El Vikivojaĝo
Piaĉenco
Piaĉenco
Detalo de la ĉevala statuo de Alessandro Farnese
Lando Italio
Regiono Emilio-Romanjo
Loĝantaro 102.225 (2013)
Alto 61

Piaĉenco estas urbo en regiono Emilio-Romanjo en Italio.

Kompreni[redakti]

Sur la dekstra bordo de rivero Pado, ĝi estas la plej okcidenta urbo de Emilio kaj la plej Lombarda, ĉar ĝi sentas pli fortan influon de Milano ol de la emilia ĉefurbo Bolonjo.

Ĝi etendiĝas en la fekunda Pada Valo, inter la enfluejoj de la rivero Trebbia okcidente kaj la torento Nure oriente. Ĉirkaŭ dek kvin kilometroj sude aperas la deklivoj de la piaĉencaj montetoj, la unuaj branĉoj de la Liguriaj Apeninoj. La geografia pozicio, ĉe la vojkruciĝo inter Lombardio, Ligurio kaj Emilio, ĉiam determinis ĝian strategian-armean sorton kaj igis ĝin grava aŭtovoja kaj fervoja nabo.

Historio[redakti]

Romia kolonio fondita samtempe kun Kremono, ĝi estis grava latina centro por la koloniigo de la Pado-valo konkerita de la romiaj legioj. La antikva Vojo Postumia pasis tra Piaĉenco, kaj ligis Ĝenovon al Akvilejo. Potenca municipo, ĝi havis vastan areon de influo; batalis kun Kremono por la dominado super la Pado; ĝi estis avidita kaj dominita fare de la familioj Visconti kaj Sforza; ĝi finfine iĝis posedaĵo de la Eklezio ĝis la establado de la Duklando de Parmo kaj Piaĉenco, kiu daŭris ĝis la Unuiĝo de Italio.

Piaĉenco. Bildo prenita de Voyage d'un françois en Italie, fait dans les années 1765 et 1766. Atlas, 1769


Klimato[redakti]

Piaĉenco estas la urbo en Emilio-Romanjo kun la plej kontinenta klimato, sekve vintroj estas iomete pli malvarmaj ol aliaj urboj de la regiono kaj pluvokvanto estas pli granda.

Aliri[redakti]

Aŭte[redakti]

  • Du gravaj aŭtovojoj intersekcas en Piaĉenco: la autostrada del Sole kaj la aŭtovojo Torino - Breŝo.

Aviadile[redakti]

aliaj Flughavenoj:


Trajne[redakti]

Stacidomo de Piaĉenco

Buse[redakti]

Moviĝi[redakti]

Perpiede[redakti]

La historian centron oni povas viziti piede.

Bicikli[redakti]

Vi povas ĉirkaŭiri sur du radoj danke al la regiona bicikla kunhava servo "Mi muovo in bici".

Publika transporto[redakti]

Eblas moviĝi ĉirkaŭ la urbo per la urbaj busoj funkciigitaj de Seta, kies terminalo kaj biletvendejo troviĝas en Piazza Cittadella (tel. +39 840 000 216).

Aŭte[redakti]

Aŭtoj povas esti lasitaj en diversaj parkejoj, kaj senpagaj, kaj pagendaj, situantaj ĉe la enirejo de la urbo, ĉe la pordegoj de la historia centro kaj en la historia centro.

Vidi[redakti]

La ĉefaj areoj de la urbo, kiuj meritas viziton, estas:

