El Vikivojaĝo
Kefalonio
Kefalonio
(Κεφαλονιά)
Kaverno de Melissani
Lando Grekio
Regiono Ioniaj Insuloj
Loĝantaro 35 801 (2011)
Alto 0-1628 m

Kefalonio (greke Κεφαλονιά /kefalo'nja/ aŭ Κεφαλλονιά, antikve Κεφαλληνία) estas la plej vasta el la Ioniaj Insuloj en okcidenta Grekio.

Kompreni[redakti]

Kefalonio (Grekio)
Kefalonio (Grekio)
DEC

Montara insulo kun serpentumaj vojoj, malgrandaj plaĝoj kaj krutaj marbordoj, Kefalonio entenas la plej altan monton en la Ioniaj insuloj, la Monton Ainos (Αίνος), 1628 m; sur ĝiaj flankoj kreskas eĉ abioj - aparta specio de abioj, preninta sian sciencan nomon ĝuste de Kefalonio (Abies cephalonica), kutime konata kiel Greka abio.

Pro la malfavora tereno, Kefalonio estis antikve pli malgrava ol Korfuo aŭ Zakinto, kaj entenas nur malmultajn postrestaĵojn de la antikva tempo. Aldone, tertremoj detruis preskaŭ ĉion el tiu malmulto.

Turisme, do, la naturo estas la ĉefa allogo de la insulo - precipe la marbordo kun disaj plaĝoj (pluraj solecaj) ĉirkaŭataj de krutaj rifoj. Menciinda estas ankaŭ la Nacia Parko de Monto Ainos, kreita en 1962 por la protektado de la insulaj abioj.

Historio[redakti]

Laŭ legendo, la historio de Kefalonio komenciĝis kiam Kefalo, filo de la dio Hermeso (aŭ, laŭ aliaj tradicioj, nepo de la dio Eolo) post multaj travivaĵoj akiris la insulon de Amfitriono, reĝo de Tirinto kaj de la tuta Peloponezo. Liaj kvar filoj fondis la originajn kvar urbojn de Kefalonio.

Laŭ Homero, Kefalonio estis posedaĵo de la reĝoj de Itako, el kiuj la plej fama estis Odiseo. Laŭ kelkaj arkeologiistoj, la du proksimaj insuloj ja estis unu ŝtateto, sed la ĉefurbo estis en Kefalonio kaj ne en Itako.

Dum la Mezepoco, Kefalonio estis la ĉefinsulo reganta la Ioniajn Insulojn, sub bizanca regado. En la 11-a jarcento la Normandoj, konkerintaj Suditalion, ankaŭ konkeris Korfuon kaj atakis Kefalonion; ĝuste dum batalo antaŭ Kefalonio en 1085 mortis (pro malsano, ne pro vundo) Roberto Gviskardo, kies nomo pluvivas en la nomo de la urbeto Fiskardo.

De 1500 al 1797 Kefalonio, kiel la ceteraj Ioniaj Insuloj, apartenis al la Respubliko Venecio, kiu fondis Argostoli kaj konstruis la Kastelon de Assos. Post diversaj mallongaj regadoj, Kefalonio eniris la Reĝlandon Grekion en 1864.

Klimato[redakti]

En Kefalonio vintroj estas mildaj (krom sur la montaro) kaj someroj estas varmaj, sed ne tiel varmaj kiel en aliaj lokoj en Grekio.

Kutime la temperaturo en la plej malvarma monato (februaro) situas inter 8°C kaj 15°C, kvankam eblas tagoj pli malvarmaj. En la plej varma monato (aŭgusto) ĝi situas kutime inter 21°C kaj 30°C, kvankam eblas tagoj pli varmaj.

Kiel en preskaŭ la tuta mediteranea regiono, pluvoj estas abundaj vintre kaj maloftaj somere.

Eniri[redakti]

Eniri aviadile[redakti]

Estas flughaveno ĉirkaŭ 8 km sude de Argostoli.
Retejo: EFL Airport (greke, angle).
IATA-Kodo: EFL

La flughaveno estas servata de 20-30 flugkompanioj, inter kiuj Olympic, Aegean, British, Ryanair, WizzAir, EasyJet, Vueling ktp, tamen la plimulto de la flugoj funkcias nur somere.

Eniri ŝipe[redakti]

Estas pramoj al Kefalonio de la proksimaj havenoj en Grekio. Veturoj estas pli oftaj somere (kelkaj linioj funkcias nur somere).

Levante Ferries (5 lingvoj) veturas de Patraso kaj Kyllini al Kefalonio (Sami), kaj Ionion Pelagos (5 lingvoj) veturas de Lefkada kaj Astakos al Sami; ambaŭ aldone kunligas Kefalonion kun Itako kaj Zakinto.

West Ferry veturas de Vasiliki (suda Lefkado) al Fiskardo (norda Kefalonio). La vojaĝo daŭras 1 horon, kaj estas la plej mallonga transmara kunligo inter kontinenta Grekio kaj Kefalonio (kvankam Lefkado estas insulo, ĝi estas atingebla aŭte per ponto). La linio funkcias nur de aprilo/majo al oktobro.

Kelkaj pramlinioj kunligas somere rekte Italion al Kefalonio (ekzemple: Ventouris Ferries (5 lingvoj), Bari-Sami, ĉ. 18h).

Moviĝi[redakti]

Piede[redakti]

Per publika transporto[redakti]

Estas buskompanio en Kefalonio. Retejo: KTEL Kefalonias (greke, angle)).

Busoj tamen ne estas tre oftaj. Kutime estas nur 2-3 veturoj tage (kelkfoje nur 1); sabate kaj dimanĉe nur 1 aŭ neniu. (Lasta ĝisdatigo: majo 2023.)

Aŭte[redakti]

Bicikle[redakti]

Boate[redakti]

Vidi[redakti]

Map
Mapo de Kefalonio (kun Itako dekstre supre)


10 - Argostoli (Αργοστόλι), la plej grava urbeto en Kefalonio, kun ĉ. 13mil loĝantoj. La arkeologia muzeo, kvankam malgranda, estas vizitinda.




Fari[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Aparta vino produktata en Kefalonio estas Robola (Ρομπόλα), blanka seka vino (ne rezina kiel multaj vinoj en Grekio).

Loĝi[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

  • Itako, malgranda insulo tre proksima; kutime oni atingas ĝin ŝipe de Sami
  • Lefkado, atingebla ŝipe de Fiskardo (norda Kefalonio)
  • Zakinto, atingebla ŝipe de Pesada (sudokcidenta Kefalonio)

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.