Eŭropa Unio (EU) estas jura politika komunumo, estigita por la eŭropa integriĝo kaj komuna regado de la civitanoj kaj ŝtatoj de Eŭropo. Ĝi konsistas el 28 eŭropaj ŝtatoj, kaj estis establita per la vigligo de la Traktato de la Eŭropa Unio, la 1-an de novembro 1993.
Membroŝtatoj[redakti]
Lando | Kodo | Aliĝdato | Monunuo |
![]() |
AT | 1995 | Eŭro (ekde 2002) |
![]() |
BE | 1957 (fondinta lando) | Eŭro (ekde 2002) |
![]() |
GB | 1973 (planata eksiĝo en 2019) | Brita pundo |
![]() |
BG | 2007 | Bulgara levo |
![]() |
CZ | 2004 | Ĉeĥa krono |
![]() |
DK | 1973 | Dana krono |
![]() |
EE | 2004 | Eŭro (ekde 2011) |
![]() |
FI | 1995 | Eŭro (ekde 2002) |
![]() |
FR | 1957 (fondinta lando) | Eŭro (ekde 2002) |
![]() |
DE | 1957 (fondinta lando) | Eŭro (ekde 2002) |
![]() |
GR | 1981 | Eŭro (ekde 2002) |
![]() |
ES | 1986 | Eŭro (ekde 2002) |
![]() |
HU | 2004 | Hungara forinto |
![]() |
IE | 1973 | Eŭro (ekde 2002) |
![]() |
IT | 1957 (fondinta lando) | Eŭro (ekde 2002) |
![]() |
CY | 2004 | Eŭro (ekde 2008) |
![]() |
HR | 2013 | Kroata kunao |
![]() |
LV | 2004 | Latva lato, Eŭro (ekde 2014) |
![]() |
LT | 2004 | Litova lido |
![]() |
LU | 1957 (fondinta lando) | Eŭro (ekde 2002) |
![]() |
MT | 2004 | Eŭro (ekde 2008) |
![]() |
NL | 1957 (fondinta lando) | Eŭro (ekde 2002) |
![]() |
PL | 2004 | Pola zloto |
![]() |
PT | 1986 | Eŭro (ekde 2002) |
![]() |
RO | 2007 | Rumana leŭo |
![]() |
SK | 2004 | Eŭro (ekde 2009) |
![]() |
SI | 2004 | Eŭro (ekde 2007) |
![]() |
SE | 1995 | Sveda krono |
Kandidatoj[redakti]
Ĝis 2025 estas supozataj aliĝoj de Serbio kaj Montenegro.
Pliaj 3 landoj estas kandidatoj: Nord-Makedonio, Albanio kaj Turkio. Dum Makedonio kaj Albanio estas relative bone survoje kaj ilia akcepto estas supozata en 2020-aj jaroj; Turkio estas politike disputata kaj pro la nuntempa politika etoso en Turkio estas negocado pri aliĝo frostigita.
Konsiderataj (sed dume ne plene oficialaj kandidatoj) estas ankaŭ Armenio, Azerbajĝano, Bosnio kaj Hercegovino, Kartvelio, Kosovo (kun disputata statuso), Kazaĥio, Islando, Moldavio, Norvegio, Sanmarino, Svislando, Ukrainio. Eventuale povus aliĝi ankaŭ Belorusio, kaj Rusio.
Specifa demando estas pri la ŝtatetoj Andoro, Liĥtenŝtejno, Monako, Sanmarino kaj Vatikano. Vatikano ne plenumas la aliĝan kondiĉon pri demoratieco kaj povas aliĝi. Utilo por aliaj landoj estas dubinda, ĉar ili ĉiuokaze havas bonajn kontraktojn kun Eŭropa unio. Krome, burokratio de Eŭropa unio ne estas bone adaptita al ŝtatetoj.