Placo de la Ĉevaloj
  • Placo de la Ĉevaloj, (itale: Piazza dei Cavalli, emilie: Piassa Caväi) estas la dektria-jarcenta placo sur kiu staras la gotika palaco, la palaco de la Guberniestro kaj la preĝejo de Sankta Francisko, kaj de kiu komenciĝas Via XX Settembre (strato 20a de septembro). Ĝi prenas sian nomon de la du ĉevalrajdaj statuoj prezentantaj Ranuccio kaj Alessandro Farnese, kreitaj fare de Francesco Mochi da Montevarchi inter 1612 kaj 1628.
  • Piazza Duomo (Placo de la Katedralo)
  • Corso Vittorio Emanuele
  • Via XX Settembre (strato 20a de septembro) - konata pro siaj balkonoj el forĝita fero, ĝi kunligas Piazza Duomo kaj Piazza Cavalli kiel estis kutime en la Mezepoko ligi la simbolon de politika potenco kun la religia per rekta vojo. Ĝi estis nomita strato XX Settembre por memorigi la konkeron de Romo fare de la Reĝolando de Italio en 1870. Ĝi estas la urbostrato dediĉita al butikumado, kune kun Corso Vittorio Emanuele. En kelkaj historiaj periodoj ĝi ankaŭ estis nomita la Strä di Urévas (la Strato de la Oraĵistoj) ĉar tie estis pluraj oraĵistbutikoj.
Viale pubblico passeggio
  • Viale pubblico passeggio, ĝi estas arbara aleo longa iom malpli ol 2 km situanta sur parto de la renesancaj urbomuroj. Ombrita de jarcentaj platanoj kaj en superrega pozicio kompare kun la ĉirkaŭaj lokoj, ĝi estas loko por promeni aŭ ripozi sur la multnombraj benkoj, per kiuj ĝi estas punktita. Ĝi komenciĝas de la historia centro (Corso Vittorio Emanuele II) kaj atingas Piazzale della Libertà, ne malproksime de la fervoja stacidomo.
  • Via Taverna, ankaŭ nomata en la emilia: Strä Alvä (en la itala: Strada Levata = strato "levita"), kun la proksima Via Campagna, estis en la pasinteco unu el la plej popularaj areoj de la historia centro, tiam loĝita fare de homoj de humilaj originoj. La areo estis konsiderita la loĝejo de tiuj kiu loĝis en Piaĉenco dum sennombraj generacioj kaj en la imago ĝi estis loko tipe Piaĉenca. La nomo "Strada Levata" venis de la fakto ke la strato estis en pli alta pozicio ol aliaj najbaraj stratoj kiel ekzemple Via Campagna.
  • Piazzale Roma, ankaŭ nomita la Lupino estas la malnova pordego en la urbomuroj kiuj frontis direkte al Romo. Ĝia kromnomo devenas de la monumenta kolono metita en la centron de la placo sur kies apekso estas skulptita la lupino, simbolo de Romo, kun la infanetoj Romulo kaj Remo, verko komisiita en 1938 por memorigi la proklamon de Vittorio Emanuele III kiel imperiestro de Etiopio. Ĝi situas ĉe la suda fino de strato Roma kaj strato Scalabrini kaj markas la komencon de vojo Emilia.
  • Piazza Borgo, konstruita en mezepokaj tempoj okcidente de la limoj de la malnova romia urbo. Ĝi formiĝis ĉirkaŭ la 11-a jarcento sekvante la fenomenon de urbanizado kun kiu kamparanaj amasoj alvenis el la kamparo esperante trovi riĉecon en la urbo. Ili konstruis siajn domojn ekster la antikva urba teritorio, domoj kiuj konsistigis sobborgo (suburbo), de kiu devenas la nomo de la placo. Strato del Castello, Strato Campagna kaj Strato Taverna disbranĉiĝas de tiu ĉi placo, tri el la stratoj konsideritaj historiaj de piaĉencanoj.

Preĝejoj[redakti]

Katedralo de Piaĉenco
Preĝejo Sant'Antonino
Preĝejo San Savino

Civila arkitekturo[redakti]

Gotika Palaco
  • Urbodomo (Gotika Palaco), en placo Cavalli - Konsiderita simbolo de la urbo. Konstruita ekde 1281.
Palaco Mandelli
Palaco Scotti da Fombio
Palaco Costa

Milita arkitekturo[redakti]

  • Muregoj de la Farnese - strato IV novembre, strato XXI aprile
  • Citadelo de la Visconti
  • Kastelo de Mucinasso
  • Turo de la Razza

Fari[redakti]

Spektakloj[redakti]

Municipa Teatro

Municipa Teatro - strato G. Verdi, 41 - tel. +39 0523 49 2251 (biletoj)

Dizajnita de la arkitekto Lotario Tomba por anstataŭigi la teatron Cittadella, kiu detruiĝis en 1798 pro incendio, kaj inaŭgurita en 1804, ĝi havas fasadon inspiritan de tiu de la teatro Scala de Milano; la internoj estis ornamitaj fare de Alessandro Sanquirico, scenografisto ĉe la milana teatro. Super la ĉefsalono, estas 320-sidlokan aŭditorion.
  • Teatro San Matteo
  • Teatro dei filodrammatici - strato Santa Franca 33
Konstruita komence de la dudeka jarcento per transformado de la preĝejo de la monaĥejo de Santa Franca, malkonsekrita post la napoleona epoko. La laboroj estis gviditaj fare de la inĝeniero Giovanni Gazzola kiu kreis la eksterojn en florstilo kun papiliaj flugil-ornamadoj kaj partoj en forĝita fero, dum la internoj havas pli deknaŭjarcentan guston kun floraj ornamadoj.
  • Sala dei Teatini
  • Teatro President
  • Trieste 34
  • UCI Cinemas Piacenza - strato Corrado Visconti, 1,

Lerni[redakti]

Labori[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.