Vikivojaĝo:VikiPrintempo COE 2023/Partoprenu

El Vikivojaĝo
Reguloj

Atentigo: La konkurso estis plilongigita ĝis la 30-a de Junio!

Resumo: Novaj aŭ plilongigitaj artikoloj, pri Centra kaj Orienta Eŭropo (en vasta senco), en Vikipedio kaj Vikivojaĝo, bona kvalito, redaktitaj inter la 21-a de Marto 2023 0:00 kaj la 31-a de Majo 30-a de Junio 2023 23:59 UTK, ne listo, en Vikivojaĝo vi gajnas 2-oble da poentoj.

  1. Tempo: 21-a de Marto 2023 0:00 ĝis la 31-a de Majo 30-a de Junio 2023 23:59 UTK (inklude).
  2. Temo: pri Centra kaj Orienta Eŭropo (landoj Albanio, Armenio, Aŭstrio, Azerbajĝano. Belorusio, Bosnio kaj Herzogovino, Bulgario, Ĉeĥio, Estonio, Grekio, Hungario, Kartvelio, Kazaĥio, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Malto, Moldavio, Montenegro, Nord-Makedonio, Pollando, Rumanio, Rusio, Slovakio, Slovenio, Turkio kaj Ukrainio, la teritorioj Baŝkirio, Tatario kaj Don-regiono, la komunumoj Erzja, Krim-tatara kaj Soraba kaj la teritorioj kun disputata statuso Abĥazio, Ĉednestrio, Kosovo, Krimeo, Montara Karabaĥo kaj Sud-Osetio).
    • Esperanto: akceptata, sed devas rilati al la regiono.
  3. Vikiaj kriterioj: artikoloj plenumas kutimajn kriteriojn; specife en Vikipedio temas pri menciindaj temoj; en Vikivojaĝo estas verkitaj juste.
  4. Lingva nivelo: lingva stilo estas natura kaj flue legebla, ne enhavas multajn gramatikajn, literumajn kaj similajn erarojn.
  5. Tradukoj: akceptataj (inklude reviziitajn maŝinajn tradukojn).
  6. Listoj: neakceptataj.
  7. Poentoj:
    • Se la artikolo estas frazlibro en la Vikivojaĝo, de ĝia grandeco estas unue dekalkulitaj 10 000 bitokoj (kio respondas al norma skeleto de frazlibro).
    • Vikipedio: 1 poento kontraŭ 1 000 bitokoj.
    • Vikivojaĝo: 2 poentoj kontraŭ 1 000 bitokoj.
    • Poentoj de Vikipedio kaj Vikivojaĝoj sumiĝas.
    • Se artikolo parte ne plenumas iujn suprajn kriteriojn, organizanto donos poentojn laŭ procentaĵo de artikolo, kiu plenumas la kriteriojn (laŭ sia takso).
  8. Organizantoj: rajtas partopreni; ne ricevas premion.

Listo de partoprenantoj
[redakti]

Aldonu vin kaj viajn artikolojn:

  1. venu al la Vikimedia Stirpanelo de la konkurso
  2. en la supra dekstra parto de la Stirpanelo alklaku la butonon "Ensaluti" (kiam vi metas kursoron al ĝi, ĝi ŝanĝiĝos al "Ensaluti kun Vikipedio"
  3. konfirmu ensaluton per la butono "Allow" ("Akcepti"); la sistemo vin aŭtomate revenigos al la Stirpanelo
  4. en la parto "Miaj artikoloj" alklaku la butonon "Asigni artikolon al mi"
  5. en la nove aperinta ŝprucfenestro aldonu titolon de la artikolo aŭ ĝian retadreson kaj konfirmu per klako al la butono "Asigni"
  6. kontrolu, ke vi estas en la listo de konkursantoj


  1. rdelre - Kefalonio - Itako - Patraso - Lesbo - Nordegeaj insuloj
  2. Tiguliano - Slovenio - Albanio - Bosnio kaj Hercegovino - Rumanio - Bulgario