El Vikivojaĝo
Tero > Ameriko > Nordameriko > Kanado > Ontario > Toronto

Toronto

Toronto
Toronto Flago (aŭ blazono)
Panoramo de Toronto nokte, meze estas CN tower, la eksa plejalta memstare staranta konstruaĵo de la mondo
Lando Kanado
Regiono Ontario
Loĝantaro 2 731 571
Alto 76 m s. m.

Toronto estas la ĉefurbo de Ontario kaj la plej granda urbo de Kanado. En la urbo loĝas 2 731 571 homoj (en 2016), sed ĝia metropola regiono estas hejmo al 6 417 516 homoj (en 2016). Devizo de la urbo estas "Diverseco estas nia forto" kaj oni vere povas sperti multajn diversajn kulturojn vizitante ĉi tiun urbon. Irante sur la stratoj oni aŭdas multajn lingvojn, sed la ĉefa, kiun ĉiu parolas, estas la angla. La urbo estas tre GLAT-amika kaj tolerema, en 2014 okazis tie WorldPride.

Kompreni[redakti]

Historio[redakti]

Klimato[redakti]

Tiea klimato estas tipe Kanada - dum vintro la urbaj stratoj kaŝas sub neĝo, temperaturo preskaŭ ĉiam estas malpli ol 0°C. Tamen someroj estas tre plaĉaj, humidaj, ne estas tro varme nek tro malvarme, malofte okazas varmegoj. Dum printempo kaj somero pluvas plej multe kaj dum vintro precipitaĵoj okazas malpli ofte.

 Klimato Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec
Tage altas (°C) -1 0 5 12 18 24 27 26 21 14 8 2
Ĉiunokta malaltas (°C) -7 -6 -2 4 10 15 18 18 14 7 2 -3
Precipitaĵo (mm) 61 51 66 70 73 72 68 80 83 65 76 71

Vidu Torontan 7-tagan antaŭvidon ĉe Medio Kanado (en, fr)


Eniri[redakti]

Eniri avie[redakti]

En la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo troviĝas multaj flughavenoj, jen du plej uzataj:

Eniri trajne[redakti]

En Toronto ekzistas unu ĉefa fervojstacio:

  • Fervojstacio Union situas en la urbomezo. Ĝi estas konektita al ĉiuj fervojlinioj de GO Transit (sistemo de publika transporto en Ontario). Oni povas veni ĉi tien el ŝtato Nov-Jorkio dank' al kurso Maple Leaf de Amtrak (sed laŭ informoj el septembro 2021 Amtrakaj trajnoj ne vojaĝas en Kanadon).

Eniri buse[redakti]

Oni povas uzi aŭtobusajn kursojn de MegabusGreyhound por veni al Toronto el multaj Usonaj urboj, ekzemple VaŝingtonoNovjorko. Krome por alveni Toronton el Kanado, oni povas uzi Busstacion Union, kiu servas aŭtobusojn de GO Transit, Coach Canada, TOK Coachlines kaj Ontario Northland Motor Coach Services.

Transportiĝi[redakti]

Mapo de Toronta metroo-sistemo

Transportiĝi perpiede[redakti]

Ĝi ne estas la plej efika maniero por transportiĝi en ĉiu tiu granda urbo, ankaŭ ne ĉiam estas sekure promeni sole dum la nokto. Tamen sur la ĉefaj stratoj nenio malbona okazu.

Publika transporto[redakti]

Reto de publika transporto en Toronto estas bone disvolviĝita. Se vi hastas, metroo estas la plej bona elekto, tamen oni ne ĉiam povas atingi ĉiun lokon pere de ĝi. Tiam onipovas surteriĝi kaj uzi aŭtobusojn aŭ tramojn. Oni memoru ke publika transporto estas pagenda kaj oni devas aĉeti ĵetonojn aŭ biletojn por vojaĝi.

Transportiĝi aŭte[redakti]

Stratoj de Toronto estas aranĝitaj krade, tiu ĉi aranĝo multe plifaciligas navigadon. Tamen uzado de aŭto en urbego havas multajn minusojn: kutimaj trafikstopiĝoj en la urbocentro, multekostaj parkejoj. Aldone dum vintro stratojn kovras glacio kaj neĝo, do se oni ne spertas veturi en tiaj atmosferaj kondiĉoj, estus pli bone elekti alian manieron de transportiĝo.

