξοι = Andipaxi) (11 en la mapo)

do la vera nombro estas pli ol sep.

La oficiala periferia (regiono aŭ provinco) nomiĝas Ioniaj Insuloj (Ιόνιοι Νήσοι, ionii nisi). El ĝi estis forigita la insulo Kitero, kiu estas tre malproksima de la ceteraj, kaj tiel la nombro de insuloj denove estas sep, se Antipakso anstataŭas Kiteron.

Estas tamen pluaj insuloj, tradicie ne kalkulataj. Sudoriente de Lefkado estas Μεγανήσι (Meganisi) kaj Κάλαμος (Kalamos) (12 kaj 13 en la mapo), kompareblaj kun Pakso (ĉ. 20km²), kaj Καστός (Kastos, 14 en la mapo), 6km², iomete pli vasta ol Andipakso. Norde de Korfuo estas Οθωνοί (Othoni, 10 en la mapo), ĉ.10km², la plej okcidenta loko en la tuta Grekio.

Aldone estas tre etaj insuloj, plejparte < 2 km², do vere neglektindaj.

La ĉefurbo de la Ioniaj Insuloj estas en la plej norda insulo: la urbeto Korfuo, samnoma kiel la insulo. Kvankam ĝi enhavas nur ĉirkaŭ 30mil loĝantojn, ĝi estas ankaŭ la plej granda urbo de tiuj ĉi insuloj.

Geografio[redakti]

La Ioniaj Insuloj situas pli-malpli laŭ linio paralela al la okcidenta marbordo de Grekio.

Kvar el ili (Korfuo, Lefkado, Kefalonio, Zakinto) estas sufiĉe grandaj, kvankam multe malpli ol Kreto aŭ Eubeo: ili estas kompareblaj kun Minorko. La ceteraj estas pli malvastaj ol 100km².

Ĉiuj estas krutaj, kun kalkoŝtonaj montaroj aŭ montetoj, pluraj el kiuj formiĝis jam en kretaceo kaj eĉ en ĵurasio. La plej alta pinto estas in Kefalonio: la monto Αίνος (Enos), 1628m.

Estas tamen ankaŭ etaj ebenaĵoj kaj lagunetoj. En Zakinto abundas gipsoŝtono, deponita sur la kalkoŝtono kiam Mediteraneo preskaŭ tute sekiĝis, antaŭ 6 milionoj da jaroj.

Historio[redakti]

Etnoj[redakti]

Klimato[redakti]

Eniri[redakti]

Eniri avie[redakti]

Estas flughavenoj en Korfuo, Kefalonio kaj Zakinto.

La flughaveno de Preveza estas sufiĉe proksima al Lefkado.

Eniri ŝipe[redakti]

La normala vojo por atingi la Ioniajn Insulojn estas memkompreneble la maro. Estas regulaj kunligoj per ŝipoj, ofte pramoj, pli oftaj somere, sed haveblaj kutime dum ĉiuj sezonoj.

Kunligoj estas ĉefe al Grekio, sed Korfuo havas ankaŭ kunligoj kun Albanio kaj Italio, Kefalonio kaj Zakinto kun Italio.

La ĉefaj havenoj por atingi la Ioniajn Insulojn (krom Lefkado, kiu estas atingebla aŭte) estas:

  • al Korfuo: Igumenico (Ηγουμενίτσα, Igoumenitsa), en nordokcidenta Grekio; Sarandë, en suda Albanio; Otranto kaj Brindizo, en Apulio (Italio);
  • al Pakso: Igumenico;
  • al Itako: Astako (Αστακός, Astakos);
  • al Kefalonio: Igumenico; Patraso (Πάτρα, Patra); Kilino (Κυλλήνη, Kyllini), la plej proksima loko en Peloponezo; Brindizo;
  • al Zakinto: Kilino.

Aldone, estas kunligoj inter la insuloj, inter kiuj la plej gravaj estas:

  • inter Korfuo kaj Otonio;
  • inter Korfuo kaj Pakso;
  • inter Pakso kaj Andipakso;
  • inter Lefkada kaj Meganiso;
  • inter Lefkada kaj Kefalonio;
  • inter Kefalonio kaj Itako;
  • inter Kefalonio kaj Zakinto.

