El Vikivojaĝo
Portofino
Portofino
Portofino
Lando Italio
Regiono Ligurio

Portofino estas vilaĝo en itala regiono Ligurio.

Kompreni[redakti]

Unu el la plej pitoreskaj fiŝvilaĝoj de la mondo, Portofino estas ankaŭ unu el la plej famaj turismaj celoj sur la Liguria Marbordo; la eta Portofino estas hejmo de nur ĉirkaŭ 500 konstantaj loĝantoj. Somere tamen estas tute alia afero kun la brila suno kaj la famuloj kiuj lasas siajn jaktojn ĉe la haveneto por ĝui la vivon sur la marbordo. La mallarĝaj stratoj ofertas butikojn, artajn galeriojn, trinkejojn kaj restoraciojn. Subakva merĝiĝo, piedekskursoj kaj strandvivo estas la plej oftaj ŝatokupoj, sed ne mankas lokoj de historia intereso kiel la Preĝejo San Martino kaj la Kastelo Brown, montetopinta fortikaĵo. Kristana patrono de la komumo estas Sankta Georgo, kies memortago, la 23-a de aprilo, sekve estas la komunuma festotago.

La komunumo situas en la okcidenta parto de la golfo de Tigulio, en golfeto proksimume 36 kilometrojn oriente de Ĝenovo, markante la geografian limon inter la golfo Paradizo kaj tiu de Tigulio.

Ĝi limas norde kun la komunumo de Santa Margherita Ligure, sude kaj oriente estas banita de la Ligura maro kaj okcidente limas kun Camogli.

Portofino estas parto de la regiona Natura Parko de Portofino: Vidu en la itala: Regiona Natura Parko de Portofino kun ses aliaj komunumoj kaj de la Mara Rezervejo de Portofino.

Historio[redakti]

Portofino

Laŭ Plinio la Maljuna, la vilaĝo de Portofino estis fondita dum la Romia Imperio kun la nomo de Portus Delphini, eble pro la multnombra ĉeesto de ĉi tiuj bestoj (delfenoj) en la golfo de Tigulio.

En la longobarda epoko la vilaĝo estis havaĵo de la proksima abatejo de San Fruttuoso (nun en la komunumo de Camogli). Dokumento en la analoj de Bernardo Cormorant, 1072, atestas la malsukceso de la ŝiparo de Pizo, kontraŭ kiu rezistis la portofinanoj.

En 1175 la malgranda fiŝista vilaĝo estis submetita al la administra kontrolo , (kune kun la apuda Santa Margherita Ligure ), de la libera urbo de Rapallo, kiu aĉetis la rajtojn sur la vilaĝo per 70 ĝenovaj liroj.

Ekde 1229 fariĝis integra parto de la respubliko de Ĝenovo, kiel la tuta Rapallo.

Kristian Zahrtmann, Mia matenmanĝa tablo en Portofino, 1900, RKMm0599, Ribe Art Museum

En 1797 kun la franca dominado de Napoleono Bonaparte estis en la respubliko de Ligurio ligita al la Unua franca Imperio.

En 1815 ĝi estis en la reĝlando de Sardinio, laŭ la decidoj de la Kongreso de Vieno de 1814, kaj poste en la reĝlando Italio de 1861.

Dum la Dua Mondmilito en la proksima loko nomita "Olivetta" estis pafitaj en la nokto inter 2 kaj 3 de decembro de 1944, dudek partizanoj fare de faŝistoj, gvidataj de Siegfried Engel; la okazaĵo estas memorita kiel La Masakro de Olivetta.

Klimato[redakti]

Eniri[redakti]

Eniri avie[redakti]

Internacia fughaveno 'Cristoforo Colombo' de Ĝenovo

Flughaveno 'Galileo Galilei' de Pizo

Eniri trajne[redakti]

Portofino ne havas fervoja stacidomo, sed estas bone kunligita al la stacidomoj de la proksimaj urbetoj pere de busoj aŭ ŝipetoj.

