Saltu al enhavo

Internacia Junulara Kongreso

El Vikivojaĝo
Okazoj > Internacia Junulara Kongreso
IJK 2019 okazis en Slovakio

Internacia Junulara Kongreso, mallonge IJK estas la ĉiujara granda junulara renkontiĝo de TEJO, ĉiujare en alia lando. IJK-n organizas (ideale) TEJO kun (ĉiam alia) loka teamo, do kvankam la baza strukturo estas ĉiam sama, ĉiujare IJK havas iom alian guston.

Vidu la retejon de aktuala IJK kaj bazajn informojn ĉe TEJO.

Programo

[redakti]

La programo konsistas de amuza parto (akvobatalo, ekskursoj, tablaj ludoj...), eduka parto (prelegoj, atelieroj, trejnadoj...) kaj movada parto (kunsido de la TEJO-komitato, kunsidoj de komisionoj...). Foje okazas ankaŭ rilato kun eksteraj instancoj, ekzemple oficiala malfermo en urba halo kun ĉeesto de urbestro. Sed ja, partopreno en la programo ne estas deviga kaj multaj homoj kreas sian propran programon kun siaj malnovaj aŭ novaj amikoj.

Lastaj IJK-j

[redakti]
jaro (numero)datolandourboloka lingvo
2025 (81-a)Julio / Aŭgusto ? 2015Indonezio[[]] (urbo dume ne publikigita)indonezia
2024 (80-a)somero 2024LitovioŠventojilitova
2023 (79-a)5-a - 12-a de aŭgusto 2023ItalioLignano Sabbiadoroitala
2022 (78-a)20-a - 27-a de aŭgusto 2022NederlandoWestelbeersnederlanda
2020 (76-a, virtuala)2020Nederlando (virtuala)Someren (virtuala)nederlanda (virtuala)
2019 (75-a)28-a de julio 2019 - 4-a de aŭgusto 2019SlovakioLiptovský Hrádokslovaka

Vidu ankaŭ

[redakti]