| ||
Lando | Italio | |
Regiono | Ligurio | |
Kompreni
[redakti]Moneglia estas la lasta komunumo de la metropola areo de Ĝenovo orienten, (je ĉirkaŭ 60 km de Ĝenovo kaj ĉirkaŭ 30 km de La Spezia).
La urbo situas ene de granda golfo limita de du terkapoj, ambaŭ riĉaj je mediteranea vegetaĵaro kaj pinaj arbaroj: okcidente etendiĝas la terkapo de "Punta Moneglia" kaj oriente tiu de "Punta Rospo". Dum la unua estas tute sovaĝa kaj atingebla nur per vojetoj, kiuj iras supren ĝis la montoj Comunaglia kaj Monto Moneglia, la dua enhavas ankaŭ loĝejarojn kiuj etendiĝas ĝis la kvartalo Lemeglio.
La teritorio estas trairita de du torentaj riveroj, ofte sekaj aŭ kun malmulta akvofluo en la pli varmaj monatoj, kaj de multaj riveretoj, kiuj malsupreniras de la montetoj ĉirkaŭ la urbo. En la okcidenta parto de la vilaĝo fluas la rivereto San Lorenzo, kies fina parto estas kovrita, (la kovraĵo estas uzata kiel vojo kaj parkejo).
Historio
[redakti]La antikva loknomo de Moneglia (ad Monilia) aperas en la kopio de la milita mapo de la Roma Imperio (11a - 12a jarcento) konservita en la Aŭstra Nacia Biblioteko en Vieno, malkovrita de la antikvaĵisto de Augusta (Germanio), Konrado Peutinger, en la deksesa jarcento.
La vilaĝo, jam loĝata de la lapicinaj liguroj estis sufiĉe grava centro en romiaj tempoj; en la mezepoko disvastiĝis la monakejoj de la ordeno de Sankta Kolombano, kiuj iĝis tre gravaj ekonomie ĉar ili disvolviĝis la terkultivado kaj la komerco.
La monakeja ordeno rekte posedis la havenon, la la tuta Val Petronio, la Hospitalo de Monto Sankta Nicolao, la marbordo inter Sestri Levante kaj Moneglia kaj la landinterno inter Casarza Ligure kaj Castiglione Chiavarese. La haveno, kiel ankaŭ tiu de Porto Venere, estis utiligata de la monakejo de Bobbio, kiu komercis kun la oriento ekde la sepa jarcento, alportante la spicojn, kiuj kun salo garantiis la konservado de manĝaĵoj, precipe proteinoj, kaj arab-gumo por la miniaturitaj manuskriptoj de la "scriptorium".
[[Dosiero:File:Moneglia-fortezza di Villafranca-complesso4 (2020).jpg|eta|La ruinoj de la Fortikaĵo de Villafranca
Klimato
[redakti]La klimato estas tipe mediteranea, sen, krom maloftaj okazoj, termikaj ekscesoj somere kaj epizodoj de frosto vintre. Tamen pluvoj povas esti abundaj, precipe dum aŭtuno kaj printempo, pro la orografio de la Rivera di Levante.
Laŭ lokaj reguloj ne estas permesite ŝalti la hejtadon pli ol 12 horoj ĉiutage, kaj nur de la 1-a de novembro ĝis la 15-a de aprilo.