Vidi[redakti]

KN Turo nokte
Krutaĵoj de Scarborough
  • KN Turo - betona telekomunikila turo alta je 553,33m, oni finis konstrui ĝin en 1976. De 1975 ĝis 2007 ĝi estis la plej alta konstruaĵo en la mondo. Oni povas aĉeti biletojn kaj ĝui pejzaĝojn el la turo per siaj propraj okuloj.
  • Krutaĵoj de Scarborough - krutaĵoj formiĝantaj dum jarmiloj ornamas Torontan marbordon. Ili iras laŭlonge de lago Ontario, de orientaj Torontaj plaĝoj ĝis Parko East Point en Scarborough, aldone ili transiras 8 aliajn parkojn.
  • Geja Vilaĝo - centro de GLAT-komunumo en Toronto. Ĉi tiu kvartalo troviĝas oriente de la urbocentro. Ĉi tiu loko plenas je surstrata arto, restoracioj, galerioj, drinkejoj kaj kluboj. Ĉiujare en junio okazas tie grandega GLAT-a festivalo "Pride Toronto".
  • Toronta Zoo - la plej granda (287-hektara) zoologia ĝardeno en Kanado. Ĝi estas dividita en ses geografiajn regionojn: la Hindo-Malaja, Afriko, Amerikoj, Tundro, Aŭstralazio, Eŭrazio kaj Kanado. Oni povas pasigi tie la tutan tagon kaj admiri pli ol 5,000 bestojn de pli ol 500 specioj.

Fari[redakti]

  • Pride Toronto - ĉiujara evento montranta GLAT-kulturon de la urbo. Ĝi estas unu el la plej grandaj tiaj okazaĵoj en la mondo kaj tial multaj turistoj venas al Toronto nur por partopreni en ĝi. Dum 7 tagoj okazas interalie multaj fiermarŝoj, koncertoj, surstrataj bazaroj kaj noktaj festetoj.
  • LEGOLAND Discovery Centre Toronto - sola tia amuzejo en Kanado, ĝi estas bona elekto por familioj kun infanoj. En la konstruaĵo estas dekoj da atrakcioj, ekzemple: 4D-a kinejo, LEGO Miniland, Akademio de LEGO-konstruantoj kaj multaj areoj por amuziĝi per la briketoj.

Lerni[redakti]

En la urbo troviĝas multaj ĉu prestiĝaj, ĉu malkaraj universitatoj; ĉiu povas trovi ĝustan lernejon por si mem. Jen kelkaj el la plej konataj lernejoj:

Labori[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Toronto estas tre multekosta urbo. Se vi planas aĉeti loĝejon tie, pretiĝu malplenigi vian monujon. Averaĝe unufamilia domo kun du dormĉambroj kostas 1 200 000$ (2021/10). Sed se vi venas tien nur por unusemajna vizito, konsideru proponojn sube.

Esperanta loĝado[redakti]

En Toronto estas 4 gastigantoj de Pasporta Servo (2021/10)

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Toronto estas sufiĉe sekura kaj tage, kaj nokte, sed kiel en ĉiu urbego, ankaŭ foje okazas krimoj. Kvankam ne ekzistas tute danĝeraj kvartaloj, oni evitu esti en partoj de ĉi tiuj lokoj (precipe dum la nokto):

  • Kvartaloj: Rexdale, Malvern, Scarborough, St. Jamestown, Regent, Cabbagetown;
  • Stratoj Driftwood, Kipling kaj Finch;
  • Urbeto Albion.

Esperanto[redakti]

En la urbo ekzistas loka Esperanta klubo konata kiel Esperanto-Toronto, kiu organizas multajn eventojn enrete kaj ĉeeste.

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Oni povas vojaĝi trajne aŭ aŭte kaj viziti Niagaran Akvofalaron, kiu troviĝas 1,5 horojn for de Toronto.

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.