Vikivojaĝo:Amerika monato 2021

El Vikivojaĝo

Amerika monato en Vikimedio - 2021

Reta redakta maratono dediĉita al Ameriko
Kio ĝi estas?

Amerika monato celas plimultigi enhavon pri Ameriko kaj pligrandigi konscion pri la kontinento. Ĝia formo estas reta konkurso, laŭ inspiro de la franca Vikipedio.

Ĝi okazas en Oktobro.

Kiel partopreni?

Antaŭ ol vi komencos, zorge konsultu la regulojn. Poste kreu aŭ plibonigu artikolojn rilataj al Ameriko kaj aldonu ilin al la listo.

Ĉi-jare ni kunlaboras kun la teamo de la Universala Kongreso 2022 en Montrealo! Ni invitas vin fokusiĝi pri jenaj, aparte gravaj artikoloj, por kiuj disponeblaj aldonaj premioj. Memoru, ke eĉ se artikolo estas jam (ek)verkita, vi povas ĝin plibonigi kaj tiel partopreni la konkurson!


Helpe de la subaj formularoj vi facile kreos la skeleton de nova artikolo. Poste aldonu la enhavon ekz. simile kiel en Slovakio (lando), Romo (urbo), la Rumana frazlibro (frazlibro).








Kion mi povas gajni?

Verkado estas precipe por helpi al Vikipedio kaj Vikivojaĝo en Esperanto, al libera edukado, al Esperanto, kaj precipe al Ameriko. Al palpeblaj premioj apartenas donackartoj kaj specialaj insignoj por via uzanto-paĝo.

Rigardu plenan liston de premioj, inklude la premiojn de partneroj (UK 2022)!