El Vikivojaĝo
Aosto
Aosto
(Aosta, Aoste)
Lando Italio
Regiono Aosta Valo
Loĝantaro 33 132 (2022)
Alto 583 m

Aosto (itale Aosta /a'ɔsta/, france Aoste /ɔst/) estas la ĉefurbo de Aosta Valo en nordokcidenta Italio. Ĝi estas la plej granda urbo - tamen malgranda (33mil loĝantoj) - en regiono montara kaj maldense loĝata.

Kompreni[redakti]

Pli malpli en la centro de longa valo limigita de la plej altaj montoj de Okcidenta Eŭropo (Blanka Monto, 4810 m, Monto Rosa, 4634 m, Monto Cervino/Materhorno, 4478 m), Aosto estas turisme multe pli malgrava ol la ĉirkaŭaj montoj. Tamen, ĝi havas historion longan pli ol 2000 jaroj kaj kelkajn famajn monumentojn.

Historio[redakti]

Laŭ mito, Aosto estis fondita en la jaro 1158 a.K. sub la nomo de Cordelia fare de Cordelus, ido de Saturno kaj kunulo de Herkulo.

Historiistoj raportas ke en la areo de la Aosta Valo loĝis prahistorie la kelta tribo Salassoj, venintaj de la nuna Svislando nur ĉirkaŭ 5-6 jarcentojn a.K. Dum la 2-a jarcento a.K. ankaŭ Romio atingis la valon; en la unua batalo inter la du popoloj (143 a.K.), la Salassoj venkis la Romianojn. Sed tiu batalo ne estis la lasta kaj, kvankam malfacile, fine la imperiestro Aŭgusto venkis la Salassojn kaj en la jaro 25 a.K. fondis gravan militistan kampon en la centro de la valo, Aŭgusta Praetoria Salassorum. Post la pacigo, kvankam trudita, en la nova urbo ekloĝis, flanke al romiaj militistoj, ankaŭ multaj salassoj.

La nova urbo havis gravan strategian rolon pri la aliro al la du montpasejoj inter Gallia Cisalpina (Gaŭlio sudoriente de Alpoj) kaj Gallia Transalpina (vera Gaŭlio, aŭ Transalpa Gaŭlio, nordokcidente de Alpoj). La romia vojo konstruita de Julio Cezaro tra Aosto kaj la Montpasejo Malgranda Sankta Bernardo estis uzata ĝis 1858; ankaŭ estas multaj postrestaĵoj de la romia vojo de Aosto al la Montpasejo Granda Sankta Bernardo kaj preteren, konstruita de la imperiestro Klaŭdio.

Klimato[redakti]

Aliri[redakti]

Aliri avie[redakti]

Estas malgranda komerca flughaveno apud Aosto, sed ne estas regulaj flugoj tien, nur kelkaj neregulaj turismaj aŭ privataj flugoj.
Oficiala retejo: avda-aosta.it (angle, france kaj itale).

La plej proksima ordinara flughaveno estas en Torino. Ankaŭ la flughaveno de Milano-Malpensa estas sufiĉe proksima.

Aliri trajne[redakti]

Fervojo kungilas Aoston kun Torino tra Ivrea kaj Chivasso. Estas kutime veturo ĉiuhore tage (neniu veturo nokte), kelkfoje kun trajnŝanĝo.

Informoj ĉe Trenitalia (en 5 lingvoj).

Aliri buse[redakti]

Estas busoj rekte de Torino, Milano kaj pluaj lokoj al Aosto.

Arriva Italia prizorgas busajn kunligojn de Milano al Aosto (ĉ. 2h30).

Flixbus oferas kunligojn de pluraj italaj urboj al Aosto (de Torino 1h30-2h, de Milano ĉirkaŭ 2h15, ktp), kaj ankaŭ de kelkaj eksterlandaj urboj (de Laŭzano ĉ. 3h, de Liono ĉ. 7h, ktp).

Aliri aŭte[redakti]

De Italio konvenas atingi Aoston per la vojimposta aŭtoŝoseo A5, kies suda fino estas en Torino. Estas kunligo inter A5 kaj A4, utila per la veturantoj venantaj de Milano (kaj pretere). La nacia SS26 (senimposta) estas pli malpli paralela al A5.

De Francio oni povas transveturi Alpojn post Chamonix per galerio sub la Blanka Monto (la aŭtoŝoseo estas denove A5 sur la itala flanko). Vojimposto estas pagenda por veturi kaj en la aŭtoŝoseo A5 kaj en la galerio. Pli malkomforta alternativo estas veturi tra Albertville, la montpasejo Malgranda Sankta Bernardo kaj la nacia ŝoseo SS26.

De Svislando oni povas grimpi aŭte ĝis la montpasejo Granda Sankta Bernardo, 2468 m - pli konsilinde, nur ĝis la galerio ĝuste sub tiu (ĉirkaŭ 1900 m) - kaj poste subenveturi per la nacia ŝoseo SS27.

Moviĝi[redakti]

Piede[redakti]

Per publika transporto[redakti]

Aŭte[redakti]

Bicikle[redakti]

Vidi[redakti]

Map
Mapo de Aosto


Fari[redakti]

  • Iri per kablovojo al Pila (ĉ.1800 m). La kablovojo veturas de loko apud la fervoja stacidomo kaj bezonas 17-18 min por atingi la supran celon. Vintre en Pila eblas skii. Informoj ĉe pila.it (itale, france, angle).

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.