| ||
| Lando | Italio | |
| Regiono | Ligurio | |
| Loĝantaro | 678 (2011) | |
| Alto | 76 | |
Framuro, itale: Framura, estas vilaĝo en regiono Ligurio, en Italio.
Kompreni
[redakti]Framuro estas la nomo de municipa teritorio formita de la vilaĝetoj Anzo, Castagnola, Costa, Ravecca, kaj Setta en kiuj situas la urbodomo. Ĝi estas parto de la La plej belaj vilaĝoj en Italio.
Situanta sur la liguria marbordo, la urbeto Framuro situas ene de unu el la multaj "golfetoj", tipaj de la kruda marbordo de la orienta Liguria Riviero. Monto Serro (421 m super marnivelo) reprezentas la plej altan pinton en la Framura-teritorio kaj apartenas al la protektita areo de la Cinque Terre. Setta, la urbo kie troviĝas la Urbodomo, estas je 25 km de Sestri Levante, 51 de Specjo, 16 de Moneglia, 13 de Levanto.
Historio
[redakti]


La ĉeesto de la antikvaj Liguroj en la teritorio estis pruvita per kelkaj arkeologiaj trovaĵoj.
Post la romia tempo, ekde la longobarda epoko la teritorio estis posedo de la Abatejo de Sankta Kolombano de Bobbio. En la mezepoka periodo la Framura-teritorio venis sub la dominadon de la familio Da Passano, kiu postlasis kelkajn naŭ-jarcentajn fortikaĵojn. En 1170 la grafoj de Lavagna, la Fieschi, okupis la kastelon Frascario. Post longa konflikto, en la 12-a jarcento, la vastiĝo de la Respubliko de Ĝenovo en la orienta Liguria Riviero, inkludis la Framuran teritorion.
Kun la franca dominado de Napoleono Bonaparte, ĝi estis aneksita al la Unua Franca Imperio.
En 1815 ĝi estis integrigita en la Reĝolandon de Sardio, laŭ la decidoj de la Viena Kongreso, kaj poste en la Reĝolandon de Italio ekde 1861.
Klimato
[redakti]Aliri
[redakti]
La centron de Framura ĉefe trairas la provinca vojo 41, kiu permesas konektiĝi al la provinca vojo 40, en la municipo Deiva Marina, kaj la provinca vojo 42 en la municipo Bonassola. Ĉe la vilaĝeto Castagnola, daŭrigante sur la provinca vojo 41, norden, ĝi intersekcas kun la ŝtata vojo 1 (Aŭrelia vojo), kie orienten daŭrigas al Specjo, aŭ okcidenten tra la Pasejo Bracco (Brakko), al la urbon Sestri Levante (Ĝenovo).
Aviadile
[redakti]Trajne
[redakti]La fervoja stacidomo, proksime al la maro, estas konektita al la supra parto de Framura (Setta, Ravecca, Costa) per busservo funkciigata de firmao ATC. Estas ankaŭ busoj de firmao AMT, kiuj ligas la urbon al Deiva Marina, Montaretto, Bonassola, Levanto kaj Sestri Levante (GE).
Buse
[redakti]Moviĝi
[redakti]Framura estas konektita al la najbara municipo Bonassola per biciklovojo; ĝi iras laŭlonge la traceo de malnova fervojo, (kiu estis movita iom pli norden en 1970), kaj finiĝas en la municipo Levanto por sume proksimume 5 km.