El Vikivojaĝo
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Savono
Savono
La fortikaĵo Priamar en Savono
Lando Italio
Regiono Ligurio
Loĝantaro 61735 (31-05-05)

Savono itale Savona estas itala urbo en la regiono Ligurio, borde de la Liguria Maro. Ĝi estas la administra kaj kultura centro de la samnoma provinco Savono.

Kompreni[redakti]

Savono havas grandan havenon, kiu estas grava albordejo por pramŝipoj direkte al Korsiko. La loĝantoj de Savono laboras precipe en industrio.

La najbaraj urboj estas Albissola Marina, Albisola Superiore, Altare, Cairo Montenotte, Quiliano kaj Vado Ligure.

Historio[redakti]

La unuaj spuroj de la urbo devenas de la meza bronza epoko, kiam unua enloĝado estis konstruita sur la Priamar-monteto. Antikva centro de la Liguroj Sabazi, la urbo estis aliancano de Kartago dum la Dua Punika Milito, kontraŭ Romo jam aliancano de Ĝenovo. Fine Romo subigis Savonon ĉirkaŭ 180.

Klimato[redakti]

La klimato estas temperita, de mediteranea tipo, sed kun komenco de kontinentaj influoj en la landinterno.

Somero estas modere varma kaj malofte sufoka. Dum la vintro, periodoj kun sunaj tagoj kaj ne tre malaltaj temperaturoj alternas kiam Ligurio estas protektita de la Azora kontraŭciklono kun aliaj pli rigidaj kiam malaltaj premoj formiĝas sur la Ĝenova Golfo. Ĉi tio kaŭzas fortajn nordajn ventojn kaj kelkfoje neĝadon ĝis la marbordo. En ĉi tiuj kazoj Savono estas unu el la plej malvarmaj lokoj sur la tuta Liguria Marbordo.

Tuj kiam la efikoj de la norda vento ĉesas, la varmaj ventoj de la profunda ligura maro revenas, kaj en Savono la temperaturo altiĝas al pli moderaj valoroj. La vetero montriĝas milda dum granda parto de la somero kaj printempo

Eniri[redakti]

Eniri avie[redakti]

Eniri trajne[redakti]

Eniri buse[redakti]

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Panoramo de la urbo
  • La mezepoka fortikaĵo Priamar
  • En la urba haveno, historia turo nomita laŭ la ŝipiristo Leone Pancaldo
  • La preĝejo San Giovanni Battista (Sankta Johano la Baptisto) el la 16-a ĝis 18-a jarcentoj
  • La katedralo Santa Maria Assunta (Ĉieliro de Maria), konstruita inter la jaroj 1589 ĝis 1602. La nuna fasado fontas el la jaroj 1881 ĝis 1886.
  • Muzeo de pentraĵoj en la palaco Pozzobonello

Fari[redakti]

Lerni[redakti]

Labori[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

En 1989 la 13-a kaj en 2003 la 27-a Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperantista Junularo okazis ĉi tie.

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.