Eniri buse[redakti]

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Estas multaj la naturaj kaj kulturaj interesaĵoj, ekzemple:

la Preĝejo dediĉita al la patrono de Portofino, Sankta Georgo, konstruaĵo de la 12a jarcento, en kiu konserviĝas la restaĵoj alportitaj de la maristoj revenantaj de la Krucmilitoj; de la preĝejo oni povas ĝui grandiozan panoramon.


Proksime estas la kastelo Brown, fortikaĵo ĉirkaŭita de grandioza pendĝardeno, karakterizita per muroj kun bareliefoj kaj arkitekturaj mebloj en marmoro kaj ardezo; la Kastelo Brown, (tiel nomita laŭ la brita konsulo kiu aĉetis ĝin en la deknaŭa jarcento), troviĝas sur la pinto de monteto de kie eblas ĝui belan panoramon.


De ĉi tie vi atingas la lumturon, situantan sur 'Punta del Capo' (Punta Portofino), de kiu oni superrigardas la tutan golfon.


Por ŝatantoj de arto, povas esti interesa ankaŭ la preĝkapeleto de la Kunfrataro de la Ĉielenirita, en gotika stilo, kiu enhavas diversajn artaĵojn, inkluzive lignan statuon de la 19-a jarcento, prezentanta la Ĉieleniron.


Preĝejo Sankta Marteno


protektita mara areo
La marpeco ĉirkaŭanta la promontoron estas protektita mara areo, establita por protekti la riĉecon kaj la raraĵojn de la marfundo kiu estas loĝita de meduzoj, spongoj, madreporoj, posidoniaj herbejoj kaj altvalora ruĝa koralo. La neregula formo de la marfundo permesis la disvolviĝon de grandegan riĉecon de mikro-medioj, en kiuj vivas multaj plantoj kaj bestaj specioj.
La fama bronza statuo de Kristo de la Profundaĵoj situas en la golfo San Fruttuoso ekde la 1950-aj jaroj.

Fari[redakti]

Tiuj, kiuj amas tradiciojn, promenante tra la stratoj de la vilaĝo, povas viziti la metiajn butikojn kiel tiujn, kie lokaj virinoj ankoraŭ prilaboras la elegantan punton en flandra fadeno kun la antikva tekniko de puntotamburo.

Por mergi vin en la tipe mediteranean naturon, nepre necesas ekskurso al la monto Portofino, kiu ofertas intensajn emociojn kaj plezuron aŭ boatan vojaĝon en la golfo de Tigullio en rekta kontakto kun sia bela maro.

Precipe somere oftas eventoj kaj sociaj vesperoj, kiuj famigis internacie Portofinon, inkluzive la spektaklajn regatojn.

Inter la religiaj eventoj, interesa estas la festo honore al la patrono San Giorgio (23 aprilo), kun la procesio kaj la karakteriza fajro, kiu lumigas la "placon".

Fine oni rekomendas viziton al la malgranda teatro de la urbo, Teatro Perla del Tigullio, loko amata de artistoj kaj intelektuloj, kie periode okazas konferencoj kaj eventoj de nacia kaj internacia nivelo.

Lerni[redakti]

Labori[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Portofino ofertas bonegan fiŝ-bazitan kuirarton, multajn restoraciojn, kie vi povas gustumi marmanĝaĵojn, sed ankaŭ la tipan recepton de la regiono: la "lasagna di Portofino", bongusta plado kun 'pesto-saŭco' (pistita verda saŭco).

Trinki[redakti]

Antaŭ la vespermanĝo, ĉiuj en la "piazzetta" (placeto), por aperitivo kun ĝenova 'focaccia' kaj "Gianco de Pòrtofin" (en la liguria, elp. Ĝanku de Portufin = Blanka vino de Portofino), miksaĵo da lokaj vinberoj, limigita al nur loka produktado.

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


Ĉi tiu artikolo estas uzebla kvankam ankoraŭ mankas kelkaj informoj.
Ĉu vi kapablas helpi kompletigi ĝin? Do, kuraĝu, faru!