Eniri buse[redakti]

Eniri aŭte[redakti]

Lefkado estas atingebla aŭte per ponto kunliganta ĝin kun la firma tero.

Ĉiuj aliaj insuloj estas atingeblaj nur ŝipe (la plej grandaj ankaŭ avie). Estas multaj pramoj, do oni povas facile kunporti transmare sian aŭton (krom en la plej malgrandajn insuletojn).

Moviĝi[redakti]

Moviĝi piede[redakti]

Moviĝi ŝipe[redakti]

Moviĝi buse[redakti]

Moviĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Naturaj vidindaĵoj[redakti]

La Ioniaj Insuloj estas riĉaj je naturaj beloj.

Multe allogas la marbordoj, ĉu sablaj, ĉu rokaj. Turistoj alkuras ĉe ilin, ĉefe somere, por sin bani, naĝi, ripozi sub la suno, aŭ esplori la subakvajn fundojn.

Martestudoj en la Ionia Maro

Sed estas ankaŭ alispecaj naturaj beloj. En la Ioniaj Insuloj estas du grekaj naciaj parkoj:

  • la Mara Nacia Parko de Zakinto (Ε.Θ.Π.Ζ., Εθνικό Θαλάσσιο Πάρκο Ζακύνθου, Ethniko Thalassio Parko Zakynthou), entenanta parton de la maro sude de Zakinto kaj kvar tre malgrandajn insuletojn; ĝi estas aparte fama pro la granda kvanto (ĉ. 1300) de nestoj de martestudo Caretta caretta; la oficiala retejo estas www.nmp-zak.org (havebla en la angla kaj en la greka);
  • la Nacia Parko de la Monto Eno (Εθνικός Δρυμός Αίνου, Ethnikos Drymos Enu), en Kefalonio, ĉirkaŭ la plej alta parto de Monto Eno (aŭ Enoso); ĝi estis kreita en 1962 por protekti la abion de Kefalonio (Abies cephalonica), aparta specio de abio, simila al la blanka abio, kies nomo devenas ĝuste de tiu insulo (la arbo troveblas ankaŭ en aliaj montoj en Grekio); la oficiala retejo estas aenosnationalpark.gr (en la greka).

Ĉar la kerno de tiuj insuloj estas el kalkoŝtono, troveblas kavernoj. Tre fama estas la kaverno Melissani en Kefalonio, kiu entenas subteran lagon. Ankaŭ famaj estas la Blauaj Kavernoj en Zakinto (estas pluraj), eniritaj de la maro.

Historiaj vidindaĵoj[redakti]

La malnova urbo de Korfuo estas inter la Mondaj heredaĵoj de Unesko. Ĝi datiĝas plejparte de la tempo kiam la insulo estis regata de Venecio, sed estas ankaŭ postsignoj de la Bizanca imperio kaj konstruaĵoj faritaj poste, ĉefe dum la 19-a jarcento.

Fari[redakti]

Komuniki[redakti]

Aĉeti[redakti]

Manĝi[redakti]

Tradiciaj manĝaĵoj[redakti]

La tradicia kuirarto de la Ioniaj Insuloj estas kutime simila al la tradicia kuirarto de la ceteraj lokoj en Grekio.

En Korfuo tamen estas klaraj influoj ankaŭ de la venecia kuirado. Tradiciaj korfuaj pladoj de tia speco estas ekzemple la sofrito kaj la pasticada.

Vegetarismo kaj veganismo[redakti]

Trinki[redakti]

Alkoholaĵoj[redakti]

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Sano[redakti]

Respekto[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Esperantaj renkontiĝoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


Eksteraj ligiloj[redakti]

Ĉi tiu artikolo estas uzebla kvankam ankoraŭ mankas kelkaj informoj.
Ĉu vi kapablas helpi kompletigi ĝin? Do, kuraĝu, faru!